*streĉ/i PV

*streĉi

(tr)
1.
Rigidigi ŝnuron aŭ ion similan forte tirante ĝin: streĉi la muskolojn, la kolon, la brakon; knabinoj […] dancadis sub la streĉita tendo [1]; mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite [2]; [li] streĉis sin kontraŭ la sakon pum! [ĝi] falis en la riveron [3]; la vento estis favora, kaj […] ili streĉis la velojn [4]; estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi [5]; ili elstreĉis la kolojn supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn [6]; litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon [7]. VD:etendi, sterni
2.
Tiri aŭ premi elastan korpon por dumtempe ŝanĝi ĝian normalan aŭ naturan formon: streĉi pafarkon [8]; Horloĝetoj, streĉu la risortojn // Por anonci horon de l' progreso [9]; la tuta longa kompanio ekstaris kiel malstreĉiĝinta horloĝo [10]. VD:tordi
3.
(figure) Energie uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi iun celon: streĉu la okulojn PrV ; ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso [11]; li tenis siajn orelojn streĉite, tiel longe kiel li povis [12]; Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito [13]; plenumi du streĉitajn marŝojn en unu tago [14]; li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon [15]; ĉe tiu streĉita laborado, […] ĝi rompis al si la femuron [16]; la kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco Marta . VD:peni
afrikanse:
rek
albane:
shtrirje
amhare:
ዘርጋ
angle:
stretch
arabe:
امتداد
armene:
ձգվել
azerbajĝane:
uzatmaq
bengale:
প্রসারিত
birme:
ဆန့်
dane:
strækning
estone:
venitada
eŭske:
tarte
filipine:
banatin
france:
étirer, tendre
germane:
1. spannen, anspannen, strecken 2. spannen 3. anstrengen
guĝarate:
ઉંચાઇ
hinde:
खिंचाव
hispane:
estirar, tensar
hungare:
1. feszít, megfeszít 2. felhúz, felajz 3. megfeszít
irlande:
stráice
islande:
teygja
japane:
ストレッチ
jave:
babagan
jide:
אויסשטרעקן
jorube:
na
kanare:
ಏರಿಕೆಯ
kartvele:
მონაკვეთი
kazaĥe:
созу
kimre:
ymestyn
kirgize:
чоюу
kmere:
កំណាត់
koree:
스트레칭
korsike:
striscia
kose:
kumgama
kroate:
stretch
kurde:
vekêşandin, şidandin
latine:
tractum
latve:
stiept
laŭe:
ຍາວ
litove:
ruožas
makedone:
се водат
malagase:
mihinjitra
malaje:
regangan
malajalame:
പരത്തുക
maorie:
totoro
marate:
ताणून
mongole:
сунгах
nederlande:
1. inspannen, spannen 2. opwinden 3. inspannen
nepale:
तान्नु
okcidentfrise:
stretch
panĝabe:
ਤਣਾਅ ਨੂੰ
paŝtue:
اوږد
ruande:
kurambura
ruse:
1. натянуть, натягивать 2. натянуть, натягивать, напрячь, напрягать, сжать, сжимать, стянуть, стягивать 3. напрячь, напрягать
samoe:
memeʻi
sinde:
البت
sinhale:
දුර
skotgaele:
pìos
slovene:
odsek
somale:
kalabixi
ŝone:
tatamuka
sote:
otlolla
sunde:
manteng
svahile:
kunyoosha
taĝike:
андарун
taje:
ยืด
tamile:
நீட்டிக்க
tatare:
суз
telugue:
సాగిన
ukraine:
протяг
urdue:
مسلسل
uzbeke:
cho’zmoq
vjetname:
căng ra
zulue:
elula

streĉa

1.
Streĉita, strikta: streĉa vesto; ekvidante lian ornaman epoleton mi rigidiĝis en streĉa salutpozo VaK . VD:strikta
2.
Ekstreme energia, fortopostulema: streĉa laboro VojaĝImp ; streĉa batalo BdV ; streĉa historio KKr ; [ŝi] aŭskultis la interparoladon kun streĉa atento Iŝtar ; la cirkonstancoj […] kaŭzis al li multajn horojn de malgaja kaj streĉa medito Iŝtar ; min ekkaptis streĉa scivolemo Metrop . VD:atentokapta, spirkapta
france:
sous tension, tendu
germane:
1. gespannt 2. anstrengend, spannend
hispane:
bajo tensión, tenso
hungare:
1. feszes, szoros 2. feszült, megerőltető
nederlande:
1. strak
ruse:
1. облегающий, натянутый 2. напряжённый

streĉo

Stato en kiu oni forte uzas siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn: teni la okulojn en streĉo PrV ; kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo [17]; ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo kaj de sia volo Marta ; la streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis BdV ; la leganto pluiras facile, sen la streĉo de malfacila kompreno [18]; ĝi gravitas ĉirkaŭ malsana 70-jarulo, kiu per granda fortostreĉo decidas spiti sian malsanon por influi la decidon pri la akcepto aŭ malakcepto de nova fabriko [19]. VD:tensio3
angle:
stress
france:
étirement, tension
hispane:
estiramiento, tensión
hungare:
erőfeszítés
nederlande:
spanning, stress
ruse:
напряжение, усилие, натуга

streĉiĝi

(ntr)
Pro forto etendiĝi trans sia normala formo, distiriĝi: lia kolo kaj kapo streĉiĝis antaŭen [20]; ĉiuj ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo [kaj] streĉiĝis supren [21]; la poŝtestro, eniras streĉiĝinte, en uniformo [22]; la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis kaj la sango komencis flui [23]; la ĉielarko elstreĉiĝis el la nigra nubo en la bluan aeron [24]; streĉiĝi el la haŭto PrV .
france:
s'étirer
germane:
~iĝi el la haŭto: aus der Haut fahren
hispane:
estirarse

streĉita

MATPIV1
(p.p. angulo) Kies lateroj estas kontraŭaj: streĉita angulo egalas al du ortoj, alidire ĝia mezuro estas 180˚.
angle:
flat (angle), straight (angle)
ĉine:
平的, 直的
france:
(angle) plat
germane:
gestreckt (-er Winkel)
hispane:
(ángulo) llano
hungare:
egyenes (szög)
nederlande:
gestrekt (v.hoek)
pole:
(kąt) półpełny
ruse:
развернутый (угол)

malstreĉi

(tr)
Igi malrigida, ne tirata, pli mola, pli komforta: la rimeno de lia tornistro lin premas […], li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis [25]; en la laringo troviĝas pluraj muskoloj, kies tasko estas streĉi aŭ malstreĉi, proksimigi aŭ malproksimigi la voĉajn kordojn Ret ; longa blanka tuko malstreĉe kaj malpeze kovris ŝiajn belajn membrojn [26]; la ŝipa kapelano vizitas lin konsole kaj kamarado iom malstreĉas al li la premegantajn katenojn [27].
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
27. H. Melville, trad. B. Gahler: Billy -- katenita, Norda Prismo, 1957:3, p. 138a
france:
déserrer, détendre
hispane:
distender, aflojar

malstreĉiĝi, senstreĉiĝi

(ntr)
1.
Elastiĝi, moliĝi, etendiĝi laŭ sia normala, ne perforte vastigita formo: miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj [28]; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni [29]; la tempo […] entenas unuecan longecon, sed en nia penso ĝi streĉiĝas kaj malstreĉiĝas laŭ nia deziro aŭ penso [30].
2.
PSI Ripozi, trankviliĝi, forigante animajn streĉojn: estos por mi pli refreŝige […] malstreĉiĝi en via banujo CKv ; oni devas foje-foje senstreĉiĝi, ĉar aliokaze fariĝos idioto [31].
28. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
30. F. Sammut, trad. C. Mallia: La Malta Revo, 2007
31. J. Sárközi: Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj, 1995
france:
se détendre, se relâcher, se relaxer
germane:
sich entspannen
hispane:
relajarse, tranquilizarse

manstreĉo

Spano1: ili faris la surbrustaĵon duobla, manstreĉo estis ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo [32]; en la mezo de tiu ŝtono […] estas farita truo, ulnon profunda kaj malpli ol manstreĉon larĝa [33].
germane:
Handspanne

substreĉi

MATPIV1 (fakula ĵargono)
(p.p. arko kaj ŝnuro de la sama kurbo) Diri, ke la ŝnuro substreĉas la arkon, signifas, ke ili havas samajn randojn: diametro substreĉas duonon de la cirklo; du egalaj ŝnuroj substreĉas egalajn arkojn.
Rim.: Travidebla metaforo: la ŝnuro streĉas la arkon de sube, kvazaŭ temus pri pafarko pafanta al flugantaj birdoj.
angle:
subtend (an arc)
france:
sous-tendre (math.)
germane:
unterspannen
hispane:
subtender un arco (math.)
hungare:
bezár (ívet)
ruse:
стягивать (дугу)

fortostreĉo

Momenta peno, per kiu oni provas superi malfacilaĵon: oni sukcesis nur per lasta, granda fortostreĉo [34]; iliaj publikaĵoj […] estas pli bonaj kaj bezonas malpli da fortostreĉo [35]; hejmecaj drinkejoj igas forgesi la biciklajn fortostreĉojn dumtagajn [36]. VD:peno, strebo
34. J. S. Larsen : Kiu efektive estis Blinkenberg?, libera folio, 2013
35. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
36. Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004
france:
effort
hispane:
esfuerzo

administraj notoj

~ita: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.