1nerv/o PV
nervo
↝ 
Histo, konsistanta el fibreca strukturo de aksono-faskoj, ĉirkaŭita de blankeca tegaĵo, servanta por transporti elektroĥemiajn impulsojn inter korpaj organoj: transkondukanta al la cerbo la impresojn ricevitajn de sentorganoj kaj al la muskoloj la impulsojn de la cerbo: ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn [1]? (figure) narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn (plisentigas sentumojn), blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta ; la nervofibroj elretinaj, fakte, interplektiĝas tiel, ke la dekstra cerba hemisfero ricevas la maldekstran duonon de la bildo, kaj la maldekstra hemisfero la duonon dekstran [2]; por „herpes zoster“-infekto estas tipaj tre dolorigaj veziketoj sur la haŭto de la torako kaj dorso en interripaj interspacoj, ĉar estas trafitaj interripaj nervoj [3]; intertempe la ĥirurgoj disponis jam pri okul-mikroskopoj, tiel ke la risko difekti tendenojn kaj nervojn estis jam multe malpli granda [4]; li rigardis tra la fenestro eksteren kaj estis, kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon [5]; (figure) oni trafas la „nervocentron” de UEA en speciala okazo [6].
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
2. Monato, Stereogramoj
3. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
4. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
5. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
6. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko
2. Monato, Stereogramoj
3. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
4. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
5. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
6. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko
- angle:
- nerve
- beloruse:
- нэрв
- bretone:
- nervenn
- ĉeĥe:
- nerv, čiv
- ĉine:
- 神经
- france:
- nerf
- germane:
- Nerv
- greke:
- νεύρο
- hispane:
- nervio
- hungare:
- ideg
- itale:
- nervo
- nederlande:
- zenuw
- pole:
- nerw
- portugale:
- nervo
- ruse:
- нерв
- slovake:
- nerv
- svede:
- nerv
nerva 
- 1.
- Rilata al nervoj: nerva sistemo [7]; neŭronoj (nervaj ĉeloj) [8]; li estas paralizita pro grava nerva malsano, nomata amiotrofa lateralsklerozo, mallonge ALS [9]; la viruso antaŭenmoviĝas laŭ nervaj fibroj en la cerbon, kie ĝi frapas la sensajn kaj movajn centrojn de la kortiko kaj same la cerebelon [10].
- 2. ↝
- Kaŭzanta streĉon aŭ malagrablajn sentojn; ĝena: silento, interrompata nur de la nerva rido de l' virinoj [11]; Mateo suferis pro nerva streĉiteco kaj perdis salajron kaj asekuron [12]; nerva matĉo kontraŭ Sud-Koreio [13].
- 3. ↝
Kies nervoj estas facile inciteblaj; nervoza, malpacienca: mi fariĝis nerva ĉe tiu penso; liaj manoj nerve pugniĝis; ŝia tuta persono radiis de ĝojo, ŝiaj movoj fariĝis graciaj, nervaj IK ; per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon Marta ; mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj FK .
7.
Monato, Dmitrio Lytov: Novaj
ideoj jungitaj al malnovaj teorioj
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
9. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
10. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
12. Monato, Russ Williams: Ĉi tiun lingvon vi ne uzu!
13. Monato, Roberto Pigro: Aludaj ludoj
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
9. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
10. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
12. Monato, Russ Williams: Ĉi tiun lingvon vi ne uzu!
13. Monato, Roberto Pigro: Aludaj ludoj
- angle:
- 3. nervous
- beloruse:
- нэрвовы
- bretone:
- 1. nervel 3. nervus
- france:
- nerveux
- germane:
- 1. nervlich, Nerven- 2. nervend 3. nervös
- greke:
- 1. νευρικός
- hispane:
- nervioso
- hungare:
- 1. ideg-, idegi 3. ideges
- itale:
- nervoso
- nederlande:
- 1. zenuw- 3. zenuwachtig
- pole:
- 1. nerwowy
- portugale:
- nervoso
- ruse:
- 1. нервный 3. нервный, нервозный
- svede:
- 3. nervös
nervaro ↝
- ĉeĥe:
- nervstvo
- france:
- nerfs
- germane:
- Nervensystem
- itale:
- nervi
- slovake:
- nervstvo