stres/o

streso

PSI Psika kaj fizilogia reago al aparte postulaj eksteraj cirkonstancoj: en kondiĉoj de danĝero, streso aŭ hasto, [ili] havas inklinon senpripense refoje stumbli [1]; la streĉo kaj streso por unu sola kosmonaŭto fermita en kvazaŭa sardinskatolo dum tiom longa soleca vojaĝo povus esti netolerebla [2]; (figure) [oni] postulas stres-teston por ĉiuj atomelektraj centraloj [3]; katoj povas kadre de t.n. felinoterapio nuligi streson kaj kuraci sangopremon [4]. VD:streĉo, tensio3
1. Monato, Garbhan Macaoidh: Flugilhavaj vortoj
2. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo, 2011
4. Monato, Julius Hauser: Kafo kun kato, 2015
afrikanse:
stres
angle:
stress
bulgare:
стрес
ĉeĥe:
stres
ĉine:
应激
dane:
stress
eŭske:
estres
finne:
stressi
france:
stress
germane:
Stress, Anspannung
hebree:
דחק
hinde:
तनाव
hispane:
estrés
hungare:
stressz
indonezie:
stres
japane:
ストレス
katalune:
estrès
koree:
스트레스
kurde:
stres
lingale:
stress
litove:
stresas
marate:
तणाव
nederlande:
stress
norvege:
stress
perse:
تنیدگی
pole:
stres
portugale:
estresse
rumane:
stres
ruse:
стресс
serbe:
стрес
slovake:
stres
svede:
stress
tamile:
மனவுளைச்சல்
turke:
stres
ukraine:
стрес
vendae:
stres
vjetname:
stress

stresa

Kaŭzanta streson: oni troviĝas en stresa situacio [5]; tien ili rifuĝas […], se urba vivo iĝas netolereble stresa [6].
germane:
stressig

administraj notoj