*rand/o
*rando
↝ 
- 1. ↝
-
Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ la
longo:
la rando de la tablo
[1];
rando de kaliko
[2];
[sidi] sur la rando de lito
[3];
rando de kavo
[4];
rando de la telero
[5];
ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis
malsupren tra la klara akvo
FK
;
ĉe rando de abismo
[6];
la tegmentoj de iliaj domoj ankaŭ estas pintaj kaj iliaj
randoj estas turnitaj supren
[7];
al vi venos nacioj de la randoj (plej malproksimaj
ekstremaĵoj)
de la tero
[8];
la domo pleniĝis de rando ĝis rando
[9];
(figure)
troviĝi ĉe la rando
(tute proksime. sojlo)
de senfundaĵo (ruino, pereo), de la morto;
(figure)
sidi ĉe la rando de eksiĝo (preskaŭ
devi eksiĝi);
(figure)
ruĝrandaj palpebroj;
(figure)
taso ĝisrande plena
[10];
[li] ricevis […] tutan buŝelon da mono,
superrande plenegan
[11];
(figure)
randorefalde kudri (orli);
(figure)
draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis
kontraŭ ĉiu trablovo
[12];
la malsupra rando de la tuniko
[13];
faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo,
sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando
de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo
[14];
prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la
dekstra orelo
[15];
ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo
[16];
ili […] haltis tendare en Etam, kiu estas
ĉe la rando de la dezerto
[17];
de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando
[18];
la ĉielrandon lekas blankaj ondoj
[19]
(vd horizonto1);
la rando de la akvo
(vd bordo)
[20];
li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis
[21];
laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro
PrV
;
klinrando de spegulo, de ĉizilo
(vd bevelo).
bordo, limo.
- 2.
- a) ↝
- [22]
(de geometria
figuro)
La kunaĵo de ĉiuj
punktoj (se paroli pri linio), de ĉiuj linioj (se paroli
pri surfaco) aŭ de ĉiuj surfacoj (se paroli pri solido),
kiuj ĝin randas:
la du randoj de segmento;
la rando de sfero estas sfera
surfaco;
ebeno ne havas randon;
la rando de plurlatero (resp.
pluredro) konsistas el ĝiaj
lateroj (resp. edroj).
Rim.: La „difino“ ne pretendas esti rigora, ĝi nur resendas al la intuicio. Sed, krom tio, paroli pri la rando de linio aŭ de solido povas ŝoki la intuician senton de tiuj, kiuj perceptas randon kiel nepre linian (kiel sugestas la nefaka senco). Pluraj lingvoj preferas uzi metaforon de la tipo „ekstremo“ aŭ „fin(punkt)o“ por paroli pri la randoj de segmento. Ni tamen preferis terminologion pli unuecan, same en la geometria kampo, kiel ankaŭ por la metafore derivitaj subsencoj.
- b) ↝
- (de intervalo) La du reeloj, kiuj ĝin difinas.
- c) ↝
- (de grafea eĝo) Ĉiu el la du verticoj, kiuj ĝin difinas: komenca rando, fina rando de eĝo de orientita grafeo (respektive la unua kaj la dua termo de la duopo).
- d)
- [25] (de difinita integralo) Ĉiu el la randoj 2.b de la intervalo, sur kiu oni prenas la integralon.
- e) ↝
- [26](evitinde)
baro.
- f) ↝
- [27]
(de subaro `bb A` en
topologia spaco)
Aro de la punktoj en
`bb A`, kiuj apartenas nek al
ĝia malfermaĵo, nek
al la malfermaĵo de ĝia
komplemento;
simb. `del bb A`:
el la difino sekvas, ke la rando estas la komunaĵo de la
fermaĵo de `bb A` kaj de tiu de ĝia
komplemento;
la ĉirkaŭaĵo
de ĉiu punkto en la rando de `bb A`
enhavas kaj punktojn de `bb A`, kaj punktojn
de
ĝia komplemento;
en topologio, rando de subaro `bb S`
de topologia spaco
`bb X` estas aro de punktoj kiuj povas
esti aliritaj
ambaŭ de `bb S` kaj de ekstere de `bb S`
[28].
Rim.: Supozeblas, ke ĝuste kun tiu senco Bricard celis uzi la vorton en [29], sed la frazo estas malklara.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:26
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 3:12
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
6. Monato, Julian Modest: La iluziisto
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 16:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:21
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:34
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:4
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:20
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:9
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:6
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:32
19. Maŭ Zedong, trad. -: Bejdajhe, en: Poemoj, 1979
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 3:15
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:27
22. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26 (de segmento)
23. Plena Ilustrita Vortaro, intervalo
24. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, incida
25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
26. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
27. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 46
28. Vikipedio, Rando (topologio)
29. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 40

- angle:
- ĉiel~o: horizon klin~o: beveled egde 1. edge 2.a boundary, end, end-point 2.b end (of an interval) komenca ~o: initial vertex (of an arc), origin (of an arc) fina ~o: terminal vertex (of an arc) 2.c end-point 2.d limit (of integration) 2.f frontier, boundary
- beloruse:
- ĉiel~o: гарызонт
- bretone:
- ĉiel~o: dremmwel
- ĉeĥe:
- kraj, okraj, pokraj, tex. okolek klin~o: kosá hrana
- france:
- ĉiel~o: horizon klin~o: biseau 1. bord, contour, lisière, pourtour 2.a bord (d'une surface), frontière (d'une figure), extrémité (d'un segment) 2.b extrémité (d'un intervalle) komenca ~o: origine (d'un arc de graphe), extrémité initiale fina ~o: extrémité (d'un arc de graphe), extrémité terminale 2.c extrémité (d'une arête de graphe) 2.d borne (d'intégration) 2.f frontière (math.)
- germane:
- ĉiel~o: Horizont klin~o: schräge Kante 1. Rand 2.a Rand, Endpunkt 2.b Endpunkt, Intervallgrenze komenca ~o: Startpunkt, Anfangsknotenpunkt fina ~o: Endpunkt, Endknoten 2.c Endpunkt 2.d Integrationsgrenze 2.f Begrenzung, Rand
- greke:
- ĉiel~o: ορίζοντας
- hispane:
- ĉiel~o: horizonte 1. borde, orilla
- hungare:
- ĉiel~o: láthatár, horizont klin~o: ferde szél, fazetta 1. szél, perem 2.a határ (alakzaté) 2.b végpont (intervallumé) komenca ~o: kezdőcsúcs (gráfélé) fina ~o: végpont (gráfélé) 2.d határ (integrálé) 2.f határ (matematikai)
- itale:
- ĉiel~o: orizzonte
- katalune:
- 1. vora
- nederlande:
- ĉiel~o: horizon klin~o: schuine rand 1. rand, kant
- okcitane:
- 1. bòrd
- pole:
- 2.a brzeg (figury), koniec (odcinka) 2.b koniec (przedziału) komenca ~o: początek (łuku) fina ~o: koniec (łuku) 2.c koniec (krawędzi grafu) 2.d granica (całkowania) 2.f brzeg (zbioru)
- portugale:
- ĉiel~o: horizonte 1. borda, beira, margem, extremidade, aba
- ruse:
- ĉiel~o: горизонт klin~o: скошенный край 1. край, кромка 2.a граница (геом. фигуры), край (геом. фигуры) 2.b крайняя точка (интервала) komenca ~o: начальная вершина, начало (ребра графа) fina ~o: конечная вершина, конец (ребра графа) 2.c граничная точка (ребра графа) 2.d предел (интегрирования) 2.f граница (мат.)
- slovake:
- integračná hranica klin~o: fazeta, šikmý okraj
randa 
- 1.
- Situanta ĉe la rando de io: Saul estis en la randa parto de Gibea [30]; [tie] etendiĝas la vasta palatinata arbaro, ĝia plej randa parto – tuj ĉe la franca-alzaca landlimo kaj tuj apud la rejna ebenaĵo – allogas turistojn per la slogano „Palatinata rokolando” [31]; hidrometeologio – esploro de la akvocirkulado en la atmosfero, kiel randa fako al hidrologio [32].
- 2. ↝
MatVort (p.p. punkto `x` en topologia spaco, rilate al subaro `bb A`) Tia, ke ĝi apartenas al la rando de `bb A`: randa punkto estas interna punkto nek de `bb A`, nek de ĝia komplemento.
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:2
31. Monato, Franz-Georg Rössler: Palatinata rokolando
32. Vikipedio, Meteologio
31. Monato, Franz-Georg Rössler: Palatinata rokolando
32. Vikipedio, Meteologio
- angle:
- 2. frontier (point), boundary (point)
- ĉeĥe:
- hraniční, krajní, okrajový (bod)
- france:
- 2. (point) frontière
- germane:
- 2. Begrenzungs-(punkt), Rand-(punkt)
- hungare:
- 1. szélső, határ- 2. határ-, vég-
- pole:
- 2. (punkt) brzegowy
- ruse:
- 1. крайний 2. граничная (точка)
- slovake:
- hraničný, krajný, okrajový
randi
(tr)
- 1. ↝
- Situi ĉe la rando, esti la rando de io: nia verkisto randas obsediĝon kaj insistas, ke ĉio estas „objektivaj faktoj” [33]; lia lingvaĵo jam randas la neeblecon ĝin traduki [34]; multaj luktartoj, ĉefe ĉe tiuj el Azio, instruas ankaŭ fla[n]kajn fakojn kiuj randas ĉe medicinaj praktikoj [35].
- 2. ↝
[36] (geometrian figuron) Esti ĝia rando: kubon randas ses kvadratoj.
33.
Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro
delektos la leganton
34. Monato, Geraldo Mattos: Rezulto de preseraro
35. Vikipedio, Luktosporto
36. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
37. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, edro
38. Plena Ilustrita Vortaro, edro

- být na kraji
- france:
- 2. borner, limiter
- hungare:
- 2. szélén van, határán van
- ruse:
- 1. находиться на краю, быть крайним
- slovake:
- byť na okraji