periferi/o PV

periferio

1.
Rando de areo, regiono plej for de la centro: ŝi loĝas en la kampara periferio de la metropolo KKr ; la mizeruloj, la periferianoj de la urbeta socio KKr ; la manĉuroj estis ĉasantoj el la nordorienta periferio de la ĉina civilizo [1]; en 1808 en la urba periferio [de Óbidos] okazis la unua venko de Napoleono [2]; la parkumejo kaj ĝia periferio estos elfositaj [3]; (figure) minoritataj lingvoj, kondamnitaj al socia periferio de ties parolantoj [4]; (figure) ŝajnas do al mi tre facil-anime postuli al tuta religia komunumo, ke ĝi aktive kontraŭstaru fremdan kutimon, eĉ plej aĉan, endemian en unu el ĝiaj periferioj [5]. SIN:ĉirkaŭaĵo1VD:antaŭurbo, limo1, marĝeno, markizujo, provinco2
2.
MATVdE (de ebena surfaco) Ĝia rando. VD:cirkonferenco, konturo, perimetro.
1. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
2. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
3. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
4. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
5. Monato, Hektor Alos i Font: Bato sub la zono (4), 2006
angle:
periphery
beloruse:
пэрыфэрыя
ĉeĥe:
obrys, okrajová část města, periferie
ĉine:
周边 [zhōubiān], 周邊 [zhōubiān], 外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi], 周边 [zhōubiān], 週邊 [zhōubiān]
france:
périphérie
germane:
Peripherie 1. Außenseite, Umgebung
hispane:
periferia
hungare:
kerület (szél), szél, periféria
japane:
周囲 [しゅうい]
nederlande:
periferie, omtrek, buitenkant
pole:
krawędź, brzeg
portugale:
periferia (geom.)
ruse:
периферия, окраина
slovake:
okrajová časť mesta, periféria
ukraine:
периферія, окраїна, периферія, окраїна

periferia

Estanta en periferio, flanka, malcentra, duaranga: li havis sian kabineton en periferia kvartalo ChR ; [tiuj] okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de […] ĝu-eblecoj ChM ; mi revenis al la plej periferiaj urbaj domoj apenaŭ en tempo por savi min sub pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo Kiso ; Ĝoja perceptis […] malproksiman, periferian zumadon ChC ; periferia vidkampo [6]; [ili] estis periferiuloj de la burĝa socio KKr . SIN:ĉirkaŭa, randa1VD:ekstera2
6. É. Benois: La disiĝo de retino, [vidita en 2013]
angle:
peripheral
beloruse:
пэрыфэрыйны, ускраінны
ĉeĥe:
periferní okrajový
ĉine:
外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi]
france:
périphérique
germane:
peripher, entfernt
hispane:
periférico, periférica
japane:
周囲の [しゅういの], 周辺の [しゅうへんの]
pole:
peryferyjny, skrajny, brzegowy
slovake:
okrajový
ukraine:
периферичний, периферійний, віддалений від центру, окраїнний

administraj notoj