6streb/i PV
strebi
(ntr)
- 1.
-
Energie streĉi la fortojn de la korpo aŭ de la spirito por
atingi iun celon:
li sciis, al kiu celo la flamo strebis
[1];
mi luktis kaj strebis por la infano
[2];
nur al la bono kaj vero mi strebas
[3];
[al] malpieco strebas ilia animo
[4];
kvankam mi estas nur malriĉa ŝuista submajstro, mi povas ja fariĝi majstro, mi
laboros kaj mi strebos antaŭen
[5]!
li devas konsideri la aferojn ne nur laŭ ties rigida realeco, sed li devas
strebi pli alten
[6].
aspiri, celi, deziri1, klopodi, peni, sopiri, voli2
- 2.
(fakula ĵargono) Senlime proksimiĝi: la funkcio logaritmo strebas al malfinio, kiam ĝia argumento strebas al nulo.
konverĝi, limeso
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 4:8
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 4:8
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
- angle:
- 1. seek 2. tend (to a limit)
- beloruse:
- імкнуцца
- ĉeĥe:
- snažit se, usilovat
- france:
- 1. tendre (à), viser (à), avoir pour but (de), aspirer (à) 2. tendre (vers une limite)
- germane:
- streben 1. trachten
- hispane:
- 1. tener afán, afanarse, sentir inclinación 2. tender (hacia un límite)
- hungare:
- tart (határ felé) 1. törekszik
- nederlande:
- streven 1. inspannen, streven
- pole:
- 2. dążyć
- portugale:
- 1. esforçar-se, empenhar-se
- ruse:
- стремиться
- slovake:
- bažiť, pren.: driapať sa, snažiť sa, usilovať(sa)
- ukraine:
- прагнути, тягнутися, рватися, пориватися
strebo, strebado
-
Kuniĝo de volo kaj forto por atingi celon:
en sia strebado [li] estas pli feliĉa ol liaj du pli aĝaj fratoj
[7];
kulturaj aŭ politikaj strebadoj
[8];
oratoro komprenigas siajn pensojn, sentojn kaj strebadojn per la lingvo
Ret
.
celado, fortostreĉo
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- beloruse:
- памкненьне, парыў, імпэт
- ĉeĥe:
- snaha, snažení, úsilí
- france:
- aspiration (élan), élan
- germane:
- Streben, Trachten
- hispane:
- impulso, afán, contrafuerte (arquitectura)
- slovake:
- dravosť, dravá túžba, nápor, úsilie
- ukraine:
- прагнення, потяг, поривання