*sopir/i

*sopiri

(x)
1.
Sufere bedaŭri kaj redeziri ion perditan: mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [1]; li sopiris al la […] patrujo [2]; niaj ostoj sentis la doloron kaj sopiris al la ripozo [3]; [tien] ili sopiras per sia animo reveni [4]; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV .
2.
Suferi kaj malĝoji pro ia dezirego: li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago [5]; kiel ŝi sopiris ekvidi lin [6]; kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al […] Dio [7]; sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj Marta ; multaj homoj sopiras je flugiloj kaj tute forgesas ke piedojn ili havas.
3.
Suspiri: la sinjoro eksopiris kaj sidiĝis sur malgranda benko [8].
angle:
yearn
beloruse:
1. тужыць, сумаваць 2. тужыць, сумаваць 3. уздыхаць
ĉeĥe:
tesknit, toužit
france:
1. regretter 2. languir après 3. soupirer
germane:
1. sich zurücksehnen 2. sich sehnen nach, ersehnen
hispane:
ansiar, añorar 1. lamentar 2. anhelar 3. suspirar
hungare:
1. visszavágy, sóhajtozik utána 2. vágyik, vágyakozik 3. sóhajtozik
nederlande:
verlangen 3. zuchten
ruse:
тосковать (по чему-л., о чём-л.)
slovake:
cnieť sa, prahnúť, túžiť
svede:
längta
tibete:
དོད་ཆགས་ལང་
ukraine:
тужити, скучати, томитися

sopiro

1.
Stato de iu, kiu estas sopiranta: la koro de Gerda batis de timo kaj sopiro [9]; la stomako estis malplena, la korpo estis laca, ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto [10]; la klereco […] nutris sopirojn por la spirito Marta ; la sopiro al la hejmo turmentas min [11]; kiam li aŭdis varmegan aman konfeson de alia viro, […] naskiĝis en li stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo [12]. VD:aspiro, melankolio.
2.
Suspiro: legendoj, kiuj estas kvazaŭ sopiroj de l' homaroB .
beloruse:
1. туга 2. уздых
ĉeĥe:
stesk (po něčem), touha, žádost
france:
1. nostalgie 2. soupir
germane:
1. Sehnsucht
hispane:
1. nostalgia, melancolía 2. ansia
hungare:
1. vágy 2. sóhaj
nederlande:
1. verlangen 2. verzuchting
ruse:
1. тоска 2. вздох
slovake:
túžba (žiadosť)
svede:
längtan
tibete:
དོད་པ་
ukraine:
туга, томління

amsopiro

Sopiro al amato: tiam vi trovos min jam delonge mortinta pro la amsopiro [13]!
13. Yuan Zhen, trad. Guozhu: La Amo de Fraŭlino Cui YingYing, 2008
beloruse:
туга па каханым
france:
langueur (amoureuse)
germane:
Liebessehnsucht
hispane:
lánguido por amor, decaído por amor

hejmsopiro

Sopiro al la hejmo, al la hejmurbo, al la hejmlando; hejmveo: ili sentas sin solaj en fremda lando kaj provas forgesigi al si la hejmsopiron [14]; turmentis lin la hejmsopiro kaj li leviĝis, paŝadis en la ĉambro kaj murmuris al si mem: kvankam migrado estas plezurplena, ja preferindas frua hejmreveno [15].
beloruse:
туга па доме, туга па хаце, настальгія
france:
mal du pays
germane:
Heimweh
hispane:
morriña, añoranza por la tierra natal, nostalgia del hogar, mal de patria
ukraine:
туга за домом/рідною домівкою, ностальгія

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
am~o: Mankas dua fontindiko.