3melankoli/o
melankolio
↝ 
-
Daŭra reva, ordinare milda
malgajo:
li rememoris la marbordon […] kaj melankolio sed ne doloro, plenigis
lian bruston
[1];
la reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio
[2];
post momento ŝi trankviliĝis, kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima
dolĉa melankolio
[3];
ŝi ensorbis la vortojn, plenajn de maldolĉa melankolio
IK
;
la anasido rekonis la belajn bestojn, kaj stranga melankolio ĝin atakis
[4];
la franca vorto […] elvokas ian dolĉan
melankolion, mankon de forto
[5][…]
.
spleno
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. Claude Piron: La bona lingvo, p. 104a

- angle:
- melancholy, melancholia, gloom, depression, dejection
- beloruse:
- мэлянхолія
- bretone:
- melkoni
- bulgare:
- меланхолия, потиснатост
- ĉeĥe:
- melancholie, stesk
- france:
- mal de vivre, mélancolie
- germane:
- Melancholie, Schwermut, Trübsinn
- hungare:
- melankólia, mélabú, búskomorság
- itale:
- melanconia
- katalune:
- malenconia, melangia
- nederlande:
- melancholie, zwaarmoedigheid
- pole:
- melancholia
- portugale:
- melancolia
- rumane:
- melancolie
- ruse:
- грусть, уныние, хандра, меланхолия
- slovake:
- melanchólia
melankolia
- 1. ↝
- Malgajeta, sentanta aŭ sentiganta melankolion: ili ekaŭdis virinan voĉon, kiu […] kantis per melankolia tono [6]; rigidaj statuoj de Oziriso kun melankolia rideto sur la lipoj [7]; fluto kaj ludis melankolian melodion [8]; la viro sidis melankolia dum longa tempo [9].
- 2. ↝
Propra al melankoliulo: la melankolia temperamento.
- 3. ↝
- Morna: jen lia vidaĵo de tiu „melankolia montetaro“ [10].
Rim.:
„Melankolia“ celas precipe la internan senton de homo,
„moroza“ prefere lian eksteran aspekton,
„morna“ prefere la etoson de loko aŭ cirkonstancoj.
Praktike, ĉar etoso, sento kaj aspekto sin influas, ĉiu el
la vortoj povas surpreni alterne ĉiun nuancon.
[ĵv]
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
9. Will Green: Gantoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 24a
10. A. Giridhar Rao: La triumfo de rezono (Arthur Conan Doyle, La Ĉashundo de la Baskerviloj), Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 30a

- melancholic, melancholy, gloomy, depressed, dejected
- bretone:
- melkonius
- bulgare:
- тъжен, мрачен, потиснат
- ĉeĥe:
- melancholicky
- france:
- mélancolique
- germane:
- 1. melankolisch, schwermütig, trübsinnig
- hungare:
- 1. melankolikus, mélabús, búskomor 3. komor
- itale:
- melanconico
- katalune:
- 1. malenconiós, melangiós
- nederlande:
- melancholisch, treurig
- pole:
- melancholiczny
- portugale:
- melancólico
- ruse:
- 1. грустный, меланхоличный 2. меланхолический 3. печальный, унылый
- slovake:
- melancholický, trudnomyseľný, ťažkomyseľný
melankolie
- Laŭ melankolia maniero: multe da pensoj atakis lin, lia koro estis agordita melankolie, nevole li deŝiris unu el la plej proksimaj floroj [11]; bildoj […] melankolie ĝojaj [12]; la Alpa korno sonis profunde melankolie [13].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
melankoliulo
↝ 
Homo kies temperamenton karakterizas malforta ekscitemo, emocioj profundaj kaj daŭremaj: la sinjorinoj nomis lin ĉarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li [14].
14.
I. Turgenjev, tr. Kabe: Patroj kaj filoj, Inko Tyreso 2001. ‐ Ĉap. 7a.
- angle:
- melancholic
- ĉeĥe:
- melancholik
- germane:
- Melankoliker
- itale:
- melanconico
- katalune:
- malenconiós (individu amb temperament malenconiós)
- pole:
- melancholik
- rumane:
- melancolic
- ruse:
- меланхолик
- slovake:
- melancholik
administraj notoj
~ulo:
Mankas dua fontindiko.