*gaj/a PV

*gaja

1.
(iu) Estanta en viva, facilanima kaj bonhumora stato, kaj montranta sian kontentecon per eksteraj signoj; ridhumora, ĝojmiena: la studento estis gaja kaj ĝoja, ĉarmega homo [1]; sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke [...] li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero [2]; kun gaja rideto sur la buŝo Marta ; mi ricevis plej gajan humoron [3]; gaja urbo [4] [5] [6]; ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [7]; li [...] vivis tie lukse kaj gaje [8]; VD:ĝoja.
2.
(figure) (io) Gajiga: gaja vetero, koloro, spektaklo; pro forta brak', / pro gaja kant' / volonte akceptata [9]; la rakonto ne estas gaja; kaj tio malĝojigis [10]; sur la kameno brulis gaja fajro Marta .
angle:
gay
beloruse:
вясёлы
ĉeĥe:
veselý
france:
gai, enjoué, joyeux
germane:
fröhlich, heiter, lustig
hispane:
alegre
hungare:
víg, vidám
itale:
1. gaio, allegro, gioviale 2. gaio, gioioso
nederlande:
blij, vrolijk
portugale:
1. alegre, contente, feliz 2. alegre
ruse:
весёлый
slovake:
veselý
svede:
glad
tibete:
ཁྱད་མཚར་པོ་
turke:
neşeli

gaji

(ntr)
Esti gaja: [ili] buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj [11]. VD:ridi, plezuri.
beloruse:
весяліцца
ĉeĥe:
veselit se
france:
être gai
germane:
fröhlich sein, heiter sein, sich freuen
hispane:
estar alegre
hungare:
vidám, örvendezik
itale:
gioire, essere allegro
nederlande:
blij zijn
portugale:
estar alegre, estar de bom humor
ruse:
веселиться, быть в хорошем настроении
slovake:
byť veselý

gajigi

Fari iun aŭ ion gaja: gajigi ĉiujn per spritaj ŝercoj; gajigi la lecionon; mi volas gajigi aliajn kaj ankaŭ min [12]; mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto [13]; se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon [...] li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon [14]; por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon [15]; grimaca gajigista vizaĝo.
beloruse:
весяліць
ĉeĥe:
bavit, rozveselovat
france:
égayer (rendre gai), divertir, réjouir
germane:
erheitern, aufheitern
hispane:
alegrar
hungare:
felvidít, vidámít
itale:
allietare, rallegrare
nederlande:
blij maken, leuk maken
portugale:
alegrar
ruse:
веселить
slovake:
rozveseliť
turke:
neşelendirmek, eğlendirmek

gajiga

Kaŭzanta gajon, bonan humoron, ridon: gajiga spektaĵo; trinki [...] gajigajn trinkaĵojn [16]. VD:burleska, komika, ridiga.
ĉeĥe:
zábavný
france:
divertissant, réjouissant
germane:
erheiternd, aufheiternd
hungare:
vidító, örvendetes
itale:
gaio, gioioso
nederlande:
leuk
portugale:
alegre (que causa alegria) (adj.)
ruse:
веселящий, увеселительный, развлекательный
slovake:
rozveseľujúci
turke:
neşelendiren, eğlendiren

malgaja

En malbona humoro, ne ĝuanta la cirkonstancojn: senfortiĝintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj Marta ; tiu rigardis sin per tiel neordinare malgajaj okuloj, ke la koro ne permesis al ŝi ekbati [17].
beloruse:
журботны, сумны, смутны, маркотны, нудны, тужлівы, панылы, пануры
ĉeĥe:
smutný
france:
triste, attristé, morose, peiné
hispane:
triste
hungare:
szomorú, bús, bánatos
itale:
triste, corrucciato, fosco, funereo
nederlande:
triest, bedroefd, verdrietig
portugale:
triste
ruse:
грустный, печальный
slovake:
smutný, zarmútený
turke:
üzgün, kederli, gamlı, hüzünlü

malgaji

Esti malgaja. VD:funebri.
beloruse:
сумаваць, смуткаваць, маркоціцца, нудзіць, тужыць, гараваць
ĉeĥe:
být smutný, rmoutit se
france:
être triste, s'attrister
germane:
traurig sein, trübselig sein, Trübsal blasen
hispane:
estar triste
hungare:
szomorkodik, bánkódik, búslakodik
itale:
rattristare, contristare
nederlande:
bedroefd zijn, treurig zijn
portugale:
estar triste
ruse:
грустить, печалиться
slovake:
smútiť
turke:
üzülmek, kederlenmek, hüzünlenmek, gamlanmak

malgajo

Malvigla, senplezura spirita stato: For malgajo! Tru-la-la! ― Nun estas majo! [18];
18. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, MAJO
ĉeĥe:
smutek
france:
tristesse
hungare:
szomorúság, bánat, bú
itale:
tristezza
portugale:
tristeza
ruse:
грусть, печаль, тоска
slovake:
smútok
turke:
mutsuzluk

Gajo

NOM Vira antaŭnomo latindevena: Gajo Julio Cezaro; vin salutas Gajo, la gastiganto de mi [19].
Rim. 1: PIV2 listigas la nomon en aparta artikolo, kiel homonimon de la Fundamenta radiko; tamen ŝajnas, ke la antaŭnomon eblas rigardi derivaĵo el la responda radiko; eĉ se historie tia derivo estas dubinda, iuj homoj perceptas la nomon tiel, kaj tia vidpunkto estas avantaĝa por Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Dum sia frua periodo Latino malhavis apartan literon por [g]; anstataŭe estis uzata C. Kiam la romanoj elpensis diakritaĵon G (t.e. C kun diakrita streketo), la antaŭnomo tamen dum longa tempo restis ĉe la tradicia skribo per C; en Esperanto estas nenia motivo imiti tiun misskribon, tiom malpli, ke ĝi kolizias kun aliaj vortoj propre Esperantaj. La skriboj kiuj ĉiam kapablis distingi inter g kaj k (ekz-e la greka) konservis la ĝustan sonformon kun [g]. [Sergio Pokrovskij]
19. La Nova Testamento, Al la Romanoj 16:23
angle:
Caius, Gaius
ĉeĥe:
veselo, veselí
france:
Caius, Gaius
germane:
Gaius
hungare:
Gaius, Caius, Gájusz
itale:
Caio, Gaio
latinece:
Caius, Gaius
portugale:
Gaio
ruse:
Гай, Кай (уст.)
slovake:
veselosť

administraj notoj

pri G~o:
Mi sugestas meti Gaho en apartan artikolon [WD]
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.