2burlesk/a
burleska ↝
Ekstravagance komika, kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo: burleska poemo; centoj da maskitoj vagadas laŭ la stratoj de Binche, „intrigas“, iras de trinkejo al trinkejo, amuzante sin per multaj ŝercburleskaĵoj [1]; el la peza franca originalo fariĝas do poemo pli burleska ol filozofia, pli rakonta ol didaktika [2]; la situacio, almenaŭ en burleska formo, spegulas la multe pli seriozan mortpafadon en Londono [3]; ĝi similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron [4].
1.
Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
2. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, 2008
3. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
4. Etelo Liliano VOJNIĈ, trad. Vladimir OKC: Ojstro verkas pamfletojn, Parto II, Ĉapitro 3
2. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, 2008
3. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
4. Etelo Liliano VOJNIĈ, trad. Vladimir OKC: Ojstro verkas pamfletojn, Parto II, Ĉapitro 3
- angle:
- burlesque
- beloruse:
- бурлескны
- ĉeĥe:
- burleskní, drsně komický, žertovný
- france:
- burlesque
- germane:
- burlesk
- hebree:
- בּוּרלֶסקָה
- hispane:
- burlesco
- hungare:
- burleszk, kacagtató
- itale:
- burlesco
- pole:
- burleskowy, krotochwilny
- ruse:
- бурлескный, вычурно- комический
- slovake:
- burleskný, fraškovitý, komický
burlesko ↝
burleskulo ↝
Rolulo kiu prezentas malnoblan, komikan rolon, kontraste al pli noblaj: ni restas ja la modernaj burleskuloj apud elito, kiu akceptas, ke ni moku ĝin por ke ĝi ĝuu la privilegion aspekti tolerema kaj kapabla ridi pri si mem [5]; spektaklo recitata en miksita lingvo, kiu kunfandis kaj unuigis diversajn dialektojn de norda Italio kun la lingvo de la mezepokaj burleskuloj, por elvoki la rakontmanieron de la kamparanoj [6].
amuzisto
5.
Arto taŭzata sed ankoraŭ potenca, Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013
6. Burleskuloj, Artikoloj el Monato 2012-2018
6. Burleskuloj, Artikoloj el Monato 2012-2018
- angle:
- buffoon
- beloruse:
- блазан
- ĉeĥe:
- tatrman, šašek
- france:
- bouffon, amuseur, comique burlesque (amuseur)
- hispane:
- bufón
- hungare:
- mókamester, nevettető
- itale:
- buffone, comico
- ruse:
- шут
- slovake:
- komik, pajác