*demand/i
*demandi ↝
(tr)
- Peti pri sciigo, informo: li demandis ŝin, kion ŝi faras [1]. demandi iun pri lia nomo; ili timis demandi al li pri tiu diro [2]; li informiĝas kaj demandas pri vi [3]; mi devas […] demandi konsilon de la pastroj [4]; demandi ies permeson [5]; li multfoje kaj maltrankvile sin demandis, ĉu la „ankoraŭ pli terura novaĵo“ koncernas lian karan filineton [6].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21, la feino (daŭrigo)
2. La Nova Testamento, S. Luko 9:45
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 7a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 6a
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a
2. La Nova Testamento, S. Luko 9:45
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 7a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 6a
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a
- angle:
- ask
- beloruse:
- пытаць, пытацца, спытаць, запытаць
- bulgare:
- питам
- ĉeĥe:
- otázat se, ptát se, tázat se, zeptat se, činit dotaz
- france:
- demander (poser une question), interroger, poser une question
- germane:
- fragen
- hebree:
- לשאול
- hispane:
- preguntar
- hungare:
- kérdez
- katalune:
- preguntar
- nederlande:
- vragen (een vraag stellen), een vraag stellen
- pole:
- pytać (się), zapytać (się), dopytywać (się)
- portugale:
- perguntar, interrogar, indagar, inquerir, questionar, consultar
- ruse:
- спросить, спрашивать
- slovake:
- pýtať sa, pýtať(sa), spýtať sa
- svede:
- fråga
- turke:
- sormak
- volapuke:
- säkön
demanda
- Kiu konsistigas, metas, estigas, emfazas demandon: demanda tono Marta ; [la] helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo Marta ; virino en blanka bluzo kaj bruna jupo, kiu sidis antaŭ tablo kun skribmaŝino nun leviĝis kaj alproksimiĝis kun demanda mieno [7]; sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto PrV .
7.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- france:
- interrogatif
- germane:
- fragend
*demando ↝
- 1. ↝
- Vortoj de demandanto: ĉu vi amas vian patron? kia demando! kompreneble, ke mi lin amas [8]; demando ne kostas, demando ne devigas PrV ; kia demando, tia respondo PrV ; peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando PrV .
- 2. ↝
-
Problemo, temo
pridiskutota:
la demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe
[9];
ricevo de laboro […] estas por mi pli ol demando
pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la
eduko de mia infano
Marta
;
la demando pri Fenicio restas nesolvita
[10];
la supre metita demando
EE
;
akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de
la lingvo
[11];
prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj
[12];
la demando de lingvo internacia estus jam decidita
EE
.
Rim.: Oni zorge evitu la eraran uzon de demando en la signifo de peto.
8.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
12. La Nova Testamento, La agoj 18:15
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
12. La Nova Testamento, La agoj 18:15
- angle:
- question
- beloruse:
- пытаньне
- bulgare:
- въпрос
- ĉeĥe:
- dotaz, otázka, problém
- france:
- demande (question), interrogation, question
- germane:
- Frage
- hebree:
- שְׁאֵלָה
- hispane:
- pregunta, cuestión
- hungare:
- kérdés
- katalune:
- 1. pregunta 2. qüestió
- nederlande:
- vraag
- pole:
- 1. pytanie, zapytanie 2. pytanie, kwestia
- rumane:
- 2. afacere, chestiune, problemă
- ruse:
- вопрос
- slovake:
- otázka
- svede:
- fråga
- tibete:
- འདྲི་བ་
- turke:
- soru
- volapuke:
- säk
demandaro ↝
- Serio de demandoj: [la] formularo proponas ja modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj VivZam ; similspecaj demandaroj […] postulis informojn pri la nacieco […], partieco, familia stato [13]; tuj venas peto plenigi demandaron pri la programo: nova uzanto tute ne kapablas respondi al ĉiuj demandoj [14]; interreta demandaro por analizi la homan sintenon koncerne kisojn [15].
13.
P. Gubbins: Kunvojaĝu, Monato, 1997:2, p. 22a
14. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
15. Monato, Daniel Grassam: Kisojn el Oksfordo, 2014
14. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
15. Monato, Daniel Grassam: Kisojn el Oksfordo, 2014
- angle:
- questionnaire
- ĉeĥe:
- dotazník
- france:
- questionnaire
- germane:
- Fragebogen
- hebree:
- שְׁאֵלוֹן
- katalune:
- qüestionari
- pole:
- kwestionariusz, ankieta
- ruse:
- вопросник
- slovake:
- dotazník
demandilo
- 1. ↝
-
Dokumento enhavanta demandaron:
la asocio elektis 500 enketotajn familiojn kaj petis ilin detale
respondi al la donita demandilo
[16].
enketo, formularo
Rim.: „Demandaro“ kaj „demandilo“ uziĝas pli malpli samsignifaj, sed „demandaro“ ŝajnas pli ofta. - 2. ↝
Vorto, gramatikilo per kiu oni demandas: ĉe duobla demando oni ne ripetas la demandilon, precipe, se la subjekto estas la sama: „ĉu vi obeos kaj faros la taskon?“ [17]
- ĉeĥe:
- 1. anketní lístek
- france:
- 1. formulaire de demande, questionnaire (formulaire) 2. mot interrogatif
- germane:
- 1. Fragebogen, Erfassungsbogen 2. Fragewort
- hebree:
- שְׁאֵלוֹן
- katalune:
- 1. formulari
- pole:
- 1. kwestionariusz (dokument), ankieta (dokument)
- ruse:
- 1. вопросник, вопросный лист, анкета
- slovake:
- 1. dotazník
pridemandi
(tr)
- Starigi plurajn demandojn al iu pri iu temo, ekzemple pri okazintaĵo, krimo ktp: vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos kaj montriĝos, ke […] [18]; la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj malsaĝeco li konfesas [19]; la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis [20].
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 13:14
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
20. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 17a
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
20. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 17a
- angle:
- interrogate
- ĉeĥe:
- vyptávat se
- france:
- interroger
- germane:
- befragen
- hispane:
- interrogar
- katalune:
- interrogar
- pole:
- wypytać (się)
- slovake:
- vypytovať sa
demandosigno ↝
Interpunkcia signo (?), en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj uzata fine de demandaj frazoj: „Esperanto: lingvo universala? aŭ lingvo internacia?“ – titole kun unu demandosigno tro [21]; (figure) [tio] metas demandosignon super la tutan ideon [22].
- angle:
- question mark
- beloruse:
- пытальнік
- ĉeĥe:
- otazník
- france:
- point d'interrogation
- germane:
- Fragezeichen
- hebree:
- סימן שאלה
- hispane:
- signo de interrogación
- hungare:
- kérdőjel
- katalune:
- signe d'interrogació
- nederlande:
- vraagteken
- pole:
- znak zapytania, pytajnik
- ruse:
- вопросительный знак
- slovake:
- otáznik