*gramatik/o PV

*gramatiko Vikipedio

1.  
GRALINSCI Sufiĉe kompleta aro da reguloj de lingvo1 homa aŭ de lingvo4 formala: lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro [1]; mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon[2]; la tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo[3]. PRT:kazo, prepozicio, modalo, litero, predikativo, artikolo, verbo, substantivo, adjektivo, konjunkcio, adverbo, tabelvorto, pronomo, participo, numeralo, ortografio, akcento, vortfarado, afikso, pseŭdosufikso, interpunkcio, interjekcio
2.
Prigramatika verko aŭ lernilo, prezentanta tiajn lingvajn regulojn: la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: la 16-regula gramatiko, la Universala Vortaro, la Ekzercaro [4]; aĉeti latinan gramatikon.
URL:La Fundamento de Esperanto
URL:Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, Ĉap. 7a
2. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
beloruse:
граматыка
ĉeĥe:
gramatika, mluvnice
france:
grammaire
germane:
Grammatik, Sprachlehre
hispane:
1. gramática
hungare:
1. nyelvtan 2. nyelvtankönyv
latine:
grammatica, ae
nederlande:
1. grammatica 2. grammatica, grammaticaboek
pole:
1. gramatyka
portugale:
1. gramática (ciência) 2. gramática (livro)
ruse:
грамматика
slovake:
gramatika
svede:
grammatik
turke:
dilbilgisi
volapuke:
1. glamat 2. glamatabuk

*gramatika

Rilata al lingvaj reguloj, al la aranĝo de vortoj en parolo: oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [5]; grandegaj gramatikaj tabeloj kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro [6]; fari en [...]  gramatikan aŭ ortografian eraron [7]; en Volapuk [...] vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj ĉar ili estas signoj gramatikaj [8].
beloruse:
граматычны
france:
grammatical
pole:
gramatyczny
portugale:
gramatical, gramático (adj.)
ruse:
грамматический

gramatikilo  

LIN Vorto precipe helpanta en la rilatigo de aliaj vortoj, en la konstruo de frazoj, ekzemple prepozicio, konjunkcio: fantaziaj gramatikiloj, kiel „aŭtem“, „dos“ aŭ „ud“ [9].
9. R. Levreaud, G. Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, antaŭparolo, p. 4a
france:
mot grammatical
ruse:
служебное слово

gramatikisto Vikipedio

Spertulo en gramatika scienco.
beloruse:
граматык
ĉeĥe:
gramatikář
france:
grammairien
germane:
Grammatiker
hungare:
grammatikus, nyelvtaníró
nederlande:
grammaticus
pole:
gramatyk
portugale:
gramático, gramaticista
ruse:
грамматик
slovake:
gramatikár

dependogramatiko

LIN Gramatika modelo kiu prezentas la strukturojn de frazoj per dependorilatoj inter vortoj: Lucien Tesnière ... estas precipe konata kiel iu el la iniciatintoj de dependogramatikoj [10].
angle:
dependency grammar
france:
grammaire de dépendance

genera gramatiko Vikipedio

LIN Gramatika modelo kies reguloj, provizitaj per vortaro, povas generi ĉiujn validajn frazojn de difinita lingvo aŭ sublingvo: en 2003 la nuntempe plej fama lingvisto Noam Chomsky respondis al demando ĉu Esperanto havas generan gramatikon, dirante interalie ke „Esperanto ne estas lingvo“ [11].
11. J. S. Larsen: Komento al unu prelego, 2008-06-01
france:
gramaire générative

ĝenerala gramatiko

LIN Scienco pri la reguloj komunaj al ĉiuj lingvoj.
france:
grammaire générale
portugale:
gramática geral
ruse:
общая грамматика

kompara gramatiko

LIN Scienco pri la samecoj kaj malsamecoj de pluraj lingvoj, devenintaj el unu sama, kiujn oni komparas kaj klarigas unu per alia.
france:
grammaire comparée
portugale:
gramática comparada
ruse:
сравнительная грамматика

historia gramatiko

LIN Scienco studanta la historion de la ŝanĝoj en lingvaj reguloj.
france:
grammaire historique
portugale:
gramática histórica
ruse:
историческая грамматика

kontraŭgramatika  

LIN Ne konforma al la normala funkciado de la koncerna lingvo: mi ja rekomendas uzi „mialande“ prefere al „milande“, ne ĉar tiu lasta estus kontraŭgramatika ... sed ĉar la alia estas sankciita de la uzado [12]. ANT:laŭgramatika
12. A. J. Mechelynck: Re: Opera 7.03 finfine en esperanto!, soc.culture.esperanto, 2003-03-26
france:
agrammatical

laŭgramatika  

LIN Lingve bona, konforma al la gramatikaj reguloj de la koncerna lingvo: ekzistas du laŭgramatikaj pronomoj por indiki la necertecon pri la sekso de unu individuo ... „li“... „ĝi“ [13]. ANT:kontraŭgramatika
13. M. M. Campagna: Re: Gender Neutral Pronoun?, soc.culture.esperanto, 1993-10-13
france:
grammatical (correct)

preskriba gramatiko, norma gramatiko Vikipedio

LIN Gramatika teorio kiu gravigas la distingon inter ĝusta kaj erara uzo de lingvo: normon starigas la t.n. preskriba gramatiko, kies ĉefa celo estas instruo de la ĝusta lingvaĵo [14]; gramatika gramatiko estiĝis en Anglio nur longe post la Ŝekspira periodo, en la 18a jarcento [15].
14. C. Brosch: Ĉu ekzistas normo en Esperanto?, Interlingvistikaj Studoj, 2007:4
15. K. Miner: taglibro, 2008-06-17
france:
grammaire normative

priskriba gramatiko Vikipedio

LIN Scienco priskribanta nur la momentan staton de lingvaj reguloj.
ĉeĥe:
popisná gramatika
france:
grammaire descriptive
portugale:
gramática descritiva
ruse:
описательная грамматика
slovake:
popisná gramatika

transforma gramatiko

LIN Gramatika modelo kiu rigardas frazojn kiel rezultojn de transformadoj de baza strukturo tra forigoj, enmetoj, ŝanĝoj en sonoj, en vortordo...: „Mi trovis la libron bona“ ... oni povas konsideri ... laŭ la transforma gramatiko kiel aliformiĝon de „Mi trovis, ke la libro estas bona“ [16].
france:
grammaire transformationnelle

vortgrupa gramatiko, sintagma gramatiko

LIN Gramatika modelo kiu prezentas la strukturojn de frazoj per hierarkia grupigo de vortoj: vortgrupaj gramatikoj estas la tipa klasika modelo de la generisma skolo de lingvoscienco [17].
angle:
phrase structure grammar
france:
grammaire syntagmatique

administraj notoj

~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝenerala ~o: Mankas dua fontindiko.
ĝenerala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kompara ~o: Mankas dua fontindiko.
kompara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
historia ~o: Mankas dua fontindiko.
historia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
priskriba ~o: Mankas dua fontindiko.
priskriba ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.