modal/o

modalo

1.
FILPIV1 (Logiko) Speciala kondiĉo, al kiu estas subordigita la aserto de opinio: la modaloj de ebleco, de eventualeco; laŭ I. Kant la kategorioj de modalo estas ebleco, realeco kaj neceseco.
2.
GRA Gramatika kategorio indikanta rilaton de diro al la realo (konstato, eventualo, probablo, deziro, ordono ktp) kaj esprimata per verbaj formoj (verba modalo) aŭ per aliaj rimedoj (intonacio, modalaj vortoj ktp): la indikativa, ordona, demanda modaloj de frazo; la verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, […] kaj kvin aspektojn [1].
Rim.: PAG kaj PIV nomas tion modo2, sen zorgi pri la komunlingva homonimo aŭ pri neverbaj modalaj vortoj.
3.
GRA=moduso
Rim.: Tiel uzas la vorton „modalo“ PAG kaj PIV.
4.
MUZ Gamo1; la maniero, kiel plentonoj kaj duontonoj estas aranĝitaj en la gamo: modalo minora, maĵora, doria, lidia, frigia, miksolidia ktp [2]; kiuj estas la lamentmelodioj? diru al mi, ĉar vi estas muzikisto – la mikslidia modalo […] kaj la akutlidia, kaj diversaj aliaj [3]. TUT:tonalo
angle:
1. modality 2. modality
beloruse:
1. мадальнасьць 2. мадальнасьць, лад (дзеяслова) 3. форма дзеяслова 4. строй, танальнасьць
ĉeĥe:
modalita
germane:
1. Modalität 4. Tonart, Modus (Tonart)
hungare:
1. modalitás 2. mód(nyelvtani) 3. igealak
japane:
様態 [ようたい], 様相 [ようそう], 様式 [ようしき], 旋法 [せんぽう]
nederlande:
modaliteit
pole:
modus, postać czasownika 3. modus
portugale:
modal
rumane:
modus, forma verbului
ruse:
1. модальность 2. модальность, наклонение (глагола) 3. форма глагола
slovake:
modalita
ukraine:
модус, форма дієслова

modala

Rilata al modalo2: „ĉu“, „kvazaŭ“, „eble“, „certe“, „nepre“ estas modalaj vortoj; „devi“, „povi“, „necesas“ estas modalaj verboj.
angle:
modal ~aj vortoj: modal words. ~aj verboj: modal verbs.
beloruse:
мадальны
ĉeĥe:
modální, podmíněný
france:
modal ~aj vortoj: adverbes de modalité.
germane:
modal
hungare:
módbeli, módosító, modális ~aj vortoj: módosítószó. ~aj verboj: módbeli segédige.
japane:
様態の [さま態の], 様相の [ようそうの], 様式に関する [ようしきにかんする], 旋法の [せんぽうの]
nederlande:
modaal
pole:
modalny
rumane:
modal
ruse:
модальный ~aj vortoj: модальные слова. ~aj verboj: модальные глаголы.
slovake:
modálny, podmienený
ukraine:
модальний

modala logiko

FILMAT Propozicia logiko etendita per esprimiloj de modalo1 („nepre“, „eble“, „probable“ ktp): la normala Devo-Logiko (SDL) (difinita de la finna filozofo Georg Henrik von Wright) estas normala modala logiko kun modalaj operatoroj `O` por devo kaj `P` por permeso [4].
angle:
modal logic
beloruse:
мадальная лёгіка
ĉine:
模态逻辑 [mótàiluóji], 模態邏輯 [mótàiluóji]
germane:
Modallogik Modallogik, Modalitätlogik
hungare:
modális logika
pole:
logika modalna
rumane:
logica modal
ruse:
модальная логика

verba modalo

GRA Modalo2 esprimita per speciala gramatika formo: en Esperanto la realan modalon esprimas indikativo („mi vidas“, „vidate“ ktp); la hipotezan modalon esprimas kondicionalo („mi vidus“); ordonan modalon esprimas volitivo („li vidu“, „farenda“).
Rim.: La nombro de verbaj modaloj gramatikaj konsiderinde varias, de 3–5 el la lingvoj hindeŭropaj ĝis 10–14 en la lingvoj tjurkaj.
angle:
verbal modality, mood
beloruse:
мадальнасьць (дзеяслова), лад (дзеяслова)
ĉine:
情态 [qíngtài], 情態 [qíngtài]
germane:
Modalverb Modus
hungare:
igemód
pole:
czasownik modalny
rumane:
verbe modale
ruse:
глагольная модальность, наклонение (глагола)
Rim. 1: PV kaj PIV markas ĉi tiun radikon kiel Zamenhofan, sed Zamenhofa ekzemplo mankas, kaj estas neklare, en kiu senco (kaj en kiu formo) Zamenhof uzis tiun vorton.
Rim. 2: La vortoj modalo, modo, moduso estas etimologie parencaj, devenante el Latina radiko kies sencoj estis „mezuro“, „maniero“, „regulo“; la plej gravaj nocioj devenas el la senco „maniero“ tamen ili estas tre malproksimaj kaj diversaj lingvoj malsame distribuas inter ili. La moderna internacia tendenco (aŭ modo) ŝajnas preferi la vorton „modalo“ por la subjektiva senco „maniero pensi“ (konforme al modalo1). Tiu ĝenerala koncepto nature kovras ankaŭ la sencon de verbaj modaloj, kiujn la esperanta gramatika tradicio bedaŭrinde preferas misnomi „modoj“. La tradicio filozofia uzas formon similan al „moduso“ por la objektiva senco „maniero esti, aperi“ (moduso1). La lingvoj latinidaj uzas por la abstraktaj sencoj (kaj la objektivaj, kaj la subjektivaj) virgenran mode, modo. Esperanto ne uzas gramatikan genron por sencodistingo, sed la uzo de „moduso“ ebligas lasi al la komunuza „modo“ nur la kutiman sencon de socia-personaj preferoj vestadaj kaj kondutaj. [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a logiko: Mankas dua fontindiko.
verba ~o: Mankas fontindiko.
verba ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.