*gam/o FK
*gamo
↝ 
- 1. ↝
Orda, sinsekva aŭdigo de ĉiuj sonoj de tonalo: (figure) hel-tinte trile glitas de l' rido gaja gamo [1]; en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj Marta ; simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo Marta .
- 2. ↝
- (figure)
Serio:
sur la plej malalta nivelo de la gamo
[2];
aliflanke de la gamo triumfis ankaŭ la socialisma maldekstra
partio
[3];
tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de ĝenerala
politiko kaj per tio akiras elektantojn
[4];
ili kutime […] havas vastan gamon da ideoj en siaj programoj
[5];
la instruado de tuta gamo da lingvoj
[6];
koni grandegan gamon da regionaj parolmanieroj
[7];
neandertaluloj verŝajne havis nur malgrandan gamon da sonoj
[8];
la tuta gamo da homaj emocioj
[9];
la gamo de varoj (kp oferto)
[10];
kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn „gamoj“, li tamen
uzis da ili multe pli multe,
FK
;
aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora
purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono
[11].
paletro2, repertuaro
1.
R. Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
2. Monato, Perkomputila Tradukado: Universala Retlingvo
3. B. Hekland: Triumfas tedulo, Monato, 2001:11, p. 6a
4. Monato, El mia vidpunkto, 93/08
5. Monato, El mia vidpunkto, 93/08
6. Monato, Guido Van Damme: Atento por etaj kaj monda lingvoj
7. Monato, Garbhan Macaoidh: Flugilhavaj vortoj
8. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
9. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
10. Monato, Sergei Paĥomov: Profilo paradoksa, 2005
11. Monato, R. Roze: Francio: Flagrantaj koloroj

- angle:
- 1. musical scale 2. gamut, range
- beloruse:
- 1. гама 2. гама
- ĉeĥe:
- 1. stupnice, tónina, škála 2. stupnice, tónina, škála
- france:
- 1. gamme 2. gamme
- germane:
- 1. Tonleiter 2. Spektrum, Palette, Portfolio
- hungare:
- 1. skála 2. skála
- katalune:
- 1. gamma, escala musical 2. gamma, sèrie
- nederlande:
- 1. gamma, toonladder 2. gamma, naar sterkte, intensiteit enz. geordende reeks, muziekgamma
- portugale:
- 1. gama 2. gama
- ruse:
- 1. гамма 2. гамма
- slovake:
- 1. stupnica, škála 2. stupnica, škála
- turke:
- 1. gam (müzik) 2. gam (müzik)