gam/o

gamo

LIN La tria litero de la greka alfabeto (Γ, γ): gamo-radia ekbrilo en la Tera atmosfero [1]; ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, delto, […] [2].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „gama“, do aliradika.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vortfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon gamao. [Alano Gerardo]
Rim.: Kp gamo (serio de tonoj ktp).
angle:
gamma
beloruse:
гама (грэцкая літара)
france:
gamma
germane:
Gamma
japane:
音階 [おんかい], 全音域 [ぜんおんいき], あらゆる段階 [あらゆるだんかい], 全範囲 [ぜんはんい]
pole:
gamma

administraj notoj