*17sufiks/o PV

*sufikso

1.
(komune) GRA Vortero uzata kutime metante ĝin post aliaj vorteroj por formi kunmetitan vorton: per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj) [1]. -aĉ, -ad, -aĵ, -an, -ar, -ĉj, -ebl, -ec, -eg, -ej, -em, -end, -er, -estr, -et, -id, -ig, -iĝ, -il, -in, -ind, -ing, -ism, -ist, -nj, -obl, -on, -op, -uj, -ul, -um estas oficiale konsiderataj Esperantaj sufiksoj; -at, -it, -ot, -ant, -int, -ont estas participaj sufiksoj; forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba[2]; la sufikso „in“ signifas la virinan sekson („patro“ père – „patrino“ mère) [3]; la sufikso „il“ signifas ilon („tranĉi“ trancher – „tranĉilo“ couteau) [4]; ĝi ne metas senpripense la sufikson „in“ post iu ajn radiko [5]. TUT:deriviVD:finaĵoANT:prefikso
Rim. 1: La plej multaj e-aj sufiksoj estas uzataj ankaŭ kiel ordinaraj radikoj kaj kondutas en kunmetado same kiel ordinaraj radikoj. Tial oni nomas ilin ankaŭ sufiksoidoj, esceptante nur la verajn sufiksojn -aĉ, -ĉj, -eg, -et, -in, -nj kaj -um. La koncepto de e-a sufikso do ne egalas al la lingvoscienca koncepto, sed la e-aj sufiksoj transprenas ordinare la rolon de sufiksoj de la naciaj lingvoj: „Loch“ truo – „Loch'er“ tru'ilo.
Rim. 2: La aserton ke la esperanta sufiksado estas simpla vortkunmeto mi opinias propaganda mito. Iuj sufiksoj efektive tiel kondutas (piedingo = ingo por piedo), sed la aserto ke „patrino“ estas egala al „patrovirino“, aŭ ke „patrujo“ estas „patroujo“, apenaŭ bezonas refuton. [Sergio Pokrovskij]
2.
LIN Afikso, kiu metite post aliaj vorteroj ŝanĝas ties sencon; postafikso.
afrikanse:
 agtervoegsel
albane:
 prapashtesë
amhare:
 ቅጥያ
angle:
2. suffix
arabe:
 لاحقة
armene:
 վերջածանց
azerbajĝane:
 şəkilçi
beloruse:
2. суфікс
bengale:
 মূল শব্দের অন্তে যুক্ত প্রত্যয় বিভক্তি প্রভৃতি
birme:
 နောက်ဆက်
bosne:
 sufiks
bulgare:
2. суфикс, наставка
ĉeĥe:
 prodloužení, přípona souboru, rozšíření 2. přípona
dane:
 endelse
estone:
 järelliide
eŭske:
 atzizkia
france:
2. suffixe
galege:
 sufixo
germane:
1. Nachsilbe, Morphem 2. Suffix
guĝarate:
 પ્રત્યય
haitie:
 sIFIKS
haŭse:
 a baya kalma
hinde:
 प्रत्यय
hispane:
2. sufijo
hungare:
2. utóképző, szuffixum
irlande:
 iarmhír
islande:
 viðskeyti
itale:
2. suffisso
japane:
 サフィックス
jave:
 seselan
jide:
 סאַפיקס
kanare:
 ಪ್ರತ್ಯಯ
kartvele:
 სუფიქსი
kazaĥe:
 жұрнақ
kimre:
 ôl-ddodiad
kmere:
 បច្ច័យ
koree:
 접미사
korsike:
 suffissu
kose:
 isimamva
kroate:
 sufiks
latine:
 etiamne
latve:
 piedēklis
litove:
 priesaga
makedone:
 суфиксот
malaje:
 akhiran
malajalame:
 പ്രത്യയം
malte:
 suffiss
maorie:
 pīmuri
marate:
 प्रत्यय
monge:
 tom qab
mongole:
 дагавар
nederlande:
2. achtervoegsel, suffix
nepale:
 प्रत्यय
okcidentfrise:
 efterheaksel
panĝabe:
 ਪਿਛੇਤਰ
paŝtue:
 وروستاړي
perse:
2. پسوند
ruande:
 umugereka
ruse:
2. суффикс
sinde:
 وهڪرو
sinhale:
 ෙපර ෙයදුම
skotgaele:
 iar-leasachan
slovake:
 prípona súboru, rozšírenia
slovene:
 pripona
somale:
 horgalka
sunde:
 ahiran
taĝike:
 пасванд
taje:
 ต่อท้าย
tamile:
 மை
tatare:
 суффикс
telugue:
 ప్రత్యయం
tibete:
 རྗེས་འཇུག་
ukraine:
 суфікс
urdue:
 لاحقہ
uzbeke:
 qo’shimchasi
vjetname:
 hậu tố
zulue:
 isijobelelo

sufiksado

Apliko de sufikso, vortofarado per sufiksoj: la reguleco de la sufiksado malhavigas al Esperanto grandan nombron da internaciaj vortoj [6].
6. P. Ronai: Babel & Antibabel, Sao Paulo, 1970
ĉeĥe:
 sufigace, sufixace
france:
 suffixation
itale:
 suffissazione
nederlande:
 het gebruik van achtervoegsels, het gebruik van suffixen
ruse:
 суффиксация
slovake:
 sufixácia

pseŭdosufikso

LIN Ŝajna sufikso, kiu fakte apartenas al la radikalo de la internaciaj kulturvortoj, kaj kiu ne estas uzata por derivado: civilizacio (=civilizo); evolucio (=evoluo); redaktoro (=redaktisto, redaktanto); redakcio (=redaktejo, redaktistaro); inspektoro (=inspektisto); organizacio (=organizo, organizaĵo); kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj "cio", "toro" ktp. [7]; pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj "fremdaj" fariĝos arĥaismoj kej cedos sian lokon al vortoj "pure esperantaj" [8]. VD:pseŭdoprefikso
Rim.: Ekzistas tendenco forigi tiujn pseŭdosufiksojn kaj anstataŭigi ilin per regulaj Esperantaj derivaĵoj (vidu la ĉi-suprajn ekzemplojn inter parentezoj). Per tio kompreneble gajnas la unueco kaj reguleco de la lingvo, kaj ĝi fariĝas pli facila por ekstereŭropaj popoloj [9].
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p.222
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p.222
9. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, §153
france:
 pseudosuffixe
ukraine:
 псевдосуфікс

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mankas ekzemploj, rimarko, ke kelkaj e-aj finajxoj estas
      lingvoscience "suffix". Necesas aldoni
      "vortero"/"vortelemento" en Revo.
      [wd]