* -op/ PV

I.

-op  

F
Sufikso montranta la kolektivecon kaj uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj substantivon kun la senco „grupo el indikita nombro da anoj“, el kiu oni povas plu derivi adjektivojn aŭ adverbojn kun la senco „kolektive“, „kune“ ktp: ŝi restis duope kun la virinoZ ; akiro kaj perdo rajdas duope PrV ; ili venis triope (ĉiuj tri kune); fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝosZ ; kvaropige faldita papero; kvinope ili sin ĵetis sur minZ ; kiomope ni estas? rigardu kiel multope jam aliĝis al ni la BritojZ ; multope ni pli frue finos la laboron ol unuopeZ ; marŝi arope.
Rim.: PV kaj PIV difinas ankoraŭ alian sencon: „en grupoj de“: pasi unuope (unu post unu) sur la ponteto; viciri kvarope; verŝi gutope. Tion mi (Sergio Pokrovskij) opinias eraro. Por indiki tiajn disajn opojn oni uzu "po": pasi po unu sur la ponteto („pasi unuope“ pli probable signifus „pasi sole“); viciri po kvar („viciri kvarope“ plie signifus ke entute estis 4 personoj kiuj iris vice) verŝi pogute. Kp tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope [1]. (ĉi tie duope = „ambaŭ kune“)
Rim.: Op almetiĝas ne nur al numeraloj, kiel on, sed ankaŭ al ĉiaj substantivoj.
VD:po, obl.
germane:
zu [Zwei-, Drei-, Vier- ktp.]en
hispane:
kiom~e: ¿cuántos de ellos?, ¿de cuántos? mult~e: en grupos de muchos
hungare:
kvar~ige faldita papero: négyrét hajtott papír kvin~e: öten kiom~e: hányan mult~e: sokan
ruse:
du~e: вдвоём tri~e: втроём kvar~ige faldita papero: вчетверо сложенная бумага kvin~e: впятером
svede:
kvin~e: fem åt gången
II.
Vortero samsignifa:

opa   Vikipedio

Kolektiva: oni ne povas nomi doktrino tiun opan duonfrenezon .
ĉeĥe:
hromadný, kolektivní, skupinový
france:
de groupe, collectif
hispane:
de grupo, colectivo
hungare:
csoportos, együttes
nederlande:
collectief
ruse:
коллективный, групповой
slovake:
skupinový
svede:
kollektiv (adj.)

opo   Vikipedio

1.  
Grupo da homoj kun komuna celo aŭ agado: opo da pilkludantoj.
2.  
MATKompLeks Elemento de kartezia produto de pluraj aroj; intuicie: sinsekvo el finia nombro da objektoj (ne nepre malsamaj), prenitaj en difinita ordo. VD:finilonga vico, n-opo.
Rim.: Tiu termino aperas en MatVort , sed en kombinatorika kunteksto, do konjekteble kun la senco, kiun ni donas al kombinaĵo.
ĉeĥe:
kolektiv, sestava, skupina
hungare:
1. csoport, együttes 2. csoport
nederlande:
groep, team
ruse:
1. группа 2. кортеж
slovake:
kolektív, skupina, zostava
svede:
grupp

n-opo   Vikipedio

MAT[2]
Opo kun `n` termoj: `n`-opon oni kutime signas per skribaĵo de la tipo `(x_1,x_2,...,x_n)`; la objektojn konsistigantajn `n`-opon oni nomas ĝiaj anoj aŭ termoj; duopoj ankaŭ nomiĝas paroj; koordinata triopo; kvaropo, kvinopo, sesopo, sepopo, okopo...
Rim.: El la klarigaj elementoj troveblaj en [3] sekvus, ke `n`-opo estus nenio alia ol `n`-elementa aro. La sama aŭtoro preferas nomi „`n`-vico“ la nocion, kiu respondas al la supra difino. Male, la difino trovebla en EKV estas teĥnike malsama al la nia, sed laŭcele kongruas.
angle:
du~o: couple, ordered pair tri~o: triple[t] kvar~o: quadruple kvin~o: quintuple ses~o: sextuple sep~o: septuple ok~o: octuple n-tuple
france:
du~o: couple (math.) tri~o: triplet (math.) kvar~o: quadruplet (math.) kvin~o: quintuplet (math.) ses~o: sextuplet (math.) sep~o: septuplet (math.) ok~o: octuplet (math.) n-uplet
germane:
du~o: (geordnetes) Paar tri~o: Tripel kvar~o: Quadrupel kvin~o: Quintupel ses~o: Sextupel sep~o: Septupel ok~o: 8-Tupel n-Tupel
hispane:
du~o: pareja, par ordenado tri~o: triada (math.) kvar~o: cuarteto kvin~o: quinteto ses~o: grupo de seis sep~o: grupo de siete ok~o: grupo de ocho grupo de n
hungare:
du~o: kettes (csoport) tri~o: hármas (csoport) kvar~o: négyes (csoport) kvin~o: ötös (csoport) ses~o: hatos (csoport) sep~o: hetes (csoport) ok~o: nyolcas (csoport) n-es (csoport)
nederlande:
du~o: paar (z.nw.) tri~o: drietal (z.nw.) kvar~o: viertal (z.nw.) kvin~o: vijftal (z.nw.) ses~o: zestal (z.nw.) sep~o: zevental (z.nw.) ok~o: achttal (z.nw.)
pole:
du~o: para (uporządkowana), dwójka, ciąg dwuwyrazowy tri~o: trójka kvar~o: czwórka kvin~o: piątka ses~o: szóstka sep~o: siódemka ok~o: ósemka ciąg n-wyrazowy
ruse:
du~o: (упорядоченная) пара tri~o: тройка kvar~o: четвёрка kvin~o: пятёрка ses~o: шестёрка sep~o: семёрка ok~o: восьмёрка n-ка, n-набор, кортеж
svede:
du~o: par

unuopa  

Izolita, aparta, individua: en Esperanto la uzado de la prepozicioj estas tute logika kaj regula kaj oni ne bezonas lerni parkere ĉiun unuopan esprimon [4]
beloruse:
асобны, адзінкавы, індывідуальны
france:
individuel, particulier (adj.), singulier (individuel)
germane:
einzeln
hispane:
individual, particular (adj.), singular (individual)
hungare:
egyes, külön
nederlande:
individueel, apart
pole:
pojedynczy
portugale:
individual
ruse:
отдельный, единичный
svede:
individuell

administraj notoj

-~: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.