1individu/o PV

individuo

1.
Ĉiu viva estaĵo, homa, besta aŭ vegetaĵa, rigardata kiel unuo aparte de sia speco aŭ grupo: studi apartajn individuojn [1]; el tiuj lingvoj nur 29 estas parolataj de po pli ol 10 milionoj da individuoj [2]; restaĵoj de tiaj praorganoj estas troveblaj kelkfoje ankaŭ ĉe plenkreskintaj individuoj [3]; Adamo – ĉu tio signifas individuon aŭ personigon de la homaro – preferis propran rezonadon, ol Dian saĝon per rekta revelacio [4]; abelujo enhavas grandan nombron da individuoj, ordigitaj laŭ tri seksoj. VD:ekzistaĵo, estulo, ento, organismo
2.
Persono ne konata aŭ ne nomata (ofte kun fia senco): inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo [5]; en la stato en kiu ni lin vidis, tiu individuo ne povis iri tre malproksimen [6]; la aludita persono estas individuo, kun kiu mi havas kalkulon por saldi [7]; ĉiutage oni vidas du individuojn, kiuj havas nenion komunan, kaj tamen kiuj prezentas fizionomion kaj skribmanieron preskaŭ identajn [8]; Aĥmed ia platnaza, fulgenigra individuo, kiu, ŝajne, venis rekte el la Geheno [9]. VD:figuro1, ulo
angle:
individual
beloruse:
індывід, індывідуум, асоба, асобіна
bulgare:
индивид
ĉeĥe:
individuum, jedinec, jednotlivec
ĉine:
个体 [gètǐ], 个人 [gèrén], 小我 [xiǎowǒ]
france:
individu
germane:
Individuum 2. Typ (Person)
hispane:
individuo
hungare:
1. egyed 2. egyén, individuum
indonezie:
individu
japane:
個人 [こじん], 個 [つ], 個体 [こたい]
katalune:
individu
nederlande:
individu
pole:
1. osobnik, jednostka 2. osobnik, indywiduum
portugale:
indivíduo
ruse:
индивид, индивидуум, личность, особь
slovake:
jedinec, jednotlivec
ukraine:
особина, індивід, індивідуум, особистість

individua

Propra al individuo, persona, aparta: individua arbitra volo [10]; parolo estas ago individua [11]; neniam la individua vortprovizo egalas al la tuta vortaro de iu lingvo [12]; individua animo nepre devas, laŭ lia filozofio […] esti esence en plenharmonio kun la tutaĵo [13]; agrikultura kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon Metrop ; individua membro-abonanto de UEA [14]; en 1965 konsiderinde vastiĝis la internacia individua kaj kolektiva korespondado [15]; la artikolo „la“ montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita [16]. VD:persona1, propra1, subjektiva1, unuopa
angle:
individual
beloruse:
індывідуальны, асабісты, пэрсанальны
bulgare:
индивидуален
ĉine:
个体 [gètǐ], 个别 [gèbié], 逐 [zhú]
france:
individuel
germane:
individuell
hispane:
individual
hungare:
egyedi, egyéni, individuális
indonezie:
individual
japane:
個人の [こじんの], 個人的な [こじんてきな], 個々の [ここの], 個別的な [こべつてきな]
katalune:
individual
nederlande:
individueel
pole:
indywidualny, osobisty, osobniczy
portugale:
individual
ruse:
индивидуальный, личный
ukraine:
індивідуальний, особистий, персональний

individueco

La ecaro distinganta individuon de la normo; la inklino elmontri distingan konduton: Mary havis tute alian individuecon ol la edzo [17]; depost tiu tago la individueco de Fradeko malaperis [18]; la teorio povas nur esplori la fundamentajn principojn, […] lasante al la individueco de la artisto larĝan kampon de aktiveco [19]; la individueco de la iniciatinto iamaniere perdiĝas en la komuna lingva aktiveco de la socia grupo [20]. VD:karaktero, propreco1, signaturo
angle:
individuality
beloruse:
індывідуальнасьць
bulgare:
индивидуалност
ĉeĥe:
bytí jednotlivým
ĉine:
个性 [gèxìng]
france:
individualité
germane:
Individualität
hispane:
individualidad
hungare:
egyéniség
indonezie:
individualitas
japane:
個性 [こせい]
katalune:
individualitat, individuïtat
nederlande:
individualiteit
pole:
indywidualizm
portugale:
individualidade
ruse:
индивидуальность
slovake:
individualita
ukraine:
індивідуальність

individuismo

POL Doktrino, laŭ kiu ĉiu homo devas agi kaj vivi por propra, individua celo, sendepende de aliaj homoj kaj konsenti al la sociaj necesoj kaj al kunagado nur laŭ propra decido: pro sia individuismo, la unuaj esperantistoj kontraŭstaris al ia pli firma organiziĝo, time atendante de tio aŭtoritatecajn ŝanĝojn en la lingvo [21]; el la etburĝoj, kun sia tipa individuismo, kiuj aliĝis nun al la Movado, multaj kompletigis per Esperanto sian kolekton da manioj [22]; mito, kiun ni kreas pri [tiuj atletoj] kiel gloritaj ikonoj de individuismo [23].
angle:
individualism
beloruse:
індывідуалізм
bulgare:
индивидуализъм
ĉine:
个人主义 [gèrénzhǔyì]
france:
individualisme
germane:
Individualismus
hispane:
individualismo
hungare:
individualizmus
indonezie:
individualisme
japane:
個人主義 [こじんしゅぎ]
katalune:
individualisme
nederlande:
individualisme
pole:
indywidualizm
portugale:
individualismo
ruse:
индивидуализм
ukraine:
індивідуалізм

individuisto

Adepto de individuismo: la anoj de tiu societo nomas sin individuistoj! ĉu ili ne vidas la paradokson [24]?
angle:
individualist
beloruse:
індывідуаліст
bulgare:
индивидуалист
ĉine:
个人主义者 [gèrénzhǔyìzhě]
france:
individualiste
germane:
Individualist
hispane:
individualista
hungare:
individualista
indonezie:
individualis
japane:
個人主義者 [こじんしゅぎしゃ]
katalune:
individualista
nederlande:
individualist
pole:
indywidualista
portugale:
individualista
ruse:
индивидуалист
ukraine:
індивідуаліст

administraj notoj