* -uj/

I.

-uj

Sufikso signifanta:
1.  
Objekton, kiu entenas tute en si pli malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj per la radiko: sukerujo (vazo en kiu oni metas sukerpecojn); cigarujo [1]; (skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn); piprujo, salujo IK , supujo [2], tenujo [3]; trinkujo [4], lavujo [5], pistujo [6], konservujo, paperujo [7], monujo [8]; en abelujon ne blovu PrV ; la patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneron DL ; en la familia fridujo troviĝis nur freŝaj legomoj kaj fruktoj [9]; „banĉambro” tri-kvadratmetra: lavopelvo, necesujo kaj duŝilo [10]; helpe de grandaj karbo-fajrujoj, varma aero hejtadis ĝin [11]. VD:ejo, ingo
2.
Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn montritajn per la radiko: pirujo, pomujo [12]; ne ĉia fruktujo estas arbo [13].
Rim.: Kiel oni vidas per tiu lasta ekzemplo, povas okazi konfuzo inter la sencoj 1 kaj 2 de tiu sufikso, kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.
3.  
Lando, landaro aŭ regiono, nomita laŭ ĝiaj homoj: la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto […] ni tion esprimas par la sufikso -uj [14]
a)
Laŭ la kerna etno kaj ties lingvo (nomoj propraj): Francujo [15], Germanujo [16], Kurdujo; Arabujo [17], Helenujo, Slavujo, Turkujo [18], Anglalingvujo; ne ĉiu rusujano estas ruso DL ; germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj[19].
b)  
Laŭ ideologio: Esperantujo [20], Islamujo, Kristanujo [21], Paganujo; Fantaziujo [22].
c)  
Speco de politika aŭ administra teritoria unuo laŭ la rango de ties estro (komunaj vortoj): emirujo, episkopujo [23], grafujo, prefektujo [24], princujo.
Rim. 1: Kontraste al episkopujo aŭ prefektujo, la episkopejo aŭ prefektejo indikas la oficejojn de resp. episkopo aŭ prefekto (kaj metafore, la estraron tie funkciantan).
Rim. 2: Tiusencaj uj-vortoj estas komunaj substantivoj, ne propraj nomoj. Por fari propran nomon omaĝe al iu persono oni uzas la neoficialan sufikson -i/: Kolumbio, Saudio ktp.
d)  
Laŭ deveno: patrujo [25].
VD:landnomo
Rim. 1: Oni nepre evitu la uzon de tiu sufikso post nomoj finiĝantaj per „lando“.
Rim. 2: La deetna sufikso -uj estas uzata nur por la landoj de la „antikve civilizita mondo“, t.e. de Eŭropo (krom: Irlando, Islando, Holando, Nederlando, Gronlando, Burgenlando), de Azio (krom: Nov-Zelando) kaj de Afriko (krom: Togolando, Kablando).
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 33:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:20
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:18
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:8
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
9. Monato, Lode Van De Velde: Kuirita tomato estas morta tomato
10. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
11. Monato, David Curtis: Volontuli en Tyntesfield
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p.291
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:15
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
21. Monato, Armando Zecchin: Vulgato, Vulgatoj, Nova Vulgato
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto
23. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes
24. Monato, Hori Yasuo: Vizito al Takahaŝi
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
finne:
1. astia (sananjohdin), säilytyspaikka (sananjohdin) 2. -puu (hedelmä-), -pensas (marja-) 3. maa (maan tai alueen nimen johdin), -kunta (hallintoalueen nimen johdin)
france:
1. -ier (suffixe de contenant), -ière (suffixe de contenant)
germane:
1. Behälter, Gefäß 2. Baum, Strauch, Busch 3. Land, Staat
hungare:
1. tartály, edény 2. fa, bokor, cserje 3. ország
ide:
1. -uy
II.
Vortero, kun signifo 1 de la sufikso.

ujo   Vikipedio

Vazo, kesto aŭ ajnaforma aĵo, kiu entenas tutajn objektojn: ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren [26]; li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron [27]; la faraono tiam leviĝis de la lito kaj banis sin en ora ujo [28]; ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton[29].
26. La Nova Testamento, Mateo 13:48
27. La Nova Testamento, La agoj 10:11
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
29. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1904, p.170
angle:
container
ĉeĥe:
nádoba, schránka
finne:
astia, säiliö, kotelo, kansio
france:
contenant (subst.), enveloppe (contenant)
hispane:
contenedor
ide:
etuyo
nederlande:
doos, zak, pot
portugale:
recipiente
ruse:
вместилище
slovake:
nádoba, puzdro

enujigi

Meti en ujon: estus malŝparo enujigi kaj testi ĉiujn elementojn, kaj poste forĵeti la malbonajn [30].
ĉeĥe:
nalít do nádoby, vložit do schránky
finne:
panna astiaan (laatikkoon, kansioon...)
france:
ranger (mettre dans un contenant)
hungare:
betölt (tartályba), betesz (tartályba)
nederlande:
verpakken
slovake:
dať, puzdra, umiestniť do nádoby

administraj notoj

pri -~:
      Estas pluraj ekzemploj en tiu artikolo, kiuj ilustru la eblan uzon, sed mankas
      fontoj por pruvi, ke tiaj vortoj estas fakte uzataj (Helenujo, Slavujo,
      Anglalingvujo, Paganujo, emirujo, princujo...) Ĉu anstataŭigi ilin per similaj, sed ja uzataj?
    
en~igi: Mankas dua fontindiko.