*-ej UV

I.

-ej

Sufikso montranta lokon difinitan por io aŭ karakterizatan per io: herbejoj apudakvaj [1]; densejo de arbaro [2]; tombejo Hamlet ; pastron nutras preĝejo PrV ; [ĝi havis] bonegan kuirejon kaj provizejon [3]; dormejo [4]; knaba lernejo [5]; en la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj [6]; kuŝejo [7]; noktohaltejo [8]; mia loĝejo ― mia reĝejo PrV ; la transirejo de Jordan (vd travadejo) [9]; albordiĝejo de ŝipoj [10]; rifuĝejo kontraŭ venĝanto [11]; [la] malliberuloj […] estis en la malliberejo [12]; la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo [13]; la enirejo de la domo [14]; la enirejo de la pordego [15]; alirejo [16]; vinberejo [17]; olivarbejo [18]; draŝejo [19]; garbejo [20]; vinpremejo [21]; dudek bovoj de paŝtejo [22]; [ĝi] naskiĝis en anasejo [23]; dando el reĝa hundejo PrV ; cindrejo [24]; [ili] renkontiĝis […] ĉe la akvejo [25]; la dezerto kaj la senakvejo [26]; tiam […] dezertiĝos lia devenejo kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj [27]; poŝtaj oficejoj FK .
Rim.: En kelkaj okazoj la karakterizaĵo ne difinas lokon, en kiu ĝi okazas, sed eksteran limon: interkrutejo, subtegmentejo. Gramatikistoj foje argumentas, ke tie „-ej“ ne rolas kiel sufikso, sed kiel memstara vorto. Zamenhof miascie ĝenerale ne faris tian distingon inter afiksoj kaj memstaraj vortetoj, sed Fundamento de Esperanto limigas la sufikson origine al „loko por ...“, kiu ne kovras vortojn kiel „densejo“, „interkrutejo“. [Wolfram Diestel]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:7
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 9:18
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 25:8
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:26
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:21
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 12:6
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:13
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 35:12
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:22
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:33
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:9
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:8
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 26:18
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:11
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:11
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:13
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 18:27
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 18:27
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:23
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:12
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:13
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 35:1
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 13:15
germane:
-ei (z.B. Bäckerei), -statt (z.B. Werkstatt) dorm~o: Schlafplatz, Schlafstatt, Schlafraum. noktohalt~o: Nachtlager. mia loĝ~o ― mia reĝ~o: mein Haus ist mein Königreich. alir~o: Zugang. vinber~o: Weinberg. olivarb~o: Olivenhain. vinprem~o: Kelterei. senakv~o: Ödnis.
geste:
M509x510S16d20492x490
hungare:
-hely, -da (helyiség)
ide:
-ey
katalune:
(sufix de lloc, de local)
portugale:
-aria (sufixo que indica lugar)
II.
Samsignifa memstara vortero:

ejo

vasta ejo [28]; mi amas la ejon de via domo [29]; tiuj ejoj estis en la orienta parto de l' urbo [30]; Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn Marta ; se la oratoro jam konas la ejon, […] tio sendube plifaciligas la komencan fikson de la voĉalteco [31].
Rim.: ejo diferencas de ujo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, fizika objekto, entenanta ion, kiel meblo, kesto, sako, ktp, dum ejo estas loko, spaco, karakterizata per io konkreta aŭ abstrakta.
beloruse:
памяшканьне, месца
ĉeĥe:
místnost, místo, prostor, působiště
ĉine:
处所 [chùsuǒ], 所在 [suǒzài], 位 [wèi], 地 [dì]
france:
endroit, lieu, local (subst.)
germane:
Ort, Platz, Stelle, Stätte
hungare:
hely, helyiség
japane:
場所 [ばしょ]
katalune:
indret, lloc
nepale:
उनीपछि नयाँ
ruse:
помещение
slovake:
miestnosť

administraj notoj