*paŝt/i PV

*paŝti

(tr)
AGR Konduki brutojn sur kampo, por ke ili manĝu herbon: sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj [1]; venis Raĥel kun la ŝafoj [kaj] paŝtis ilin [2]; miajn fratojn mi serĉas […], kie ili paŝtas [3]; (figure) Dio […] paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago [4]; sur la verda herbejo ekster la urbo paŝtis sin ĉevaloj VojaĝImp ; en la restanta parto de la parko pluraj tutsioj […] paŝtis siajn bovinojn [5].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:16
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:15
5. W. M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995:12, p. 23a
angle:
 (take to) pasture, shepherd
beloruse:
 пасьвіць
bretone:
 kas da beuriñ, peuriñ (kas da beuriñ)
france:
 faire paitre
germane:
 weiden lassen, hegen (weiden)
hungare:
 legeltet
katalune:
 pasturar
nederlande:
 weiden, laten grazen
pole:
 paść (zwierzęta)
portugale:
 pastorear
ruse:
 пасти
ukraine:
 пасти

paŝtataro

Brutaro: Li elmetis […] iliajn paŝtatarojn al fulmo [6]; ilia tuta paŝtataro estas dispelita [7].
beloruse:
 статак
bretone:
 chatal, tropell
france:
 bétail, troupeau
germane:
 Herde, Viehherde
katalune:
 ramat, bestiar
pole:
 stado (pasące się)
ruse:
 стадо
ukraine:
 череда, отара, паства

paŝtejo, paŝtiĝejo

AGR Loko kie oni paŝtas brutojn, herbejo: serĉi paŝtejon por siaj ŝafoj [8]; paŝtiĝejo por brutaroj [9]; eksonis sur la paŝtejo plenda kanto de paŝtisto IKr ; la brutaro mem revenas de la paŝtejoj, kvazaŭ proksimiĝus la vespero [10]; kiel la paŝtisto devigas bovinojn iri al la paŝtejo, tiel ankaŭ maljunaĝo kaj morto devigas la vivojn iri el la estaĵoj [11].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 4:39
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:14
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
11. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 10:135, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
angle:
 pasture
beloruse:
 паша
bretone:
 peurvan
france:
 pâturage, pâture (pâturage)
germane:
 Weide
hungare:
 legelő
katalune:
 pastura, pasturatge
nederlande:
 weide
pole:
 pastwisko
ruse:
 пастбище
ukraine:
 пасовисько, пасовище, випас, пастовень, пастівень, пастівник, вигін, (гірське) полонина

paŝtiĝi

Sin paŝti, sin nutri, manĝante herbojn, glanojn kaj similajn: sep bovinoj […] paŝtiĝas en la kanejo [12]; la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo [13]; la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj [14].
beloruse:
 пасьвіцца
bretone:
 peuriñ (v.g.)
france:
 paitre (intr.)
germane:
 weiden
hungare:
 legel
katalune:
 pasturar
nederlande:
 grazen
pole:
 paść się
ruse:
 пастись
ukraine:
 пастися

paŝtisto

AGR Tiu, kies okupo estas paŝtado: Habel fariĝis ŝafpaŝtisto [15]; ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj [16]; (figure) la Eternulo estas mia paŝtisto, mi mankon ne havos [17]; la paŝtisto gaje jodlis en la valo [18]; imperiestra porkopaŝtisto [19]. SUB:gaŭĉo, vakero
angle:
 herder, shepherd
beloruse:
 пастух
bretone:
 bugul, maesaer
france:
 berger, pâtre
germane:
 Hirte
hungare:
 pásztor
katalune:
 pastor
nederlande:
 herder
pole:
 pasterz
ruse:
 пастух
ukraine:
 пастух, чабан, вівчар, пастир

somerpaŝtejo

AGR Somertempe uzata paŝtejo, precipe tia, kia troviĝas en alta montaro; alpo1: vi garde zorgu pri la kvindek ŝafinoj en la somerpaŝtejo [20]; sur la somerpaŝtejo [nun] konstruiĝas konstantaj vilaĝoj el betono MD14 .
20. -, trad. B. Ragnarsson: Rakonto pri Hrafnkel, en: Islandaj Pravoĉoj, 1964
beloruse:
 паша (летняя)
france:
 alpage, pâturage estival
germane:
 Sommerweide, Alm

administraj notoj