alp/o PIV1
alpo ↝
- 1. ↝
Alta zono en montaro, herbokovrita en somero kaj tiam paŝtejo de ŝafoj aŭ aliaj brutoj; somerpaŝtejo: la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj [1]
- 2. ↝
- PIV1
Monto, sur kiu estas somerpaŝtejoj.
Rim.: Ĉi tiu signifo, elpensita por pravigi la nomon de la montaro „la Alpoj“, reale ne ekzistas. [Sergio Pokrovskij]
Rim.:
Tiu vorto aperis en la Esperanta-germana kaj germana-Esperanta
vortaroj de Hermann Jürgensen (redaktitaj de Zamenhof, tial la
marko pri zamenhofeco). En Esperanto ĝi restas vorto malofta,
tre malmulte konata. Ĝiaj derivaĵoj atestas pri du malkoneraj
etimoj.
Unue, la signifo germana, kiun donas la vortaroj,
kaj kiu aperas en la terminoj ekologie-geografiaj
(la alpa klimata zono ktp, kiaj ekzistas en ĉiuj gravaj
montaroj).
Due, la signifo de la kelta (ekzemple gaŭla, kimra)
etimo „alta, kruta, neĝokovrita montego“, kiu aperas en
la
montara nomo „la Alpoj“,
en „alpisto“ = montogrimpisto ktp. La pastoralaj
bovinoj sur alpaj paŝtejoj ne grimpas krutajn deklivojn.
[Sergio Pokrovskij]
- ĉeĥe:
- alpa
- france:
- 1. alpage
- hebree:
- מרעה של הר גבוה
- hispane:
- 1. pasto alpino 2. pradera alpina
- hungare:
- 1. havasi legelő, alpesi legelő
- itale:
- 1. alpeggio
- katalune:
- 1. estatge alpí
- ruse:
- 1. высокогорное пастбище, альпийский луг
- slovake:
- vysokohorská pastvina 1. vysokohorská pastvina
Alpoj, Alpa Montaro ↝
Eŭropa alta montaro kovranta Svislandon kaj parte najbarajn landojn Francujo, Germanujo, Aŭstrujo, Slovenujo, Italujo: ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro [2]; „Alternativa lernejo en Alpa montaro“ [3].
Rim.:
Male ol la regulaj propraj nomoj, kiuj ideale en Esperanto
estas ununombraj kaj senartikolaj (Tibeto, Pamiro, Himalajo
ktp), „la Alpoj“ preskaŭ ĉiam aperas
plurnombre kaj artikolate. Iuj (ekz-e PMEG) klarigas tion
prezentante ĝin kiel propran nomon priskriban (faritan el la
komuna vorto alpo, do simila al „la Norda
maro“). Tamen la vorto „alpo“ estas tro
malmulte konata (krom eble al la ĝermanlingvanoj), kaj,
pli grave, ĝia esperanta signifo ne taŭgas por klarigi tian
priskribon. Probable temas pri hejmlingva inercio de la
eŭropanoj (malpli forta en la okazo de la malproksima
„Himalajo“).
[Sergio Pokrovskij]
2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. G. Cool: Internacia Pedagogia Revuo, 2005-04
3. G. Cool: Internacia Pedagogia Revuo, 2005-04
- france:
- les Alpes
- germane:
- Alpen
- hispane:
- los Alpes
- hungare:
- az Alpok
- itale:
- le Alpi
- katalune:
- els Alps
- pole:
- Alpy
- ruse:
- Альпы
alpismo ↝
Sporta montgrimpado: tiu rakonto de la monaĥo Fra Salimbena, estas konata kiel la unua rakonto pri alpismo [4].
Rim.: La vorto imitas naciajn formojn, sed ne tute pravigeblas: alpismon oni faras ne sur alpoj aŭ sur alpomontoj, sed sur krutaĵoj.
4.
Christian:
Suprenirado al monto «Canigo», [vidita en 2006]
- ĉeĥe:
- alpinistika, alpinizmus, horolezectví
- france:
- alpinisme
- germane:
- Alpinismus
- hispane:
- alpinismo
- hungare:
- alpinizmus
- itale:
- alpinismo
- katalune:
- alpinisme
- pole:
- alpinizm
- ruse:
- альпинизм
- slovake:
- horolezectvo
alpisto ↝
- Montgrimpisto: „alpista vesperkanto“ [5]; koncernaj departementoj kolektis pli ol 300 kamionojn da rubo el stabejo de alpistoj de Qomolangma sole de 1995 ĝis 2001 [6].
5.
J. A. Henne, trad. H. Hammer: Svisa Antologio, 1909
6. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, 2004-11-05
6. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, 2004-11-05
- ĉeĥe:
- alpinista, horolezec
- france:
- alpiniste
- germane:
- Alpinist
- hispane:
- alpinista, escalador
- hungare:
- alpinista
- itale:
- alpinista
- katalune:
- alpinista
- pole:
- alpinista
- ruse:
- альпинист
- slovake:
- horolezec
administraj notoj
A~oj,
A~a Montaro:
Mankas verkindiko en fonto.