*krut/a
*kruta ↝
-
Havanta deklivon preskaŭ vertikalan; tre malfacile supren irebla:
kruta monto, insulo, bordo;
sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo
[1];
krutaj tegmentoj
Marta
;
la remparo krute malleviĝas
[2];
jen ili staris sur kruta deklivo apud klara lago
[3];
surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj
[4];
[je] la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis
grandegan rondvalon
[5];
abrupta, dekliva
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- steep, abrupt, sheer
- beloruse:
- стромы, стромкі
- ĉeĥe:
- příkrý, prudký, příkrý, srázný
- france:
- abrupte (pente), raide (pente)
- germane:
- steil, schroff
- hispane:
- abrupto, escarpado
- hungare:
- meredek
- nederlande:
- steil
- pole:
- stromy, pochyły, spadzisty
- portugale:
- íngreme, escarpado
- rumane:
- abrupt, cursiv, povârnit
- ruse:
- крутой, отвесный
- slovake:
- príkry, strmý
- svede:
- brant
kruti
(ntr)
- Stari krute: la flanko de la roko rekte kaj subite krutis malsupren; ĉie akraj, pintaj ŝtonegoj krutis.
- ĉeĥe:
- čnít
- france:
- béer (ravin etc.), s'élever (escarpement)
- germane:
- steil sein, steil aufragen, steil abfallen, schroff aufragen, schroff abfallen
- hungare:
- meredek, meredeken áll, meredeken esik
- nederlande:
- steil zijn
- pole:
- wznieść się, wznosić się stromo, stromym być
- rumane:
- avânta, crește vertiginos, fi abrupte
- slovake:
- strmieť, strmo stáť, vypínať sa, čnieť
krutaĵo ↝
kruta parto de loko, ekzemple de marbordo: akvo, falanta de krutaĵo [6]; jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron [7]; ili […] kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, […] por ĵeti lin malsupren [8]; jen ŝtono falas de krutaĵo [9].
klifo
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 1:4
7. La Nova Testamento, Mateo 8:32
8. La Nova Testamento, Luko 4:29
9. Vladimir Glazunov: La ĉarmo de Ĉielmontaro, Fonto, numero 37a
7. La Nova Testamento, Mateo 8:32
8. La Nova Testamento, Luko 4:29
9. Vladimir Glazunov: La ĉarmo de Ĉielmontaro, Fonto, numero 37a
- angle:
- bluff, cliff, escarpment, steep
- beloruse:
- строма, адхон
- france:
- escarpement, falaise
- germane:
- steile Stelle, Steilküste, steil aufragende Küste, steil aufragender Fels, steil abfallende Küste
- hispane:
- risco, farallón, barranco, despeñadero, precipicio
- hungare:
- meredek part, szakadék, meredély meredek part,
- nederlande:
- steile helling, steile rots
- pole:
- stromizna, urwisko, zrąb
- rumane:
- prăvăliș, stâncă, bază
- ruse:
- круча, откос
interkrutejo ↝
Tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto: mi renkontis ŝin en […] la interkrutejo [10]; la Termopiloj estas interkrutejo, mallarĝa trapasejo ĉe la landlimo [11].
ravino
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
11. Termopiloj - Neciklopedio
11. Termopiloj - Neciklopedio
- angle:
- defile
- beloruse:
- цясьніна
- ĉeĥe:
- soutěska
- france:
- défilé (de montagne)
- germane:
- Klamm, Schlucht
- hispane:
- desfiladero, cañón
- hungare:
- hasadék, szurdok
- nederlande:
- canyon
- pole:
- stromy wąwóz
- rumane:
- cheile abrupte
- ruse:
- ущелье
- slovake:
- tiesňava (horská), úžina