*proviz/i
*provizi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Havigi, laŭ pli malpli granda kvanto, tion, kion oni povas
bezoni:
ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj
[1];
apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, […] kiujn mi provizis por vi, ho mia amato
[2]!
li provizadis al ili panon […] en tiu jaro
[3];
provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo
[4];
dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per […] militaj maŝinoj
[5];
lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj
[6];
tendo […] provizita je la plej belaj kusenoj
[7];
ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo
[8];
akvoprovizi la ĝardenon
[9];
plej granda parto de la presejoj […] proviziĝos je nia alfabeto
[10].
ekipi
- 2. ↝
-
Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi
(garni1 kaj
2):
potoj, provizitaj per ŝnuroj
[11];
provizi bibliotekon per libroj, fenestron per vitroj;
ĉi tiu kvartalo estis provizita per fortaj
murojZ
;
la apogilo de la seĝoj supre estis provizita per
tabuletoZ
;
kvarangula, per la ritpenikoj provizita tukoZ
;
la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita
[12];
[la programo] Ĉapelilo estas provizita per tre ampleksa helpsistemo
[13];
la religio […] provizis pretekston por perforto en Bosnio, Kosovo, Ĉeĉenio kaj Indonezio
[14].
garni 1, garni 2
- 3.
- Prizorgi: la bezonoj de l' kortego estis malavare provizitaj [15].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 7:13
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:17
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:10
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
12. La Nova Testamento, Koloseanoj 2:19
13. Monato, Windows
14. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI

- angle:
- provide, supply
- ĉeĥe:
- opatřit čím, zásobit
- france:
- doter (fournir), fournir, pourvoir
- germane:
- 1. versorgen, ausstatten, beschaffen 2. versehen, ausstatten
- hispane:
- proveer
- hungare:
- ellát, felszerel
- itale:
- dotare(fornire), fornire, approvvigionare, rifornire, procacciare, provvedere, corredare
- nederlande:
- voorzien van
- portugale:
- prover, abastecer, munir, suprir
- ruse:
- снабжать, снабдить
- slovake:
- napájať
provizo ↝
- 1. ↝
- Provizado: provizo de elektro, gaso kaj akvo [16]; la problemo pri varia kurento-provizo solveblas per […] pligrandigita elektroreto inter elektrokompanioj [17]; strukturo jam ekzistas por provizo de interreta servo [18]; ses provizoflugoj per la kosmopramo kostas same multe kiel la nova akcelilo de CERN [19].
- 2. ↝
- Provizaĵo: miaj provizoj estas elĉerpitaj, mi devas prunti [20]; ŝi devis kuri bazaron por aĉeti kuirejan provizon IK ; provizo por la lando por la sep jaroj de malsato [21]; li donis al ili provizojn por la vojo [22]; provizoj de vino [23], de oleo [24]; li konsumis la tutan provizon [25]; oni elspezis dekfoje pli multe da provizoj ol antaŭe [26]; prepari provizojn por la […] armeo [27]; observi ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj kaj viando [28]; (figure) facila akirado de provizo de vortoj EE ; (figure) la soluleco amasigis en ŝia kapo provizon da pensoj Marta ; (figure) la homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj EE .
16.
Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto
17. Monato, Isikawa Takasi: Antaŭen malantaŭen
18. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
19. Monato, Stefan Maul: Misteroj
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:36
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:21
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 27:27
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 27:28
25. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I

- provision, supply, stock
- ĉeĥe:
- zásoba
- france:
- approvisionnement, provision
- germane:
- 1. Versorgung, Ausstattung 2. Vorrat, Ausstattung
- hispane:
- provisión
- hungare:
- ellátás, felszerelés, ellátmány
- itale:
- fornitura, approvvigionamento, rifornimento, provvista
- nederlande:
- voorraad, provisie
- ruse:
- снабжение, запасы
- slovake:
- zásoba
provizado ↝
- Ago provizi: prizorgi la provizadon de taĉmento; provizado al la gazetaro per eksterlandaj artikoloj; mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo [29]; la provizado per elektra energio kaj trinkakvo estas problema [30]; en Ĉinio pli ol 400 el 600 urboj suferas pro nesufiĉa akvoprovizado [31]; Ĉinio devas preni multe da greno el la rezervoj por garantii la provizadon [32].
29.
La Nova Testamento, Filipianoj 1:19
30. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
31. Monato, Mu Binghua: Akvaj problemoj
32. Monato, Mu Binghua: Grenokrizo minacas
30. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
31. Monato, Mu Binghua: Akvaj problemoj
32. Monato, Mu Binghua: Grenokrizo minacas
- angle:
- provision, supply
- ĉeĥe:
- zásobování
- france:
- approvisionnement
- germane:
- Versorgung, Ausstattung
- hispane:
- provisión
- hungare:
- ellátás, felszerelés
- itale:
- fornitura, approvvigionamento, rifornimento
- ruse:
- снабжение
- slovake:
- zásobovanie
provizaĵo ↝
- Abunda materialo aŭ sufiĉe granda kolekto da objektoj, kiujn oni povas bezoni: ili liveradis provizaĵojn al la reĝo [33]; la Ruĝa Kruco […] kaj aliaj donacis necesajn monon kaj provizaĵojn [34]; manĝilaro, la tuko kaj manĝoprovizaĵoj estis pakataj en la selpoŝojn de la portbesto [35].
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:7
34. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo
35. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
34. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo
35. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
- angle:
- provision, supply
- france:
- provision
- germane:
- Proviant, Vorrat, Ausstattung
- hispane:
- provisión
- hungare:
- ellátmány, felszerelés
- itale:
- rifornimento, provvista
- nederlande:
- voorraad, provisie
- ruse:
- запасы
provizejo ↝
- Loko por konservi provizaĵojn: plenigi la provizejojn per greno; li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj […] aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino [36]; la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono [37]; fariĝis malplene en la grenejo kaj en la provizejo, en la kelo kaj en la subtegmento [38]; mi havas plu nenion en la trezorejo kaj provizejoj [39]; (figure) la provizejo de la menso (kapabloj) Marta .
36.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 11:11
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV

- stock room, supply area
- ĉeĥe:
- sklad, zásobárna
- france:
- réserve (lieu)
- germane:
- Vorratsraum, Stauraum, Speisekammer, Scheune
- hungare:
- raktár
- itale:
- dispensa (luogo), riserva (luogo)
- nederlande:
- provisiekast, voorraadkamer, voorraadschuur
- ruse:
- склад
- slovake:
- komora, zásobáreň, špajza
provizumi ↝
(tr)
- angle:
- supply
- ĉeĥe:
- zásobovat
- france:
- approvisionner
- germane:
- besorgen, beschaffen
- hungare:
- élelmez, élelemmel ellát
- itale:
- approvvigionare
- nederlande:
- provianderen
- ruse:
- снабжать провиантом
- slovake:
- zásobiť potravinami
provize por
(prepoziciaĵo)
- Kiel provizo, kiel rezervita rimedo por...: nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj […] por iri al vi [40]; sinjorino Prošková, kiel kutime, plenŝtopis al la patro kaj al la filo per manĝaĵoj la sakvalizojn provize por la vojaĝo [41].
40.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:12
41. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
41. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
- france:
- en prévision de, en vue de