*kovr/i PV

*kovri

(tr)
1.
Tute surmeti per...:
a)
(iu) Garni ion per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin: [li] alportis kovritan pladon [1]; kun klinita kapeto [sub] la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris Marta ; mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj [2]; la lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo [3]; la popolo eniradis en la korton […] kovritan per ŝtona planko [4]; li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj [5]; [ŝi] kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo [6]; tablo kovrita (per riĉaj pladoj) faras amikojn PrV . VD:drapiri, sterni, tapeti, envolvi, vesti, vindi
b)
(io) Garni ion, estante metita aŭ etendita sur ĝi: junko kovris mian kapon [7]; ŝiaj oraj haroj ekbrilis […] kaj kiel mantelo kovris ŝin tutan [8]; nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn Marta ; pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo Marta ; la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko [9]. VD:tegi.
c)
(iu) Dismeti, disĵeti ion sur ion, laŭ pli malpli granda kvanto: pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo [10]; [la] muroj estis kovritaj per portretoj [11]; la peco da pano […] estis kovrita de tavoleto da butero Marta ; ŝi kovradis ilin per kisoj [12]. VD:ŝuti.
d)
(io) Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli malpli granda kvanto: la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj [13]; la erikejo estis kovrita de floranta eriko [14]; la lepro kovris lian tutan korpon [15]; la stratojn kovris dika tavolo da neĝo Marta ; la aero resonadis de […] siblantaj sagoj, kiuj elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion ŝutkovranta hajlego [16]; vojon batitan herbo ne kovras PrV ; floroj kaj kronoj kovris la ĉerkon [17]; la akridoj […] kovros la supraĵon de la tero [18]; ebenaĵo […] kovrita de kreskaĵoj de la dezerto [19]; fingroj kovritaj de kaloj [20]; la montoj estis kovritaj de neĝo [21]; esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝon Marta ; [li estis] kovrita de malvarma ŝvito [22]; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro [23].
2.
Kaŝi per surmeto.
a)
(iu) Kaŝi metante sur ion: ŝi kovris al si per la manoj la orelojn BdV ; kovru al vi la okulojn per via […] manplato Marta ; paroli per vortoj kovritaj (subkomprenigantaj tion, kion oni ne volas klare esprimi; vd aludi) PrV . ŝi penis kovri sian eksciton BdV ; kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon [24]; amo kovras ĉiujn pekojn [25]. VD:kamufli, ŝirmi, ŝtopi, vuali
b)
(io) Kaŝi metite sur io: nuboj kovris la ĉielon, fariĝis mallume [26]; la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj Marta ; [ĉambro] kovrita de krepusko Marta ; (figure) miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la edzino [27]; nebuloj […] kovras la rigardon Ifigenio ; malĝoj’ kaŝita tamen ĉiam kovras mistere vian koron Ifigenio .
3.
Kompensi: necesis kovri la deficitojn el la kapitala konto EeP ; la pogranda profito ne povas kovri la koston KrM ; la ceteraj 10 % estis utiligataj por kovri la elspezojn EeP ; bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras PrV ; ni devas nin demandi, […] ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon [28].
4.
(figure) Enteni, inkluzivi, trakti: la respondantaj kolornomoj de diversaj lingvoj tipe ne kovras precize la saman „kampon“ aŭ parton de la spektro [29]; la tri verkoj „Sveda antologio“, „Sveda novelaro“ kaj „Sveda poemaro“ kovras grandan kaj varian terenon [30]; la ĉi-supra formulo fare de Ziko […] neniam kovris la tutan idean mem-difinon de la Esperantaj movado kaj komunumo [31].
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Doktoro Ĉioscia
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:16
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:9
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 2:5
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 26:10
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:13
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:5
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 15:9
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:9
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:12
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
28. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
29. John Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA, 1989. P. 65.
30. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
31. Jouko Lindstedt: La justa solvo, La Ondo de Esperanto, 2001:1
afrikanse:
dekking
albane:
mbuluar
amhare:
ሽፋን
angle:
cover, bedeck paroli per vortoj ~itaj: speak guardedly.
arabe:
غطاء
armene:
կազմ
azerbajĝane:
qapaq
beloruse:
накрываць, закрываць, пакрываць, укрываць
bengale:
কভার
birme:
အဖုံး
bosne:
poklopac
ĉeĥe:
krýt, přikrýt, zakrývat, zaplňovat
ĉine:
[gài], 掩护 [yǎnhù], 覆盖 [fùgài], 布满 [bùmǎn], 揞 [ǎn], 笼罩 [lǒngzhào], 揜 [yǎn], 蔽 [bì], 摀 [wǔ], 盖上 [gàishàng], 袒庇 [tǎnbì], 隐蔽 [yǐnbì], 焘 [dào], 侜 [zhōu]
dane:
dæksel
estone:
kate
filipine:
pabalat
france:
couvrir paroli per vortoj ~itaj: parler à mots couverts.
galege:
cuberta
germane:
abdecken, zudecken, bedecken, verdecken, verhüllen, überziehen paroli per vortoj ~itaj: ein Blatt vor den Mund nehmen, durch die Blume sprechen. 3. decken (Kosten)
guĝarate:
કવર
haitie:
kouvèti
hinde:
कवर
hispane:
cubrir
hungare:
fed, lefed, takar, betakar, borít, beborít
igbe:
mkpuchi
indonezie:
membungkus, menyelimuti, menyelubungi, menutup 3. mengganti rugi, mengompensasi 4. mencakup, meliputi
irlande:
chlúdach
islande:
kápa
japane:
カバー
jave:
tutup
jide:
דעקן
jorube:
ideri
kanare:
ಕವರ್
kartvele:
საფარი
katalune:
cobrir
kazaĥe:
қақпақ
kimre:
clawr
kirgize:
жабуу
kmere:
គម្រប
koree:
덮개
korsike:
cupertine, iamme
kose:
isiciko
kroate:
poklopac
kurde:
lihêv
latve:
vāks
laŭe:
ການປົກຫຸ້ມຂອງ
litove:
dangtis
makedone:
покритие
malagase:
fonony
malaje:
perlindungan
malajalame:
മൂടി
malte:
kopertura
marate:
कव्हर
mongole:
хамгаалах
nepale:
आवरण
njanĝe:
chivundikiro
okcidentfrise:
cover
panĝabe:
ਦੇ ਕਵਰ
paŝtue:
پوښ
pole:
zakrywać, przykrywać, obłożyć, okrywać, kryć, pokryć
portugale:
cobrir
ruande:
igifuniko
rumane:
acoperi, inveli, disimula
ruse:
закрыть, накрыть, покрыть, укрыть
samoe:
ufi
sinde:
ڪپڙا
sinhale:
ආවරණය
skotgaele:
còmhdach
slovake:
pokrývať, prikryť, prikryť, zahaliť, zakryť
slovene:
pokrov
somale:
dabool
ŝone:
pabutiro
sote:
sekoahelo
sunde:
tutup
taĝike:
Сарпӯши
taje:
1. คลุม 2. บัง
tamile:
கவர்
tatare:
каплау
telugue:
కవర్
tibete:
ཁེབས་གཅོད་རྒྱག་
ukraine:
кришка
urdue:
کور
uzbeke:
qoplama
vjetname:
bìa
zulue:
embesa

kovro

1.
Io, kio kovras: sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj [32]; ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo [33]; dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj (vd bindaĵo) vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj Marta ; [ŝi] paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro Marta ; faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo [34]; sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo [35]; ŝi faras al si kovrojn: delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj [36]; ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro […], kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj [37]; ŝi […] havis nenian alian kovron sur si krom siaj longaj nigraj haroj [38]; la ĉirkaŭkovro de mumio [39]; SPO kovro estas movo de defendo permesanta protekti sin de atako (bato) per lokigado de armilo aŭ de parto de la korpo [40]. VD:tavolo, tego, tegmento, sternaĵo, vesto.
2.
MAT[41] (de aro E) Familio de subaroj, kies kunaĵo inkluzivas E. SUB:dispartigo;VD:kvazaŭkompakta.
angle:
1. cover, covering
beloruse:
пакрыцьцё
ĉeĥe:
kryt, pokrytí, pokrývka, příkrov
ĉine:
1. 盖儿 [gàir], 襾 [yà], 衣子 [yīzǐ]
france:
1. couverture (ce qui couvre, ce dont on se couvre), couvert (des arbres) 2. recouvrement (math.)
germane:
1. Bedeckung, Decke, Deckung, Überzug 2. Überdeckung
hungare:
1. takarás, fedés 2. fedés
indonezie:
1. pembungkus, kover, selimut, selubung, penutup 2. pelingkup
katalune:
1. coberta
pole:
1. pokrycie 2. pokrycie (zbioru zbiorami)
rumane:
pătură, acoperire, valtrap
ruse:
1. покрытие, покров, убор 2. покрытие (покрывающее семейство)
slovake:
kryt, pokrývka, príkrov

kovraĵo

Objekto aŭ substanco, kiu kovras: ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo [42]; ili […] tiris peceton de ĉifona kurteno sur sin kiel kovraĵeton [43]; en ĉiuj salonoj kaj koridoroj estis sternitaj drapaj kovraĵoj, por ke oni ne aŭdu la paŝojn [44]; neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo Metrop ; arde varmegaj vaportuboj, kies protektkovraĵoj jam delonge […] deŝiriĝis MortulŜip ; ho Ateno! […] – forprenu la kovraĵon, per kiu Eroso kovris la okulojn de ĉi tiu knabo – aŭ li rompos al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venuso QuV ; li kovris sin per plumkovraĵo, kiu obee sekvis la formon de la korpo, kaj la kapo ripozis sur pluraj dikaj plumkusenoj KKr ; li vane knedis kaj tordadis la restantajn litkovraĵojn, la kuseno jam delonge malaperis sub la lito KKr . SIN:kovroVD:blendo, kiraso, protekto, ŝelo1, ŝirmilo1
beloruse:
пакрыцьцё, покрыўка
hungare:
burkolat, fedőréteg, takaróréteg
japane:
覆うもの [おおうもの], 被覆物 [ひふくぶつ]
pole:
nakrycie, okrycie, powłoka, przykrywka
rumane:
care acoperă, acoperire, capac
ruse:
покрытие, покров, убор

*kovrilo

Ĉio, kion oni uzas por kovri ion ajn, kaj precipe:
a)
Movebla parto, kiun oni metas aŭ mallevas sur malfermaĵon de vazo, kesto, kofro ktp, por ĝin fermi: kia la poto, tia la kovrilo PrV ; ĉiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun ŝnureto, estas malpura [45]; kovriloj por poŝhorloĝoj Marta ; en tiu momento oni forportis la ĉerkon […], kaj oni albatis la kovrilon [46]; la fortepianon oni malfermis, la interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo [47]; la vilaĝano levis iomete la kovrilon (de la kesto) kaj enrigardis [48]; subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo [49].
b)
Protekta dika teksaĵo aŭ ledaĵo: la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis ĝin en akvo kaj etendis ĝin sur lia vizaĝo, kaj li mortis [50]; eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo [51]; li portis […] specon de kovrilo sur la dorso kaj brusto [52]; li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon [53]; vi devas nur bone prepari mian liton kaj bati tiel la plumkovrilon, ke la plumoj flugu [54]; ŝia edzo [ne] povosciis etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo [55]; la neĝa nubo pretigos al vi molan liton, ĝi metos tutan litotukon, molan litkovrilon ĉirkaŭ viajn piedojn [56]; puf-seĝoj […] kun bluaj atlasaj kovriloj FK ; defleksinte pordkovrilon, tremante […] eniris brunvizaĝa sklavo FK . VD:tapiŝo.
c)
TIP Antaŭa kaj malantaŭa plato de bindaĵo: avineto havas preĝolibron kun dikaj arĝentaj kovriloj [57]; la patro […] mallevis la rigardon kaj tamburetis per la fingropintoj sur la kovrilo de la libro InfanTorent2 ; en 1887 Zamenhof aperigis en Varsovio 28-paĝan, grizkovrilan libreton, la Unua Libro por Rusoj EeP .
d)
ARKI Panelo, kiu estas adaptita ekstere aŭ interne kaj povas malfermiĝi kontraŭ la fenestro1; ŝutro: la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo [58]; ni devas fermi la fenestrajn kovrilojn, por ke la suno ne enlumu [59]; bela dometo kun ses frontaj fenestroj […] kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj Marta .
e)
(figure) Ĉio, kio kovras reale aŭ metafore: peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj [60]; la krepusko jam komencis sterni sian kovrilon IK ; mia koro estas maltrankvila, kvazaŭ mi havus kovrilon sur la okuloj [61]; iam defalos la kovrilo de viaj okuloj [62]; mi neniam kovrilon (ŝirmilon, pretekston) faris el la pastra rajto Ifigenio .
Rim.: Kovro kaj kovraĵo estas pli ĝeneralaj ol kovrilo, kiu montras apartan ilon aŭ rimedon por difinita celo kaj kiun oni kutime povas depreni kaj remeti laŭbezone.
angle:
1.a (pot) lid 1.b (bed) cover, blanket, counterpane 1.c (book) cover 1.d (window) shutter
beloruse:
покрыўка, накрыўка
ĉeĥe:
desky knihy, kryt, poklop, pokrývka
ĉine:
保护层涂层 [bǎohùcéngtúcéng], 覆盖面 [fùgàimiàn], 遮盖 [zhēgài], 庇 [bì], 安全罩 [ānquánzhào], 蒙 [méng]
france:
1.a couvercle 1.b couverture (literie) 1.c couverture (de livre) 1.d volet (de fenêtre)
germane:
Abdeckung 1.a Deckel 1.b Decke, Bettdecke 1.c Einband, Umschlag 1.d Laden, Fensterladen
hispane:
1.a tapa, cubierta 1.b manta, colcha, cobertor 1.c portada, cubierta
hungare:
1.a fedél 1.b takaró, ágytakaró 1.c borítólap, könyvborító 1.d ablaktábla, spaletta
indonezie:
1.a tutup (benda), penutup 1.b selimut, seprai 1.c kover, sampul 1.d bidai, kerai
japane:
覆い [おおい], カバー [かばー], ふた, , 表紙 [ひょうし]
katalune:
1.a tapa, coberta 1.b manta 1.c tapes (d'un llibre), coberta
pole:
wieko, okładka, pokrowiec, poszwa, pokrywka
rumane:
capac, înveliș, copertină de duvet, caz, pătură, fețe de pernă
ruse:
покрытие 1.a крышка 1.b покрывало, одеяло 1.c обложка 1.d ставень 1.e пелена, покрывало, прикрытие
slovake:
deka, pokrývka, prikrývka, veko, vrchnák
taje:
1.c ปกหนังสือ
tibete:
ཕོ་ཁེབ་

ĉirkaŭkovri

Envolve kovri: li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako [63]; la kaptitan fiŝon ili tuj ĉirkaŭkovras per malseka argilo kaj kaŝas ĝin en glaciejo FK ; ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris Marta ; vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton [64]; unu el la potencaj reĝoj de la malproksima antikveco, ĉirkaŭita de granda lukso, kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro [65]; tiam defalis la rana ĉirkaŭkovro, ŝi estis la juna belulino [66].
angle:
envelop, wrap up
beloruse:
агарнуць, ухутаць
ĉine:
包裹 [bāoguǒ], 包住 [bāozhù], 笼罩 [lǒngzhào], 焘 [dào], 包起 [bāoqǐ]
france:
envelopper, emmailloter
germane:
einwickeln, umwickeln
hispane:
recubrir
hungare:
bebugyolál, beburkol, begöngyöl
indonezie:
membungkus
katalune:
recobrir
pole:
owijać, zawijać
rumane:
înfășura, împacheta
ruse:
закутать, укутать

interkovri

Parte kovri unu la alian; ne esti tute apartigitaj: la karaktero de Dio en la libro kaj la bildo de Dio en kutimaj religioj interkovras pri la plej gravaj karakterizaĵoj, kiel amo kaj respekto por la homa libera volo, sed la transa Dio ne havas pli primitivajn karakterizaĵojn kiel perforton, koleron aŭ venĝon [67]; la terminoj „konkura komputado“, „paralela komputado“, kaj „disa komputado“ multe sin interkovras, kaj neniu distingo ekzistas inter ili [68]. VD:disjunkcio, intersekci sin
angle:
overlap
beloruse:
перакрываць
france:
chevaucher
germane:
überlappen
indonezie:
tumpang tindih

*malkovri

(tr)
1.
Malgarni ion de tio, kio ĝin kovris: li levis la ĉapelon kaj malkovris belan frunton kun profunda sulko inter la brovoj IK ; li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu FK ; ĉu vi kovros ĝin tie ĉi sub malkovrita ĉielo, kiel mi ordonis […] BdV ? Mi admiras la naturon, / Se ĝis super la genuo / Ĝi malkovras belan kruron [69]; foriĝis antaŭ ili unu ŝtono de la planko, malkovrante truon, tra kiu ili malsupreniris [70]; la akvo tre malleviĝis kaj malkovris ĉiutage novajn terajn pecojn [71]; kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj […], ke ili venu al la solena malkovro de la statuo [72].
2.
Malkaŝi, konigi ion kaŝitan: ĉu […] la dioj ordonas al mi malkovri mian animon FK ? Allah […] nur al la kredantoj, per la buŝo de la profeto, malkovris la misterojn (revelacii) FK ; [li] havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema BdV ; La plano de l’ junulo malkovriĝas, / Kaj per kruela morto nun la reĝo / La atencinton punas Ifigenio ; ĉio malkovriĝis! malbenita lakeo IK ! malkovri antaŭ iu sian koron PrV .
3.
Fine trovi ion kaŝitan aŭ nekonatan: malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro DL ; mi demandis, esperante iom malkovri la sekreton FK ; oni devas ankaŭ esplori la internon de Labirinto kaj malkovri, tra kie eniris [li] [73]; ŝin observis de nuko ĝis kalkanoj kun tiu atento speciala al kuracisto, kiam li studas la simptomojn de la malsano, kiun li penas malkovri ChL ; kie Viktoro vidis nur vantecan kontentiĝon, la markizo malkovris alian senton KPr .
4.
Esti la unua, kiu ekvidas aŭ ektrovas ion ĝis tiam nekonatan: ni estis en la templo kvin, laborantaj por malkovri la misterojn de la naturo [74]; Kristoforo Kolumbo [postulis ke] li estos farita vicreĝo de la nove malkovrotaj landoj FK ; oni nomas ĝin Przewalskii laŭ la nomo de ĝia rusa malkovrinto [75]; kajero [pri] malkovro de planedoj ekstere de nia sunsistemo kaj evoluo de la steloj [76]. VD:elpensi, eltrovi, inventi.
angle:
1. unveil, bare 2. reveal 3. uncover, unmask 4. discover
beloruse:
адкрываць
ĉeĥe:
objevit, odhalit, odkrýt
ĉine:
揭露 [jiēlù], 显明 [xiǎnmíng], 闡 [chǎn]
france:
4. découvrir, révéler
germane:
aufdecken 1. enthüllen, entblößen, abdecken 2. verraten (Geheimnis), (sich) erklären, (sich) öffnen 3. herausfinden 4. entdecken
hispane:
descubrir
hungare:
1. felfed, kitakar 2. felfed, kitár 3. felfedez, megtalál 4. talál, felfedez
indonezie:
1. membuka, menyingkap, mengungkap 2. membeberkan, membocorkan (rahasia), membongkar (rahasia), menguak 4. menemukan
japane:
覆いを取る [おおいをとる], あらわにする, 発見する [はっけんする], 見つける [みつける], さらけ出す [さらけだす], 暴く [あばく], 明かす [あかす]
katalune:
descobrir
pole:
odkryć, odsłaniać, wyjawiać, wykrywać
portugale:
descobrir
rumane:
descoperi, dezvălui, detecta
ruse:
открыть, открывать
slovake:
objaviť, odhaliť, odkryť
taje:
3. ค้นพบ
tibete:
རྙེད་པ་

administraj notoj