*kiras/o

*kiraso

Tre malmola, fortika ŝelo: nukleaj centraloj laŭdire estas […] fortikaj kontraŭ mezaj aviadiloj, kaj neniu betonkiraso ŝirmas kontraŭ kraŝo [1]; glacikirasaj altkrestoj [2].
a)
MIL Metala, iafoje leda armaĵo, ŝirmanta la bruston kaj dorson: kiraso de kavaleriano; kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita [3]; eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj kirasoj, kun nudaj glavoj [4]; iliaj persistemaj ĉevaloj kun longaj haregoj havis sur la kapoj kaj brustoj kuprajn kirasojn, similajn al fiŝa skvamo [5]; (figure) surmetinte la kirason de justeco [6]. VD:armaĵo1, VD:harniso, ŝildo1, ŝirmarmo
b)
MIL Aro de ŝtalaj platoj, fiksitaj sur militŝipo aŭ alia milita veturilo, por ŝirmi ĝin kontraŭ pafaĵoj: kirasaŭto; ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta novan kirasŝipon Metrop ? SIN:blendo
c)
ZOO Karapaco: (figure) kvin gigantoj en la nigraj insektkirasoj staris rekte kaj senmove [7].
1. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo, 2011
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:5
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:14
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
angle:
1.a breastplate 1.b armor, armor plate ~aŭto: armored car. 1.c shell
beloruse:
1.a панцыр, латы, кіраса 1.b браня, панцыр ~aŭto: бранявік, бронеаўтамабіль. ~ŝipo: браняносец (карабель). 1.c панцыр
ĉeĥe:
krunýř, kyrys, pancíř
ĉine:
鎧甲 [kǎijiǎ], 鎧 [kǎi], 盔甲 [kuījiǎ], 鐵甲 [tiějiǎ]
france:
1.a cuirasse 1.b blindage ~aŭto: voiture blindée. ~ŝipo: cuirassé (navire). 1.c carapace
germane:
1.a Harnisch, Rüstung 1.b Panzerplatten, Panzerschürzen, Panzerung ~aŭto: Panzerwagen. ~ŝipo: Panzerschiff. 1.c Panzer
hispane:
1.a coraza
hungare:
1.a páncél, vért 1.b páncél, páncélzat ~aŭto: páncélautó. ~ŝipo: páncélhajó. 1.c páncél
itale:
1.a corazza 1.b corazza, blindatura ~aŭto: blindato (sost.). ~ŝipo: corazzata (sost. mar.). 1.c corazza
japane:
胴鎧 [どうよろい], 装甲 [そうこう]
katalune:
cuirassa ~aŭto: cotxe blindat. ~ŝipo: cuirassat (nàut.).
nederlande:
1.a harnas 1.b pantser, pantsering, blindering ~aŭto: pantserauto, pantservoertuig. ~ŝipo: pantserschip. 1.c pantser
pole:
1.a zbroja, pancerz 1.b pancerz ~aŭto: pojazd opancerzony, samochód pancerny. ~ŝipo: pancernik. 1.c skorupa, pancerz
ruse:
1.a панцирь, латы, кираса 1.b броня ~aŭto: броневик, бронеавтомобиль. ~ŝipo: броненосец (корабль). 1.c панцирь
slovake:
brnenie, krunier, kyras, kyrys, pancier
ukraine:
кіраса, лати, броня, панцер, панцир

kirasi

(tr)
Provizi per kiraso: la Kongresan Centron ĉirkaŭis vicoj da kirasitaj policanoj, kaj kontraŭ ili staris grupoj da manifestaciantoj [8]; la princo deĵoros en nur leĝere kirasita skoltad-veturilo sur iliaj stratoj [9]; sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon [10]; (figure) menso kirasita de (obstina en) antaŭjuĝoj kaj fiereco.
8. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
9. Monato, Paul Gubbins: Sango kaj rango, 2007
10. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj, 2003
angle:
to armor (usone), armour (brite)
beloruse:
браніраваць, браняваць
ĉeĥe:
obrnit, opancéřovat
ĉine:
披甲 [pījiǎ], 鍍 [dù]
france:
blinder, cuirasser, endurcir
germane:
rüsten, panzern
hispane:
acorazar, blindar
hungare:
páncéloz, vértez
itale:
corazzare, blindare
japane:
装甲する [そうこうする]
katalune:
cuirassar
nederlande:
pantseren
pole:
pancerzyć, opancerzać, zbroić (okrywać zbroją)
ruse:
бронировать
slovake:
obrniť, opancierovať
ukraine:
бронювати, надягати панцир, лати

maŝkiraso

MIL Militista ŝirma tuniko el feraj interplektitaj ringetoj, uzita interalie en eŭropa mezepoko: vi devas plekti dek unu maŝkirasojn [11]; Saŭlo, vestita en maŝkiraso, falinta sub sia ĉevalo, survoje al Damasko [12].
angle:
mail (armor), chain mail, chainmail
beloruse:
кальчуга
bretone:
sae mailhet
france:
cotte de maille
germane:
Kettenrüstung, Kettenpanzer
hungare:
páncéling, ingvért
itale:
cotta di maglia
japane:
鎖かたびら [くさりかたびら]
katalune:
ausberg, cota de malla
nederlande:
maliënkolder
pole:
kolczuga, misiurka
ruse:
кольчуга

administraj notoj

pri ~o 1.c:
        PIV2 diras, ke "kiraso" estas la ĝusta termino. "Karapaco"
        koncernus nur la dorsan flankon de kiraso.
        [MB]