*arm/o UV
*armi
(tr)
- 1.
Provizi per rimedoj taŭgaj por batali respektive protekti sin:
armi soldatojn per pafiloj;
sur la stratoj videblis armitaj soldatoj kaj policanoj
[1];
kampuloj armitaj per falĉiloj
[2];
soldatoj armitaj ĝisdente
[3];
(figure)
sin armi kontraŭ la tuta maro da mizeroj
[4].
armeo- 2.
Plifortigi per diversaj rimedoj, subtrabaĵo, laŭcela ilo, kc:
konstruo el armita
betono;
observi la planedon per nearmita (nuda, senlorna) okulo
[5].
1.
Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
3. Bardhyl Selimi: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
4. L. L. Zamenhof: Hamleto, el Hamleto
5. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La Horo de Bovo, Ĉapitro 3, Super Tormans
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
3. Bardhyl Selimi: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
4. L. L. Zamenhof: Hamleto, el Hamleto
5. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La Horo de Bovo, Ĉapitro 3, Super Tormans
- angle:
- arm
- beloruse:
- 1. узбройваць 2. узмацняць, арміраваць
- ĉeĥe:
- ozbrojit, vyzbrojit, zbrojit
- france:
- armer
- germane:
- 1. bewaffnen, rüsten, ausrüsten, wappnen 2. armieren, rüsten
- hebree:
- כלי נשק
- hispane:
- 1. armar (proveer con armas) 2. fortalecer
- hungare:
- 1. felfegyverez 2. megvasal (megerősít), megerősít (pl. vasalással)
- indonezie:
- mempersenjatai
- itale:
- armare
- japane:
- 武装させる [ぶそうさせる], 装甲する [そうこうする]
- katalune:
- arma
- nederlande:
- bewapenen 1. bewapenen
- pole:
- 1. zbroić, uzbroić
- ruse:
- 1. вооружать 2. армировать
- slovake:
- ozbrojiť, ozbrojiť, vyzbrojiť 1. vyzbrojiť
- ukraine:
- озброювати, армувати
armo
(arkaismo)
- angle:
- weapon
- beloruse:
- зброя
- ĉeĥe:
- ozbrojení, zbraň
- ĉine:
- 必要手段 [bìyàoshǒuduàn]
- germane:
- Waffe, Rüstzeug
- hebree:
- נֶשֶׁק
- hispane:
- arma
- hungare:
- fegyver
- indonezie:
- senjata
- itale:
- arma
- japane:
- 武器 [ぶき]
- nederlande:
- wapen
- pole:
- broń, uzbrojenie
- ruse:
- вооружение, оружие
- slovake:
- zbraň
armilo
Ĉiuspeca ilo, uzebla por atake vundi,
mortigi, detrui, minaci
pri tia atako, aŭ defendi
kontraŭ ĝi:
prenu ŝildon kaj armilojn, kaj stariĝu, por helpi
min
[6];
prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon,
kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon
[7];
ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj
[8];
iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent
restis ĉe la armilaro
[9];
(figure)
aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj.
bataliloRim.: Armiloj servas precipe por batali, sed ankaŭ por ĉasi kaj fizike ekzerciĝi.
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:2
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3
8. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, 257. Letero al Couturat 13.1.1907, O.V., p. 441
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3
8. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, 257. Letero al Couturat 13.1.1907, O.V., p. 441
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:13
- angle:
- weapon
- beloruse:
- зброя
- ĉeĥe:
- zbraň
- ĉine:
- 武器 [wǔqì]
- france:
- arme
- germane:
- Waffe
- hebree:
- נֶשֶׁק
- hispane:
- arma
- hungare:
- fegyver
- indonezie:
- senjata
- itale:
- arma
- japane:
- 武器 [ぶき], 兵器 [へいき]
- katalune:
- arma
- nederlande:
- wapen
- pole:
- broń, oręż, uzbrojenie
- ruse:
- оружие
- slovake:
- zbraň
- ukraine:
- зброя
armilaro
Tuto de la armiloj.
- a)
-
Kolekto de la armiloj de grupo de soldatoj aŭ armeo:
iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent
restis ĉe la armilaro
[10];
la prezidanto Obama anoncis la 12-an de februaro 2013 novan redukton de la
usona nuklea armilaro
[11];
(figure)
vane ŝi provis la tutan armilaron de amaj ruzoj, kiuj ĉiam sukcesas, kiam ilin uzas
amata virino
[12].
arsenalo - b)
- Tuto de armiloj kaj armaĵo portataj de homo: kaj hodiaŭ la regiono estas superplenigita de la policanoj en batalhelmoj kaj kun plena armilaro [13]; ĉiu homo en tiu armeo, [...] eĉ ĝis la plej malgrava el ĉiuj soldatoj, portas kompletan armilaron [14]; (figure) surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo [15].
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:13
11. Olivier Zajec, trad. Jeanne-Marie Cash: La ambicioj de Pekino draste ŝanĝas la prikosman kaj atom-armilan distribuon, majo 2013
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro 1
13. V. Varankin: Metropoliteno, parto 7, marto 1929
14. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, ĉapitro 1
15. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 6:11
11. Olivier Zajec, trad. Jeanne-Marie Cash: La ambicioj de Pekino draste ŝanĝas la prikosman kaj atom-armilan distribuon, majo 2013
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro 1
13. V. Varankin: Metropoliteno, parto 7, marto 1929
14. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, ĉapitro 1
15. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 6:11
- angle:
- 1.a arsenal, munitions 1.b military gear, equipment
- beloruse:
- рыштунак, узбраеньне
- ĉeĥe:
- arzenál, výzbroj, zbraně, zbroj
- france:
- armement
- hispane:
- armamento
- hungare:
- fegyverzet
- indonezie:
- persenjataan
- itale:
- armamento, armamentario
- katalune:
- armament
- nederlande:
- 1.a wapentuig, arsenaal 1.b wapenuitrusting
- pole:
- broń, oręż, uzbrojenie
- ruse:
- вооружение
- slovake:
- výzbroj
armilejo, armejo, armiltenejo
Provizejo de armiloj:
Ĥizkija […] montris al ili sian trezorejon
[…] kaj sian tutan armilejon
[16];
via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita
kiel armiltenejo
[17].
arsenalo
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 21:13
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:4
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:4
- angle:
- armory, arsenal
- beloruse:
- збройня (склад), арсэнал
- ĉeĥe:
- zbrojnice
- france:
- armurerie
- germane:
- Waffenkammer
- hebree:
- נִשׁקִיָה
- hispane:
- armería, arsenal
- hungare:
- fegyvertár, fegyverraktár, fegyverszoba
- indonezie:
- arsenal, gudang senjata
- itale:
- armeria
- japane:
- 武器庫 [ぶきこ], 兵器庫 [へいきこ]
- katalune:
- armeria, sala d'armes, arsenal
- nederlande:
- wapenmagazijn, wapenkamer, wapenarsenaal, arsenaal, tuighuis
- pole:
- arsenał, zbrojownia
- ruse:
- арсенал, склад оружия
- slovake:
- zbrojnica
- ukraine:
- склад зброї, арсенал
armaĵo
- 1.
Armilo,
portata por ŝirmi la korpon:
stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin
armaĵojn
[18].
ŝirmarmo
kiraso,
ŝildo- 2.
Malmola kovraĵo, ekzemple metala, servanta por fortikigi
kablon kaj protekti ĝin kontraŭ meĥanikaj
damaĝoj.
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 46:4
- angle:
- 1. (usone) armor, (brite) armour 2. cable armor, wire armor
- beloruse:
- 1. бронь, панцыр 2. аплётка (кабэля)
- ĉine:
- 1. 盔甲 [kuījiǎ]
- france:
- 1. armure 2. armature
- germane:
- 1. Rüstung 2. Armierung, Bewehrung
- hebree:
- 1. שִׁריוֹן
- hispane:
- 1. blindaje 2. armadura
- hungare:
- 1. páncélzat 2. kábelpáncél
- indonezie:
- 1. zirah
- itale:
- 1. armatura 2. armatura
- japane:
- 1. 甲冑 [かっちゅう], よろいかぶと
- katalune:
- 1. armadura, arnès 2. armadura (d'un cable)
- nederlande:
- 1. bepantsering, harnas, pantser
- pole:
- 1. pancerz, armatura, osłona, zbroja 2. pancerz, osłona
- ruse:
- 1. броня, доспех
- ukraine:
- 1. обладунок
malarmi, senarmigi

Forigi la armilojn de iu aŭ io:
la demando pri ĝenerala malarmado
(malarmiĝo);
la Azianoj senarmigis ilin sen kontraŭstaro
[19];
fine ili estis venkitaj de la superforto, malarmitaj,
metitaj en katenojn kaj trenitaj for
[20];
(figure)
li sin tenis tiel sincere, tiel modeste kaj afable, ke li
senarmigis min
(mi tute fidis lin, perdinte ĉian kontraŭstaron,
singardon)
[21].
19.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
21. 23 - miresperanto.com
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
21. 23 - miresperanto.com
- angle:
- disarm
- beloruse:
- абяззброіць, раззброіць
- ĉine:
- 解除武装 [jiěchúwǔzhuāng], 解除武裝 [jiěchúwǔzhuāng], 放下武器 [fàngxiawǔqì]
- france:
- désarmer
- germane:
- entwaffnen
- hispane:
- desarmar (desproveer de armas)
- hungare:
- lefegyverez, leszerel
- indonezie:
- melucuti (senjata)
- itale:
- disarmare
- japane:
- 武装解除する [ぶそうかいじょする]
- katalune:
- desarmar
- nederlande:
- ontwapenen
- pole:
- rozbrajać
- ruse:
- разоружать, обезоружить
- slovake:
- odzbrojiť
- ukraine:
- роззброювати
ŝirmarmo
Rim.:
Fakte, tiu formo ŝajnas al mi pli klara ol la mallogika „armaĵo“
(kiamaniere -aĵo povas komuniki la ideon pri defendo?).
[Sergio Pokrovskij]
- beloruse:
- бронь, панцыр
- germane:
- Rüstung, Panzer (Rüstung)
- hispane:
- armadura
- indonezie:
- zirah
- itale:
- armatura
- katalune:
- armadura, arnès
- pole:
- pancerz, osłona
amasdetrua armilo
- angle:
- weapon of mass destruction
- beloruse:
- зброя масавага зьнішчэньня
- ĉeĥe:
- zbraň hromadného ničení
- ĉine:
- 大破坏 [dàipòhuài], 大規模殺傷 [dàguīmóshāshāng], 大规模杀伤 [dàguīmóshāshāng], 大規模殺傷性武器 [dàguīmóshāshāngxìngwǔqì], 大规模杀伤性武器 [dàguīmóshāshāngxìngwǔqì], 大規模毀滅性武器 [dàguīmóhuǐmièxìngwǔqì], 大规模毁灭性武器 [dàguīmóhuǐmièxìngwǔqì], 大量毀滅性武器 [dàliànghuǐmièxìngwǔqì], 大量毁灭性武器 [dàliànghuǐmièxìngwǔqì]
- france:
- arme de destruction massive
- germane:
- Massenvernichtungswaffe
- hispane:
- arma de destrucción masiva
- indonezie:
- senjata pemusnah massal
- itale:
- arma di distruzione di massa
- japane:
- 大量破壊兵器 [たいりょうはかいへいき]
- katalune:
- arma de destrucció massiva
- nederlande:
- massavernietigingswapen
- pole:
- broń masowej zagłady
- ruse:
- оружие массового поражения, ОМП
- slovake:
- zbraň hromadného ničenia
