arsenal/o PV

arsenalo

1.
MIL Armilejo: oni diras, ke la malamikaj trupoj okupis la arsenalon [1]. la statuo estas kava – samkiel la arsenaloj de la bagdada reĝimo [2]; la arsenalo de atom-armiloj kreskis [3].
2.
AVIMAR Havena tenejo de armoj kaj aliaj provizaĵoj proksima al veturontaj ŝipoj, avioj...: benzinveturiloj urĝiĝis tien kaj reen inter la arsenalo kaj la dismetejoj [4].
3.
(figure) Impona armilaro: la bandito kunportis kun si tutan arsenalon.
angle:
 arsenal
beloruse:
 арсэнал
ĉeĥe:
 arzenál, sklad zbraní, zbroj, zbrojnice
france:
 arsenal
germane:
1. Arsenal, Waffenlager, Zeughaus, Rüstkammer 2. Speicher 3. Arsenal, Waffensammlung
hebree:
 מַחסָן נֶשֶׁק
hispane:
 arsenal
hungare:
1. fegyvártár, fegyverraktár, arzenál 3. arzenál
itale:
 arsenale
ruse:
 арсенал
slovake:
 arzenál  arzenál, zbrojnica  arzenál, zbrojnica
ukraine:
 арсенал (тж перен.), склад зброї

administraj notoj

pri ~o:
    PIV1 konas trian sencon: „fabriko de armiloj“, sen uz-ekzemploj.
    Ŝajnas al mi, ke mankas senco rilata al mararmeaj aferoj,
    (tuto de la instalaĵoj, kie oni preparas armilojn kaj
    aliajn provizaĵojn por militŝipoj), sed mi ne scias, ĉu
    tiu senco vere ekzistas en Eo.
    [MB]