*teg/i UV

*tegi

(tr)
1.
Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio: sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu ĝin per tego el antilopaj feloj [1]; en la salono […] staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko Fab3 ; brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko Marta ; mole tegita […] divano Iŝtar . VD:envolvi1, remburi1, surmeti2
2.
Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi: faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro [2]; la pastro prenis la kuprajn incensujojn […] kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron [3]; kabineta skribtablo tegita per verda drapo Marta ; la muroj estis tegitaj per buterflava, porcelansimila materialo VaK ; muroj […] tegitaj per platoj el diversaj marmoroj [4]; la pordo de la notaria kabineto estis duobla, kun lede tegita remburo destinita sufoki la transpason de la sonoj ChV ; montoj tegitaj de arboj [5]. VD:ĉirkaŭigi, enfermi
angle:
cover, overlay 2. coat
ĉeĥe:
pokrýt, potáhnout, povléci
france:
envelopper, recouvrir
germane:
überziehen, beziehen (mit Stoff usw.)
hispane:
recubrir, forrar
hungare:
1. behúz (huzattal) 2. bevon (bevonattal)
japane:
上張りする [うえはりする], 覆いをする [おおいをする]
nederlande:
bekleden, overtrekken
perse:
روکش کردن
pole:
1. pokrywać, oblekać, powlekać, obijać 2. pokrywać, powlekać, obijać, wylepiać
ruse:
1. обтягивать, обтянуть (мебель) 2. покрывать, облицовывать
slovake:
pokryť, potiahnuť (niečím )
tibete:
ཁེབས་གཅོད་རྒྱག་
ukraine:
покривати, обтягати, обволікати, оповивати

*tego

Tio, kio tegas: tego el antilopaj feloj [6]; la arĝenta tego de viaj statuoj [7]; sofoj kun silka tego [8]; (figure) la oficiala tego (trompa mieno, masko), per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, […] fariĝis travidiga Marta ; kovrilteg(il)o HejmVort . SIN:tegiloVD:kovro1
angle:
covering, surface, coating
ĉeĥe:
kryt, potah, povlak, povlečení
germane:
Bezug, Überzug
hispane:
recubrimiento, forro
hungare:
kovril~(il)o: takaróhuzat.
nederlande:
bekleding, overtrek kovril~(il)o: overtrek.
perse:
روکش
pole:
powłoczka, obicie, podpinka, pokrycie, podbitka kovril~(il)o: poszwa, powłoczka.
ruse:
чехол, наволочка, облицовка, покрытие, оболочка
slovake:
1.povlak, 2.obkladací materiál (kachličky), obliečka, poťah
ukraine:
покриття, наволочка, чохол, облицювання, покриття

tegilo

Tego: la palacoj per bronzo, oro, speguloj, pargeto, tegiloj, gobelenoj, treege similas Metrop ; el unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantranĉilon MkM ; plumo povas esti […] ankaŭ skribilo, iam la koncerna skribilo estis ordinare farita el la koncerna birdotegilo, sed hodiaŭ ni uzas la saman vorton ankaŭ por skribiloj el metalo [9]; [li] dormadis […] sur la malnova matraco, la tegilo estis kudrita el malglata, truplena kanvaso, kaj la kuseno ŝajnis malmola kiel ŝtono [10].
9. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
angle:
cover, wrapping, coating
ĉeĥe:
kryt, potah, povlak, povlečení
germane:
Bezug, Überzug
hungare:
huzat, bevonat, burkolat
japane:
覆い [おおい], カバー [かばー]
nederlande:
bekleding, overtrek
perse:
روکش
pole:
powłoczka, obicie, podpinka, pokrycie, podbitka
ruse:
чехол, наволочка, облицовка, покрытие, оболочка
slovake:
1.povlak, 2.obkladací materiál (kachličky), obliečka, poťah
ukraine:
покриття, наволочка, чохол, облицювання, покриття

tegaĵo

1.
Tio, kio tegas2; tego: kolonojn li konstruis el arĝento […] la tegaĵon el purpuro [11]; la tegaĵo de la malnova seĝo en la angulo krevis [12]; la modeloj de la tabultegaĵo (vd panelo1, tabulaĵo) kaj fenestroj malkaŝas la konstrutempon [13]; malgranda paraŝuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko […] oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton KrM . VD:sternaĵo
2.
MAT (de subaro) La plej malgranda aro kun la dezirataj ecoj, kiu ĝin inkluzivas.
a)
MatVort (konveksa tegaĵo) konveksa surfaco aŭ solido estas konveksa tegaĵo de ĝia rando; la konveksa tegaĵo de subaro konsistas el ĉiuj pezocentroj de ĝiaj elementoj kun pozitivaj koeficientoj.
b)
(lineara tegaĵo) la lineara tegaĵo de subaro konsistas el ĉiuj linearaj kombinaĵoj de ĝiaj elementoj; ĝi estas la submodulo naskita de la koncerna subaro.
c)
[14] (algebra tegaĵo de korpo K en superkorpo K' de ĝi) La aro de ĉiuj algebraj super K elementoj de K': la algebra tegaĵo de K estas algebra superkorpo de ĝi; korpo, kiu egalas al sia algebra tegaĵo, estas algebre fermita.
angle:
1. covering, surface, coating 2.a convex hull 2.b linear closure 2.c algebraic closure
france:
2.a enveloppe convexe 2.b enveloppe linéaire 2.c clôture algébrique, fermeture algébrique
germane:
1. Überzug tabul~aĵo: Täfelung. 2.a konvexe Hülle 2.b lineare Hülle 2.c algebraische Hülle
hungare:
1. huzat, bevonat, burkolat 2.a konvex burok 2.b lineáris burok 2.c algebrai lezárt
japane:
上張り [うわばり], 張り布 [はりぬの], 被覆物 [ひふくぶつ]
perse:
1. روکش 2.a غلاف محدب 2.b غلاف خطی، بستار خطی 2.c بستار جبری
pole:
1. pokrycie, powłoka, obicie, płaszcz (tech., np. kabla) 2.a powłoka wypukła 2.c domknięcie algebraiczne
ruse:
1. покрытие, оболочка 2.a выпуклая оболочка 2.b линейная оболочка 2.c алгебраическое замыкание
ukraine:
покриття, наволочка, чохол, облицювання, покриття

kusentego, kusentegiloHejmVort

Ŝanĝebla ŝtofa sako, en kiun oni metas kusenon: de la malsano lia vizaĝo havis tute saman koloron kiel la flaveta kusentego [15].
15. Jurij German: Mi responsas pri ĉio, Ĉapitro 10.4 Kiel vivas kobajo
angle:
pillow case, cushion cover
beloruse:
навалачка
bretone:
toagenn
bulgare:
калъф на възглавница
ĉeĥe:
povlak na polštář
ĉine:
枕头套 [zhěntoutào], 枕頭套 [zhěntoutào], 枕套 [zhěntào]
finne:
tyynyliina
france:
taie
germane:
Kissenbezug
hispane:
funda de cojín, funda de almohada
hungare:
párnahuzat, vánkoshuzat
indonezie:
sarung bantal
itale:
federa
japane:
クッションカバー, 座布団カバー [ざぶとんかばー]
nederlande:
sloop, kussensloop
pole:
poszewka
portugale:
fronha
ruse:
наволочка
slovake:
obliečka na vankúš
svede:
örngott, dynvar
ukraine:
наволочка, пошивка

administraj notoj

pri kusen~o, kusen~ilo:
    Movu al resp. teg/, sak/
  
pri teg/i :
  Mi enkondukis ~aĵo laŭ la PIVa difino, sed
  necesas evidentigi eventualajn nuancojn inter la
  tri derivaĵoj (~o, ~ilo, ~aĵo). [MB]