4panel/o PV

panelo

1.
ARKI Modlure enkadrigita parto de vando, meblo kaj similaj: longaj vicoj da paneloj [1].
2.
TEKKOMP Plato en kiu estas fiksitaj diversaj kontroliloj aŭ regiloj de maŝino; simila indikilaro sur ekrano de komputilo: meze de la interna panelo, bone videble tra la antaŭa fenestro de la aŭto, Guliver fiksis krime-tataran flagon sur mallonga stangeto [2]; iru al la panelo en la submezo de via ekrano kaj alklaku la bildon de via avataro [3].
3.
Grupo de spertuloj diskutantaj pri specifa temo: la iama usona prezidanto-kandidato Al Gore kaj la Interregistara Panelo pri Klimataj Ŝanĝiĝoj (IPCC) ricevis la pacpremion por la jaro 2007 [4].
4.
Paneldiskuto: dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio [5]; Asocio Esperantista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis Esperanton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj kaj televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj kaj 1 ekspozicio [6].
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
2. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
3. Tejo: IJK 2021: en la reto, 2021
4. C. Rouget: Ĉu Al Gore meritas pacpremion?, Monato, 2008:1, p. 8a
5. UEA: Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC, Gazetaraj Komuniko, 2021-03-06 (934)
6. Kurte, La Ondo de Esperanto, 1999:6
angle:
panel
beloruse:
панэль, пано
bulgare:
панел
ĉeĥe:
palubní deska, přístrojová deska
france:
1. panneau (ameublement) 2. panneau (de contrôle etc.) 3. panel (de discussion)
germane:
Paneel, Täfelung
hispane:
panel
hungare:
tábla, keretes falmező
katalune:
panell, plafó
nederlande:
paneel
pole:
panel
portugale:
almofada (de portas, janelas etc.)
rumane:
panou
ruse:
панель, панно
slovake:
palubná doska, prístrojová doska
ukraine:
панно, панель, обшивка стіни, рекламний щит, щит керування, панель, розподільна дошка

kontrolpanelo

KOMPTEK Panelo2 en kiu kunestas indikiloj, mezuriloj, alarmiloj pri funkciado de io: de mia loko estis videbla kontrolpanelo antaŭ la analizisto [7]. VD:regpanelo
7. G. Altov, trad. J. Finkel: La tria jarmilo, [vidita en 2012]
angle:
dashboard
beloruse:
панэль кіраваньня
bulgare:
панел за проверка на състоянието
france:
tableau de bord
hispane:
panel de control
pole:
panel kontrolny
rumane:
panou de control

regpanelo, stirpanelo

KOMPTEK Panelo2 en kiu kunestas la regiloj, stiriloj, butonoj de maŝino aŭ maŝinaro: startigu la Vindozan regpanelon kaj elektu regionajn kaj lingvajn agordojn [8]; vi bezonos tiun pasvorton post la instalado por ensaluti en la administra stirpanelo [9]. VD:kontrolpanelo
8. -: Supersigne, 2008
9. -: Joomla, 2010
angle:
dashboard
beloruse:
панэль кіраваньня, пульт кіраваньня
bulgare:
панел за управление, контролен панел, пулт
france:
pupitre de commande, tableau de bord
hispane:
panel de control, salpicadero
pole:
panel sterowniczy
rumane:
consola de comandă
ukraine:
панель управління

sunpanelo

TEK Plato ekipita per sunĉeloj kaj provizanta energion: mediprotekta grupo komencis […] kampajnon por provizi la vilaĝanojn per sunpaneloj [10].
10. Lee Yoo Eun, trad. Adamo: Suda Koreio: Retuzantoj donacas..., GlobalVoices, 2013-11-05
bulgare:
слънчев панел, слънчева батерия
france:
panneau solaire
hispane:
panel solar
pole:
ogniwo słoneczne
rumane:
celulă solară

paneldiskuto

Diskuto de panelo3: dum la virtuala konferenco vin atendos [...] paneldiskutoj de fakuloj [11]; laŭ invito de la organizantoj, Anna Bartek, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor kaj Ilona Koutny partoprenis en paneldiskuto pri seksismo en Esperantio [12].
angle:
panel discussion
pole:
dyskusja panelowa
rumane:
discuţiilor panel

administraj notoj