*komitat/o PV

*komitato

POL Grupo da personoj, elektitaj por konsistigi specialan kunvenon, kiu havas difinitajn direktantajn kaj plenumantajn taskojn: la Esperantistoj mem proponos al [la kongreso] difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo EE ; la vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato (komitata kunveno) [1]; ESP la Konstanta Komitato de la Kongresoj.
angle:
 committee
beloruse:
 камітэт
ĉeĥe:
 komitét, výbor
france:
 comité
germane:
 Komitee, Ausschuss
hispane:
 comité
katalune:
 comitè
nederlande:
 comité, raad van beheer
pole:
 komitet
portugale:
 comissão, junta, comitê
rumane:
 comitet
ruse:
 комитет
slovake:
 výbor
ukraine:
 комітет

komitatano

Persono, kiu oficas en komitato: ĉiu fako estas direktata de unu komitatano, kiu elektas sub sia respondeco ĉiujn kunlaborantojn, kiujn li juĝas utilaj [2].
2. H. Hodler: Letero al Edmond Privat, 1908-06-09
beloruse:
 чалец камітэту
france:
 membre de comité
pole:
 członek komitetu
rumane:
 membru al comitetului
ukraine:
 член комітету

Lingva Komitato

ESP Sendependa societo konservanta kaj kontrolanta la principojn de la Lingvo Esperanto, funkciinta de 1905 ĝis 1948 kaj tiam iĝinta la Akademio de Esperanto: lingvaj demandoj ... apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato [3].
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Antaŭ la Tria Kongreso 1907 en Cambridge
beloruse:
 Моўны камітэт
france:
 Comité linguistique
pole:
 Komitet Językowy
rumane:
 Comitetul Pentru Limbă

Loka Kongresa Komitato (LKK)

ESP Grupo de preparantoj de okazonta kongreso, kiuj laboras en la koncerna urbo aŭ regiono, precipe se temas pri Universala Kongreso: La estraro de UEA konfidas la aranĝon de kongreso ... al Loka Kongresa Komitato, kiu fondiĝas por tiu celo [4].
4. Universala Esperanto-Asocio: Statuto, 1934
france:
 Comité local du congrès
pole:
 Miejscowy Komitet Kongresowy
rumane:
 Comitetul Congresului Local

plenumkomitato

POL Aro da personoj, kies tasko estas apliki la decidojn de kongreso, de superaj instancoj aŭ plenumadi la praktikajn taskojn de iu asocio.
angle:
 executive committee
beloruse:
 выканаўчы камітэт
ĉeĥe:
 výkonný výbor
france:
 comité exécutif
katalune:
 comitè executiu
nederlande:
 uitvoerend comité
pole:
 egzekutywa
rumane:
 executiv
ruse:
 исполнительный комитет
slovake:
 výkonný výbor
ukraine:
 виконавчий комітет

administraj notoj

pri plenum~o:
    Troviĝas "ekzekutiva komitato" ĉe Lanti.
    [MB]
  
plenum~o: Mankas dua fontindiko.
plenum~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.