*sekc/i PV

*sekci  

(tr)
1.  
ANA Ĥirurgie entranĉi la korpon aŭ organaron de vivaĵo: (figure) tro pedanta sekcado de la vortelementoj; (figure) nia verkisto inteligente kaj rapide analizas, dissekcas, tralupeas la problemojn [1].
2.  
MATMatVort (p.p. geometria figuro rilate al alia) Havi komuna(j)n punkto(j)n kun ĝi (foje kun la kroma ideo, ke la unua figuro dividas la duan en du partojn): rekto, neinkluzivata de ebeno, sekcas ĝin en maksimume unu punkto; diagonalo sekcas paralelogramon en du egalajn triangulojn; se oni sekcas paralelepipedon per diagonala ebeno, oni ricevas du triangulajn prismojn.
angle:
1. dissect 2. cut, intersect
ĉeĥe:
pitvat, řezat
france:
1. disséquer 2. couper (en géom.)
germane:
schneiden
hispane:
1. diseccionar 2. seccionar (en géom.)
hungare:
1. boncol, felmetszet 2. metsz (mértanilag)
itale:
1. sezionare (med.), dissecare 2. sezionare (geom.)
nederlande:
1. dissectie verrichten 2. doorsnijden (wisk.)
pole:
1. wykonać sekcję zwłok 2. przecinać
ruse:
рассекать, рассечь 2. пересекать
slovake:
deliť, pretínať, robiť prierez
svede:
1. dissekera

sekco Vikipedio

1.
MED Ago sekci aŭ ties rezulto: sekco estas uzata ankaŭ dum instruado de medicinistoj [2]; Cezara sekco […]: metodo de peroperacie farata nasko, dum kiu estas al infano malfermita vojo el la korpo de patrino per kirurgia sekco [3].
2.
TEK Bildo, kiu prezentas la internon de objekto (ekz-e konstruaĵo, organo, ks), desegnante ĝin tia, kia ĝi aperus, se oni tranĉus ĝin laŭ ia ebeno: sekco de la katedralo, orta al la transeptoPIV1 .
3.  
MATMatVort (de surfacosolido) Intersekco inter la koncerna figuro kaj alia, plej ofte ebeno: ĉiuj ebenaj sekcoj de sfero estas cirkloj; la ebenaj sekcoj de cirkla konuso estas nomataj konikoj.
angle:
3. section
ĉeĥe:
autopsie, obdukce, pitva, sekce
france:
section (dessein en coupe, intersection), coupe (dessein)
germane:
Schnitt 1. Sekcio
hispane:
2. sección (diseño) 3. sección
hungare:
metszet
itale:
2. sezione, spaccato (disegno) 3. sezione (geom.)
nederlande:
sectie
pole:
2. przekrój (obiektu) 3. przekrój
ruse:
сечение 2. разрез
slovake:
plocha rezu, prierez, rez

sekcanto  

MATPIV1
Rekto, kiu sekcas ion (linion, surfacon, strekon, angulon ks): sekcanton ortan al la mezo de streko oni nomas mezortanto; sekcanto de du paraleloj difinas ok angulojn.
Rim.: Oni kutime ne nomas sekcanto de surfaco rekton, kiu ĝin nur tanĝas. Bricard [4] konas tiun ĉi nocion, sed sub formo „secanto“.
angle:
secant (line)
ĉeĥe:
sekanta, sečna
france:
sécante (droite)
germane:
Sekante
hispane:
secante (recta)
hungare:
metsző egyenes
itale:
secante (geom.)
pole:
sieczna
ruse:
секущая (прямая)
slovake:
sečnica

dusekci  

(tr)
MATPIV1
(angulon) Sekci ĝin en du egalajn partojn: ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon. SIN:bisekci
angle:
bisect
ĉeĥe:
rozdělit na dvě části
france:
diviser en deux parties égales
germane:
halbieren
hispane:
bisecar
hungare:
felez
itale:
bisecare
pole:
dzielić na połowy
ruse:
делить пополам
slovake:
rozdeliť na dve časti

dusekcanto   Vikipedio

MATPIV2
(de angulo, aŭ de plurlatero) Rekto, kiu dusekcas la angulon, aŭ angulon de la plurlatero: la altoj de regula triangulo estas ankaŭ ĝiaj dusekcantoj; perpendikulara dusekcanto de ŝnuro pasas tra centro de la cirklo. [5]. SIN:bisekcanto, duoniganto.
Rim.: Kiel montras la nombro de sinonimoj, ekzistas ia terminologia ĥaoso ĉirkaŭ tiu ĉi tre simpla nocio.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


dusekcantoj de triangulo
angle:
bisector, bisectrix
ĉeĥe:
půlící přímka
france:
bissectrice
germane:
Halbierende, Winkelhalbierende
hispane:
bisector, bisectriz
hungare:
szögfelelő, felezővonal
itale:
bisettrice
nederlande:
bissectrice
pole:
dwusieczna (kąta)
ruse:
биссектриса, равноделящая
slovake:
poliaca priamka

intersekci sin  

(ntr)
MATPIV2
(p.p. du geometriaj figuroj) Havi komuna(j)n punkto(j)n, komunan subaron (nomatan intersekco): du paralelaj kurboj neniam sin intersekcas; la eĝoj de pluredro estas la intersekcoj de ĝiaj facoj; la intersekcopunkto (la nura punkto en la intersekco) de la tri altoj de orta triangulo estas ankaŭ la vertico de ĝia orto.
Rim.: „Intersekci sin“ aspektas kiel la netransitiva formo de „sekci“. Figuro A sekcas figuron B, do ambaŭ figuroj intersekcas sin. Kial oni ne uzu „sekci sin“? Eble pro la influo de la internacia „intersekco“. Estas rimarkinde, ke PIV1 prave signas „intersekci“ kiel transitivan verbon, sed donas netransitivan ekzemplon (sen refleksiva pronomo). Werner MatVort same signas la verbon transitiva, sed donas tradukojn per refleksivaj verboj.
angle:
inter~o: intersection intersect
ĉeĥe:
protínat se
france:
inter~o: intersection (de figures math.) se couper (math.), se croiser (math.), se rencontrer (math.), être sécant, être concourant
germane:
inter~o: Schnitt sich schneiden, sich treffen
hispane:
inter~o: intersección (de figuras mat.) intersecarse (mat.)
hungare:
inter~o: metszés (kölcsönös) metszik egymást
itale:
intersecarsi
pole:
inter~o: przecięcie się przecinać się
ruse:
inter~o: пересечение пересекаться
slovake:
pretínať sa

administraj notoj

~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
du~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inter~i sin: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.