*kaŝ/i PV

*kaŝi

(tr)
1.
Forigi ion de ies okuloj (aŭ aliaj sensoj), metante ĝin en sekretan lokon, aŭ kovrante ĝin per io: la malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro [1]; oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita [2]; ili kaŝis la monon [3]; ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin Marta ; [li] senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno Marta ; ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo Marta ; de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan (sekretan) rigardon en sian libron de geografio [4]; ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo [5]; fremdan vundon kaŝas vesto (ni ne scias pri la suferoj de proksimulo) PrV ; neĝo kaŝas nur ĝis printempo (nenio restas longe sekreta) PrV . VD:kamufli, maski, vuali
2.
(figure) Malhelpi scion pri io, ne dirante aŭ ne esprimante tion: saĝa homo kaŝas scion [6]; mi decidis kaŝi por ĉiam mian nomon [7]; neniam ni kaŝis nian ideon, […] ĉar ĉiu parolis pri ĝi [8]; kaŝi estintaĵojn malmulte honorindajn [9]; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li estas mia frato [10]; saĝulo [siajn] altajn pensojn, sentojn kaj dezirojn kaŝas sur la fundo de sia koro [11]; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi [12]; pli bona estas riproĉo nekaŝita, ol amo kaŝita [13]; [li] kaŝitajn donacojn akceptas [14]; tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj PrV . VD:forsilenti, sekreti1, sufoki
angle:
hide
beloruse:
1. хаваць, прыбіраць (з вачэй) 2. хаваць, утойваць
bretone:
koach (v.), kuzhat, skoachañ
ĉine:
掩藏 [yǎncáng], 暗藏 [àncáng], 厞 [fèi], 掩飾 [yǎnshì], 躲藏 [duǒcáng], 匿 [nì]
france:
cacher, celer, dissimuler, occulter, planquer
germane:
verstecken, verbergen 1. verstecken, verbergen 2. vertuschen, verbergen
hispane:
ocultar, esconder
hungare:
1. elrejt, eldug 2. palástol, elleplez
indonezie:
1. menyembunyikan 2. merahasiakan
japane:
隠す [かくす], 覆い隠す [おおいかくす], 秘密にする [ひみつにする], 秘める [ひめる]
katalune:
amagar
nederlande:
verbergen
okcitane:
amagar
pole:
1. chować, schować, kryć, ukrywać 2. taić, zataić, ukrywać
rumane:
ascunde
ruse:
скрыть, скрывать, прятать, утаивать
svede:
gömma, dölja
tibete:
ཡིབ ཡིབ ཡིབས ཡིབས་
ukraine:
ховати, крити, скривати, приховувати, таїти, переховувати

kaŝe

Malmontre, kaŝante sin, iun agon, iun aferon: kial vi forkuris sekrete kaj kaŝe de mi [15]? [ĉar] en tia okazo vi ne povas kaŝe viziti min, vi loĝos ĉe mi [16]; Arne kaŝe rigardis lin [17]; ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj [18]; la ŝtuparo […] estis kaŝe farita interne de la murego mem [19]; [mi] kaŝe kelkfoje kisis la nukon de Alice Metrop . VD:sekrete
angle:
secretively
beloruse:
крадком, украдкам, употай, скрытна
bretone:
e koach, e kuzh, dre goach, dre guzh
ĉine:
偷偷地 [tōutōude]
france:
en cachette, à la dérobée, en tapinois, furtivement, subrepticement
germane:
versteckt, verborgen, heimlich
hispane:
a escondidas
hungare:
rejtve, eldugva
indonezie:
secara sembunyi-sembunyi, secara rahasia, diam-diam
japane:
こっそり, 秘密裡に [ひみつりに]
nederlande:
heimelijk (bw.), stiekem (bw.)
pole:
chyłkiem, skrycie, po kryjomu, potajemnie
ruse:
скрытно, тайком
ukraine:
потай, потайки, скрито, скритно, таємно, тайкома

kaŝejo

Loko, kie oni kaŝas sin aŭ ion: eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas [20]; ĉiu havos en la kaverno sian kaŝejon [21]; kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon […] sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon (t.e. oni montru sian kredon, sian enlumiĝon) [22]; eltreni uron el ĝia kaŝejo [23]; kiom da fojoj li vizitis la solecajn kaŝejojn inter rokoj kaj arbegoj [24]. VD:embuskejo, rifuĝejo
angle:
hiding place, hide (brite)
beloruse:
скрытка, схоўка
bretone:
koach, kuzhiadell, toull-kuzh
ĉine:
藏掖 [cángyē], 藏身之处 [cángshēnzhīchù], 藏身处 [cángshēnchù], 隐藏处 [yǐncángchù], 坚壁 [jiānbì], 窝点 [wōdiǎn]
france:
cachette, cache (cachette), planque
germane:
Versteck, Unterschlupf
hispane:
escondite
hungare:
rejtekhely
indonezie:
persembunyian
japane:
隠れ家 [かくれが], 隠し場所 [かくしばしょ]
nederlande:
schuilplaats
pole:
skrytka, schowek, zakątek
ruse:
тайник, тайное убежище
svede:
gömställe
ukraine:
схов, сховок, схованка, таємне сховище, тайник, криївка, укриття

kaŝema

Havanta inklinon por kaŝi siajn pensojn; sekretema: ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema Marta ; montru al mi […] homon ― miraklon, kiu ne konas ŝajnigon, kaŝemon, koketecon, flatemon [25]! kaŝemulo, ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda [26]! amindumadis lin kvazaŭ kaŝeme la sinjorinoj, kaj li, ankaŭ kaŝeme, malestimadis ilin [27]; liaj rigardoj kaŝeme serĉas iun signon de sekreta interkompreno en la okuloj de la knabinoj [28]; tie kaj tie grupetoj da junuloj kaŝeme nestas post arbetoj [29]; Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj li ĝenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj [30].
angle:
secretive
beloruse:
скрытны
bretone:
kuzhmuzik, kuzhuter
france:
cachottier (adj.), dissimulateur (adj.), dissimulé (caractère), secret (cachottier)
germane:
verschwiegen
hispane:
disimulado, discreto, hipócrita, farsante
hungare:
rejtőzködő, hallgatag, titkolódzó
indonezie:
penuh rahasia
japane:
隠し立てをする [かくしたてをする], 陰険な [いんけんな]
nederlande:
heimelijk (bn.), stiekem (bn.)
pole:
skryty, tajemniczy
ruse:
скрытный
ukraine:
скритний, скритий, потайливий, замкнутий у собі

kaŝilo

Objekto, malantaŭ kiu oni kaŝas sin aŭ ion: ŝlosiltruo [kun] klapeto (la tiel nomata kaŝilo) [31]; la lingvo estis denuncita kiel „kaŝilo de nepermesita propagando de politikaj ideoj“ [32]. VD:ekrano, kamuflilo, kovrilo, masko, preteksto
beloruse:
заслона, маска
france:
cache (objet qui masque)
hispane:
máscara
hungare:
álca, fedezék
japane:
覆い隠すもの [おおいかくすもの], ベール
nederlande:
masker
pole:
zasłona, maska, maskownica, pozór
ukraine:
заслона, укриття, покров

enkaŝi

(tr)
Kaŝi en si: la titolo enkaŝas iomete da mistero [33]; mi ĵetis min […] en tiun putrantan sukon de la internaj hororaĵoj […], kiajn tiuj pestaj abismoj povus enkaŝi Sol .
beloruse:
хаваць у сабе
france:
cacher en soi, receler
germane:
(in sich) bergen
hispane:
ocultar, esconder
indonezie:
menyembunyikan (di dlm)

malkaŝa

1.
(figure) Ne kovranta la proprajn pensojn, agojn kaj sentojn; ne retenanta sekretojn: ŝi faris al sia edzo pri lia estinta vivo tre malkaŝan kaj tre klaran demandon, al kiu li respondis sen embaraso [34]; ŝi rigardis lin kun dolĉa rideto kaj malkaŝa admiro [35]; [li] montris malkaŝan surprizon [36]; kio devigis ŝin peni akiri la malkaŝan konfeson de Bazarov, […] ĉu ŝi ne suspektis ion [37]? [ŝi] rigardis la alveninton kun preskaŭ malkaŝa malplezuro [38]; la ĉefpastroj ne kuraĝos ofendi la direktoron per malkaŝa atako kontraŭ lin [39]; ni publikigas niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkaŝa standardo kaj por ke […] ni ne devu sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn [40]. SIN:sinceraANT:ruza, trompaVD:fidinda, honesta1, lojala, malfermita3
2.
Malkaŝita, diskonigita: kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, [mi] tediĝis de ŝi [41]. VD:fama
angle:
1. open, explicit 2. exposed, revelatory
beloruse:
1. шчыры, адкрыты 2. яўны, адкрыты
bretone:
diguzh
ĉine:
爽快 [shuǎngkuai], 爽朗 [shuǎnglǎng]
france:
manifeste (sans dissimulation), ouvert (sans dissimulation), patent (sans dissimulation), transparent (sans dissimulation)
germane:
1. offen (unverhohlen), unverhohlen, rundheraus, unverblümt, frei heraus 2. offenbar
hispane:
indisimulado 1. sincero, abierto, transparente, explícito 2. descubierto, revelado, expuesto, explícito
hungare:
1. nyílt, nem rejtőzködő 2. nyilvános, nem titkolt, palástolatlan
indonezie:
1. terbuka, eksplisit, gamblang, terus terang, terang-terangan 2. terekspos, terkuak, tersingkap, terungkap
nederlande:
1. onthullend 2. openbaar
pole:
1. jawny, manifestacyjny, otwarty 2. jawny, ogólnie, powszechnie znany
ruse:
1.  откровенный 2. явный, открытый
ukraine:
явний, відкритий

malkaŝi

(tr)
Diskonigi, klare sciigi kaŝitaĵon: ŝi malkaŝos ilian perfidon [42]; Johano forprenis la fojnon por malkaŝi la kamaradon [43]; oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte [44]; sian intencon Li malkaŝas al la piuloj [45]; kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto [46]; lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron [47]; Selma […] malkaŝis siajn monajn manipulojn [48]; la tempo ĉiam malkaŝas la veron PrV . VD:aperigi, malkovri, manifesti, montri, publikigi, revelacii, senmaskigi
angle:
to disclose, reveal, divulge
beloruse:
выявіць, выкрыць, паказаць
bretone:
diguzhañ, diskoachañ, diskuliañ
ĉine:
揭露 [jiēlù], 透露 [tòulù], 揭橥 [jiēzhū], 揭发 [jiēfā], 吐露 [tǔlù], 走漏 [zǒulòu], 揭穿 [jiēchuān], 泄露 [xièlù], 說破 [shuōpò], 闡 [chǎn], 声张 [shēngzhāng], 揭破 [jiēpò]
france:
révéler, dévoiler (révéler) , divulguer
germane:
aufdecken, enthüllen, enttarnen
hispane:
revelar, descubrir (algo que estaba cubierto o no visible) , divulgar, sacar a la luz
hungare:
feltár, leleplez, elárul (titkot)
indonezie:
mengungkap( rahasia dsb.), mengungkapkan( rahasia dsb.), menguak( rahasia dsb.), membocorkan( rahasia dsb.), membeberkan( rahasia dsb.), mengekspos, membuka( rahasia dsb.), menyingkap( rahasia dsb.)
japane:
あらわにする, 覆いを取る [おおいをとる], うちあける, あばく
nederlande:
onthullen
pole:
ujawniać, wyjawiać, rozgłaszać informację niejawną, odkrywać, obnażać
ruse:
выявить, обнаружить, разоблачить
ukraine:
розкривати, виявляти, викривати, знаходити

malkaŝo

Ago malkaŝi: min teruras tiuj malkaŝoj, kies cinikismon ci ne ŝajnas konjekti [49]; en ŝia pala vizaĝo batalis decidemo kaj maltrankvilo pro la malkaŝo, kiun ŝi volis fari [50]; malkaŝo de Via vorto klerigas [51]; la predikado de Jesuo Kristo [estas] malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj [52]. VD:revelacio
angle:
disclosure, revelation
beloruse:
выяўленьне, выкрыцьцё, выкрываньне
bretone:
diskuliadur
ĉine:
揭露 [jiēlù], 披露 [pīlù]
france:
divulgation, révélation
germane:
Aufdeckung, Enthüllung, Eröffnung (Geheimnis), Offenbarung
hispane:
revelación, descubrimiento
hungare:
feltárás, leleplezés, elárulás (titoké)
indonezie:
pembeberan, pembocoran, pengeksposan, penguakan, penyingkapan, wahyu
japane:
開示 [かいじ], 暴露 [ばくろ]
nederlande:
onthulling
pole:
ujawnienie, wyjawienie, rozgłoszenie informacji niejawnej, odkrycie, obnażenie
ruse:
выявление, обнаружение
ukraine:
виявлення, розкриття

kaŝludo

SPO Infana ludo, en kiu unu ludanto serĉas aliajn, kaŝiĝintajn ludantojn: [ili] kaŝludis en mallumaj lokoj [53]; la suno brilis kaŝlude malantaŭ branĉoj kaj trunkoj, oblikvaj radifaskoj penetris sub la arbokronojn [54]; la celo de niaj deziroj […] ludas kaŝludon kun ni [55].
angle:
hide-and-seek
beloruse:
хованкі
bretone:
koach-koukoug
ĉine:
捉迷藏 [zhuōmícáng], 藏猫猫 [cángmāomāo], 藏猫儿 [cángmāor]
france:
cache-cache
germane:
Versteckspiel
hispane:
escondidillas, escondite (juego), escondelero [en sv]
hungare:
bújócska
indonezie:
petak umpet
japane:
かくれんぼ
nederlande:
verstoppertje
pole:
zabawa w chowanego, ciuciubabka
ruse:
прятки
ukraine:
хованки, схованки, жмурки, піжмурки

administraj notoj