*honest/a PV

*honesta

1.
Verema, malmensogema: „Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!“ pensis la reĝo [1]; se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris [2]; kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi EE ; diru malkaŝe, kiel amiko al amiko kaj honeste, kiel blindulo al blindulo [3]. VD:sincera, kredindaANT:mensogema
2.
Maltrompema, ne misprezenta, fidinda, lojala, konscienca: honesta raporto, artikolo (kiu ne misprezentas la aferon); honesta intencoZ ; kamarado, dum milito ne gravas honesta ludo [4]; la sola honesta respondo estas, ke ambaŭ lingvoj por tio ne necesas [5].
a)
Lojala, fidela en matrimonio: Ĉu tia estas la konduto de honesta edzo? [6]. Ĉar la persono pri kiu mi parolas estas rajta edzino tre honesta, jam patrino de unu knabo kaj de unu knabino, ŝi havis neniun profiton en trompo al siaj familianoj [7].
b)
Severe respektanta fremdan proprumaĵon; ne trompema; tiele akirita: honesta komercisto; Honestaj estis la geedzoj, ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto [8]; Marta ... tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano ... Marta
ANT:trompa, koruptita
3.
(arkaismo) Digna1, honorinda, bonmora, virta: unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon PrV ; tiu, kiu vivas honeste, agas juste [9]; la fripona portisto de ŝia kofro kondukis ŝin ne en honestan hotelon, sed en malĉastan virinejon [10].
a)
=virta, ĉasta: „Mi estas honesta knabino,“ diris al li Molly [11].
Rim.: Ĉi tiu signifo iom seksisme kaj arkaike estas aplikata nur al inoj. Oni ne konfuzu ĝin kun la „honesta2.a edz(in)o“, kiu aludas fidelan observadon de geedzaj rilatoj (kaj ne kompareblas kun „honesta knabino“). Kolego proponis por tiu signifo la ekzemplojn honestaj bluaj okuloj (de knabo) [12]; vizaĝo pensema, honesta kaj milda (de libristo) Marta , tamen mi dubas ke ili rilatas al ĉasteco. [Sergio Pokrovskij]
VD:brava
Rim.: La signifoj honest1 kaj honest2 estas koheraj kaj ĉefaj en Esperanto; la diversaj signifoj de honest3 grandparte estas malkoheraj atavismoj hereditaj el naciaj lingvoj. [Sergio Pokrovskij]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
2. Zamenhof: Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista, Bulonjo-sur-Maro, 1905-08-05
3. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Esperanta Ligilo, 1933
4. K. Čapek, trad. T. Kilian: La blanka malsano, Olomouc, 1938
5. G. Berveling: LatinoMonato
6. Moliero, trad. Zamenhof: Georgo Dandin, 3:9
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 15:2
10. H.Heine, trad. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
angle:
1. *honest, veracious ~a ludo: fair play. 2. *honest, fair 3.a virtuous, chaste 3. upright
bretone:
onest
ĉeĥe:
čestný, fairový, fér, férový, poctivý, počestný, pořádný, slušný, zachovalý (mravný / společensky bezúhonný)
france:
*honnête, intègre
germane:
*ehrlich, fair 1. aufrichtig 2. aufrichtig 3.a anständig
greke:
τίμιος, εντίμος
hispane:
honesto, honrado
hungare:
becsületes, tisztességes
itale:
onesto (agg.) ~a ludo: gioco pulito.
nederlande:
eerlijk
pole:
*uczciwy 1. szczery
portugale:
honesto (adj.)
ruse:
1. *честный, правдивый 2. *честный, добросовестный, праведный 3.a честный, порядочный, непорочный, скромный, целомудренный 3. *честный, порядочный
slovake:
poctivý, čestný
svede:
ärlig
tibete:
ཁ་སངས་པོ་
ukraine:
чесний, порядний

honesto, honesteco

La eco aŭ stato esti honesta: loĝu sur la tero kaj konservu honestecon [13]; ili estas fortikaj por eterne, faritaj per vero kaj honesto [14].
bretone:
onestiz
ĉeĥe:
bezúhonnost, poctivost, počestnost, zachovalost, čestnost
france:
honnêteté
germane:
Ehrlichkeit
hispane:
honradez, honestidad
hungare:
becsületesség, tisztesség
itale:
onestà
pole:
szczerość
portugale:
honestidade
ruse:
честность
slovake:
bezúhonnosť, poctivosť, čestnosť
ukraine:
честь

honestaĵo

1.
Faro honesta.
2.
Vero: ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon [15].
bretone:
2. gwirionez
germane:
2. Wahrheit
hungare:
1. becsületes dolog, tisztességes dolog 2. igazság
itale:
2. atto onesto
portugale:
2. ato honesto, ação honesta
ruse:
2. правда

honestulo

Homo honesta: ne kredas fripono, ke honestuloj ekzistas; la honestuloj vin laŭdos.
bretone:
den onest
ĉeĥe:
poctivec, poctivý člověk, čestný člověk
france:
homme de bien
germane:
ehrliche Haut, vertrauenswürdige Person
hispane:
ne kredas fripono, ke ~uloj ekzistas: El león juzga por su condición.
hungare:
becsületes ember, tisztességes ember
itale:
onesto (sost.)
nederlande:
eerlijk persoon, eerlijkaard
portugale:
honesto (pessoa)
ruse:
честный человек, порядочный человек
slovake:
čestný človek
ukraine:
чесна/порядна людина

malhonesta

1.
La malo de honesta2.b: la gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado [16]; per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon [17]; malhonesta pano (malhoneste akirita) estas bongusta por homo, sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj [18]. SIN:trompa, fraŭda, koruptita
2.
La malo de honesta2.a: Virino malhonesta kaj perfida! [19]. SIN:malfidela
ĉeĥe:
nekalý, nepoctivý, nečestný
france:
1. malhonnête
pole:
nieszczery
ruse:
1. нечестный, мошеннический 2. неверный (в браке)
slovake:
nepoctivý, nestatočný
ukraine:
безчесний, негідний, підлий, ниций

malhonesto, malhonesteco

La eco aŭ stato esti malhonesta, trompa, perfida: vi loĝas meze de malhonesteco [20].
bretone:
dizonestiz (perzh)
ĉeĥe:
nepoctivost, nečestnost, podlost
france:
malhonnêteté
germane:
Unehrlichkeit, Lügenhaftigkeit
hungare:
becstelenség
itale:
disonestà
pole:
nieszczerość
portugale:
desonestidade
ruse:
нечестность, бесчестие, коварство (библ.)
slovake:
nečestnosť

malhonestaĵo

1.
Malvero, trompo, misprezento: de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon, Kaj la vundojn de mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato [21];
2.
Malbono, ago kontraŭmorala: BIB oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon [22];
bretone:
dizonestiz (ober)
france:
malhonnêteté
germane:
Unwahrheit, Schwindelei, Lüge
hungare:
tisztességtelen dolog
itale:
disonestà (atto disonesto)
portugale:
ato desonesto, ação desonesta
ruse:
1. ложь 2. бесчестный поступок mal~aĵo: зло.

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.