*honor/i
*honori ↝
(tr)
- (iu) Trakti iun kun ĉiuj signoj de granda respekto; montri sian respekton aŭ altestimon al iu per eksteraj signoj: ni honoras la memoron de nia majstro; honori iun per ordeno, titolo, donaco; oni devas honori la gepatrojn; ni ĉiuj honoras tiajn agojn; li honoris min per sia amikeco [1]; ŝi ne honoris ilin per sia atento; kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras PrV ; plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto [2]; la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma kunveno [3]; ni honoru la memoron de nia multemerita samideano […] per leviĝo de niaj seĝoj [4]; la urbestro honoris kelkajn urbanojn pro iliaj meritoj [5]; oni honoris la pentriston per ekspozicio en ĉeesto de pli ol 1500 personoj [6].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 5
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio
6. Monato, Grigori Arosev: Pentrado: „Mia ateliero estas mia ĝardeno“
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio
6. Monato, Grigori Arosev: Pentrado: „Mia ateliero estas mia ĝardeno“
- angle:
- honor
- beloruse:
- шанаваць, паважаць, ушаноўваць
- bretone:
- enoriñ
- ĉeĥe:
- ctít, prokazovat čest
- france:
- honorer (montrer son respect)
- germane:
- ehren
- hispane:
- honrar
- hungare:
- megtisztel, tisztelettel adózik, kitüntet
- itale:
- onorare (tributare onore)
- katalune:
- honrar
- nederlande:
- eren
- portugale:
- honrar
- ruse:
- чтить, почитать
- slovake:
- poctiť, uctiť, vyznamenať
*honoro [7]
↝ 
- 1. ↝
-
Altestimo, granda respekto, kiun oni meritas per la
neriproĉindeco
de sia karaktero, per la nobleco de siaj agoj, aŭ per la
ŝatateco de siaj verkoj:
ne ekzistas honoro sen laboro
PrV
;
la saĝo donos al vi honoron;
akiri, serĉi, trovi, ĝui, ricevi, atingi
honoronZ
;
perdi honoron;
estas honoro por homo ĉesigi malpacon
[8];
profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj
parencoj
[9];
pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
PrV
;
li scias la principojn de honoro
[10];
ĉu mi havas la honoron paroli al s-ro N.?;
per mia honoro!
[11].
digno, gloro.
- 2.
- Signo de tiu estimo kaj respekto: faru honoron al la Eternulo el via havo [12]; la soldatoj donis al mi honoron per la pafiloj [13]; honoro ne donas, kion stomako bezonas PrV ; manko de oro ne estas malhonoro PrV ; mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton [14]; oni akceptis lin kun honoroj [15]; ceremonio por honoro al V. Hugo; ekstere honoro, interne doloro PrV ; li estis la honoro de sia patrujo (li honorigis sian patrujon).
7.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
honor'o
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:3
9. La Nova Testamento, Marko 6:4
10. Jean-Baptiste Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:9
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:3
9. La Nova Testamento, Marko 6:4
10. Jean-Baptiste Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:9
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
- beloruse:
- гонар, павага, пашана
- bretone:
- enor
- ĉeĥe:
- čest, honor, úcta
- france:
- honneur mal~o: déshonneur
- germane:
- Ehre, Ansehen per mia ~o!: bei meiner Ehre
- hispane:
- honor
- hungare:
- becsület, megbecsülés, elismerés per mia ~o!: becsületemre
- itale:
- onore
- katalune:
- honor, honra
- nederlande:
- eer, aanzien
- portugale:
- honra (subst.), decoro
- ruse:
- честь, почёт
- slovake:
- počesť, česť
honora
- 1. ↝
- Honoriga: honora titolo, gvardio; honoraj oficoj [16]; honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton [17]; honoraj vizitoj [18]; ambaŭ okupis la honorajn lokojn ĉe la tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo [19]; honora edzakompananto; honora medalo; honora profesio, ago, konduto, karaktero.
- 2. ↝
-
Havanta titolon nur por honoro, sed plenumanta neniel la oficon:
honora profesoro, prezidanto;
nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora
prezidanto li fariĝis
VivZam
.
titola
16.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- beloruse:
- ганаровы, шаноўны, паважны
- bretone:
- enorus, -enor, a enor ~a edzakompananto: paotr-enor, paotr a enor
- ĉeĥe:
- ctěný, důstojný, honorární, vážený
- france:
- ~a edzakompananto: garçon d'honneur 1. d'honneur, honorable, qui honore, respectable 2. d'honneur, honorifique, honoraire
- hungare:
- 1. megtisztelő, kitüntető 2. tiszteletbeli
- itale:
- 1. d'onore, onorifico, ad honorem 2. onorario (agg.)
- katalune:
- ~a edzakompananto: padrí (de boda) 1. honrós, honorable 2. honorífic
- nederlande:
- ere-
- portugale:
- 1. honroso 2. honorário
- ruse:
- почтенный, почтительный, почётный
- slovake:
- ctený, dôstojný, vážený
honore
- Laŭ honora maniero: leviĝi honore al la mortintoj; doni balon honore al iu; honore trakonduki la vizitanton tra la salonoj; estas pli honore forgesi tiun moron ol ĝin sekvi Hamlet ; memorŝtono starigita honore al la mortinto [20].
20.
Monato, Maul Stefan: Germanio:
Brutalaj dekstruloj
- beloruse:
- ганарова
- bretone:
- gant enor ~e al: en enor da
- ĉeĥe:
- na počest
- france:
- honorablement ~e al: en l'honneur de
- germane:
- zu Ehren
- hungare:
- tiszteletére
- itale:
- onorevolmente
- katalune:
- honorablement
- nederlande:
- ter ere
- portugale:
- com honra (adv.)
- ruse:
- почётно
- slovake:
- na počesť
honorigi ↝
- Esti la kaŭzo, kial iu estas honorata; esti honoro por; distingigi: lia ĉeesto honorigis nin; liaj verkoj honorigas lin; tia konduto vin honorigas; indas, ke filo honorigas siajn prapatrojn [21]; civilizitaj movadoj kiuj honorigas sian nacion [22].
21.
Monato, Paŭl Peeraerts: Amara
kromgusto
22. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras
22. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras
- bretone:
- enoriñ
- ĉeĥe:
- poctít
- france:
- honorer (rendre digne d'honneur)
- germane:
- beehren
- hungare:
- tiszteletet hoz, megbecsülést szerez
- itale:
- onorare (dare onore)
- katalune:
- fer honor
- nederlande:
- eren, eer aandoen
- portugale:
- honorificar
- ruse:
- оказать честь, делать честь (кому-л.)
- slovake:
- poctiť
honoriga ↝
- Honoriganta: la ŝarĝo estas peza sed honoriga; nuligi la honorigan […] titolon „Mondheredaĵo” [23].
23.
Monato, Franz-Georg Rössler: Telfero super
Rejno
- beloruse:
- ганаровы
- bretone:
- enorus
- france:
- d'honneur, honorable, qui honore, respectable
- hungare:
- megtisztelő
- itale:
- onorifico
- katalune:
- honorable (que fa honor)
- nederlande:
- vererend
- portugale:
- honroso
- ruse:
- почётный
honorinda
- Meritanta honoron: honorinda familio; mia honorinda kolego; honorinda konsilanto [24]; ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj Marta ; rekomendo de honorinda negocisto FK ; la honorindeco de lia filo estas difektita de tiu akuzaĵo.
24.
La Nova Testamento, Marko 15:43
- bretone:
- enorus ~indeco: enorusted
- ĉeĥe:
- ctihodný, důstojný, úctyhodný
- france:
- honorable ~indeco: honorabilité
- germane:
- ehrenwert, ehrwürdig
- hungare:
- tiszteletreméltó, becsülendő
- itale:
- onorabile, onorevole
- katalune:
- honorable, digne d'honor ~indeco: honorabilitat
- nederlande:
- eerbiedwaardig
- portugale:
- honorável
- ruse:
- достопочтенный
- slovake:
- ctihodný, dôstojný, úctyhodný
honordigno
- Morala digno, kiun naskas deziro de fremda estimo kaj respekto: la honordigno de juĝisto estas zorge kaj senpartie esplori la aferojn; mi venĝis mian honor(dign)on, kaj tiun da mia patro; esti stimulata per la honordigno.
- hungare:
- becsületérzés, méltóságtudat
- itale:
- onore (dignità)
- katalune:
- honor, dignitat moral
- ruse:
- честь
malhonori, senhonorigi ↝
-
Esti kaŭzo, kial iu perdas estimon kaj honoron:
tia buĉado malhonoras la civilizitan mondonZ
;
malvirteco, ne malriĉeco malhonoras homon;
tiu kondamno senhonorigis lian familion;
sango (verŝita pro batalo) malhonoras la teron
[25].
malglori
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 35:33
- beloruse:
- ганьбаваць, ганьбіць, зганьбаваць, зганьбіць, аганьбаваць
- bretone:
- dizenoriñ
- ĉeĥe:
- potupit, zneuctít
- france:
- déshonorer
- germane:
- entehren
- hungare:
- szégyent hoz rá, meggyaláz
- itale:
- disonorare
- katalune:
- deshonrar
- nederlande:
- onteren, te schande maken
- portugale:
- desonrar
- ruse:
- позорить, опозорить, обесчестить
- slovake:
- ponížiť, poškvrniť česť, tupiť, zneuctiť, znevážiť
malhonora
- 1.
- Malhonoranta: kondamnata al la plej malhonoraj punoj [26].
- 2.
- Malhonoriga, malmorala, krima: malhonora ago; abomeninda fariĝis ilia drinkado, ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo [27]; Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj [28]; avidanta malhonoran gajnon [29]; ŝi ricevis malhonoran nomon [30].
26.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj
filinoj
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 4:18
28. La Nova Testamento, Romanoj 1:26
29. La Nova Testamento, Tito 1:7
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:10
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 4:18
28. La Nova Testamento, Romanoj 1:26
29. La Nova Testamento, Tito 1:7
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:10
- beloruse:
- ганебны
- bretone:
- dizenorus
- ĉeĥe:
- hanebný, nectný, nedůstojný, nešlechetný
- france:
- déshonorant
- germane:
- unehrenhaft
- hungare:
- gyalázatos
- itale:
- indegno, disonorevole
- katalune:
- deshonrós
- nederlande:
- eerloos
- portugale:
- infamante
- ruse:
- позорный
- slovake:
- hanebný, nedôstojný
malhonoro ↝
-
Perdo de ĉia digno kaj estimo pro ago krima, malmorala ktp:
manko de oro ne estas malhonoro
PrV
;
pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj […] en
kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro
[31];
mia malhonoro estas antaŭ mi, kaj honto kovras mian vizaĝon
[32];
kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron, kaj
kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata
[33];
kiam […] Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol
ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda,
[kaj li], ne volante meti ŝin al publika malhonoro,
volis ŝin sekrete forsendi
[34].
hontindaĵo
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 9:7
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 44:15
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:7
34. La Nova Testamento, Mateo 1:19
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 44:15
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:7
34. La Nova Testamento, Mateo 1:19
- france:
- déshonneur
- germane:
- Schande, Unehre
senhonora ↝
-
Perdinta ĉian honordignon, malestimata:
senhonora fripono, virino;
brava virino estas krono por sia edzo, sed senhonora estas kiel
puso en liaj ostoj
[35];
senhonora kaj malpia estro
[36];
ho mi, malnobla senhonora sklavo!
Hamlet
.
malbonfama
brava2
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:4
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 21:25
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 21:25
- beloruse:
- бессаромны
- ĉeĥe:
- hanebný, nectný, nedůstojný, nešlechetný
- france:
- indigne (sans souci de l'honneur), sans honneur
- germane:
- ehrlos
- hungare:
- szégyentelen, becstelen
- itale:
- indecoroso, disonorato
- katalune:
- infame, deshonrat
- nederlande:
- eerloos
- portugale:
- desonrado
- ruse:
- бесстыдный
- slovake:
- hanebný, nedôstojný
administraj notoj
~o :
Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~digno: Mankas fontindiko.
~digno: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i, sen~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~digno: Mankas fontindiko.
~digno: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i, sen~igi: Mankas verkindiko en fonto.