3dign/o

digno

1.
Respekto, ŝuldata al io (pro ties valoro), iu (pro ties konduto aŭ pozicio) aŭ si mem: atenco kontraŭ la digno de la homa persono; inter la potoj ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno [1]; ni trovos al vi situacion indan je via digno; mia digno (memrespekto) devigis min forlasi la prezidantan postenon.
2.
Sindetenema konduto de iu konscia pri la respekto, kiun li meritas: la sinjoroj degnis danci kun la kampulinoj, sed la sinjorinoj gardis sian dignon [2]; eksplodo de virina fiereco kaj de homa dignoZ ; kun dignoplena teniĝoZ (digna 2).
VD:sindeteno, indigni.
angle:
1. dignity, respect, worth 2. dignity, self-respect, self-worth
beloruse:
 годнасьць, гонар
ĉeĥe:
 důstojenství, hodnost
france:
 dignité ~oplena: digne, respectable, grave (digne).
germane:
1. schuldiger Respekt 2. Würde
hebree:
 כבוד עצמי
hispane:
2. dignidad
pole:
1. godność, szacunek 2. godność, dostojność, cześć
portugale:
 dignidade, decoro, brio, pundonor
ruse:
 честь, достоинство
slovake:
 dôstojnosť
svede:
 dignitet, värdighet
ukraine:
 гідність, достойність, честь

digna

1.
Meritanta respekton: digna socia pozicioZ ; nia vojo ĉiam devas esti digna kaj rektaZ .
2.
Konscia, ke oni meritas respekton; kondutanta tiel, ke la aliaj homoj sentas tian konscion; dignoplena: [la policano] estas alta viro, kiu sin tenas tre digne [3].
3.
(evitinde) Inda, kapabla, meritanta: rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro [4]; li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la ... sanktejon [5]; kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? [6].
angle:
 dignified
beloruse:
 годны
ĉeĥe:
 důstojný
france:
1. digne (méritant le respect) 2. digne (grave, conscient de son mérite) ne~a: indigne, inapte. 3. digne (méritant de)
germane:
1. respektgebietend, respektheischend 2. würdig 3. würdig
hebree:
 מכובד
hispane:
 digno
pole:
1. godny, dostojny 2. godny, dostojny, dystyngowany 3. godny, godzien
ruse:
1. достойный, заслуживающий достойного уважения 2.  держащийся с достоинством ne~a: недостойный. 3. достойный
slovake:
 dôstojný
tibete:
 ཉམས་དོད་པོ་
ukraine:
 гідний, достойний

digneco

Eco de io aŭ iu digna: ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie, la digneco de homa persono estas respektata? [7].
7. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La tri plendoj de s-ro Kursano
angle:
 dignity
beloruse:
 годнасьць
ĉeĥe:
 důstojnost, velebnost, vážnost
germane:
 Würde
hispane:
 dignidad
pole:
 godność, dostojność, dostojeństwo
ruse:
 достоинство
slovake:
 dôstojnosť
svede:
 dignitet, värdighet

memdigno

(malofte)
Memestimo: estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno, kontraŭ mia memvaloro [8].
8. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La tri plendoj de s-ro Kursano
angle:
 dignity, self-respect, self-worth
beloruse:
 самапавага
ĉeĥe:
 důstojnost, sebeúcta
france:
 estime de soi, amour-propre
germane:
 Selbstachtung
hispane:
 autoestima
itale:
 autostima
pole:
 pewność siebie
ruse:
 чувство собственного достоинства, самоуважение
slovake:
 dôstojnosť, sebaúcta

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Enkonduki la radikon degn. [MB]
    
pri ~eco :
      Mankas ekz-oj por bone pritaksi la sencnuancon kun "~o".
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
mem~o: Mankas dua fontindiko.