*indign/i

*indigni

(ntr)
Senti kaj ekmontri koleron kaj malestimon pro maljustaĵo aŭ malnoblaĵo: la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li [1]; Dio aŭdis kaj flamiĝis kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael [2]; iuj indignis inter si, dirante: por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo [3]? la tuta aristokrataro indignas pro la despotismo de la pastroj [4]; li indignis pro la propra malforteco [5]; pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok [6]. VD:ĉagreniĝi, koleri, ofendiĝi, protesti, skandali, tumulti
angle:
be indignant
beloruse:
абурацца
ĉeĥe:
být indignován, indignovat se, pohoršen, rozhořčen
ĉine:
[chēn]
france:
être indigné, s'indigner, se scandaliser
germane:
sich empören, sich entrüsten, sich ereifern
hispane:
indignar
hungare:
háborog, fel van háborodva, méltatlankodik
japane:
憤慨する [ふんがいする], 憤る [むずかる]
nederlande:
verontwaardigd zijn
portugale:
indignar-se
ruse:
возмущаться, негодовать
slovake:
pohoršiť sa, rozhorčovať(sa)
ukraine:
обурюватися

indigno

Sento de indignanto: la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno [7]; vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego [8]; la princo parolis kun videbla indigno [9]; la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno Marta ; ho, ho! interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno Marta . VD:kolero, tumulto
angle:
indignation
beloruse:
абурэньне
ĉeĥe:
hněv, indignace, nelibost, rozhorlenost, rozhořčenost
ĉine:
义愤 [yìfèn], 愤 [fèn]
france:
indignation, révolte
germane:
Empörung, Entrüstung, Indigniertheit [geh][rar]
hispane:
indignación
hungare:
felháborodás
japane:
憤慨 [ふんがい], 憤り [いきどおり], 義憤 [ぎふん]
nederlande:
verontwaardiging
portugale:
indignação
ruse:
возмущение, негодование
slovake:
pohoršenie, rozhorčenie
ukraine:
обурення

indigna

Esprimanta indignon: indigna tono, rigardo; indigna moralinstruo [10]; [li] riproĉis per indignaj vortoj tiun virinon [11]; [ili] ĵetis al la filo Linŝardo kolerajn kaj indignajn rigardojn [12]; oni ĵetis la korpon al hundoj, ke ili ĝin disŝiru, sed ankaŭ la hundoj kun indigna bojado forkuris [13]; indigna bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj trankviliĝis Metrop .
angle:
indignant
beloruse:
абураны
ĉeĥe:
indignovaný, pohněvaný, rozhořčený
ĉine:
愤愤不平 [fènfènbùpíng], 愤激 [fènjī], 气愤 [qìfèn], 受到凌辱 [shòudàolíngrǔ], 激怒 [jīnù], 忿懑 [fènmèn]
france:
indigné
germane:
empört, entrüstet, indigniert [geh]
hungare:
felháborodott, méltatlankodó
japane:
憤慨した [ふんがいした]
nederlande:
verontwaardigd
portugale:
indignativo
ruse:
возмущённый, негодующий
slovake:
nahnevaný, rozhorčený
ukraine:
обурений

indigne

Indignante: ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis [14]; Post avaraj senkoruloj // Li indigne kraĉas [15]; indigne ekkriis la konato: — kiel li kuraĝis tion ĉi fari [16]! ĉu vi ne estas prudenta? ŝi diris indigne [17].
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
15. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, L' Almozulo
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
17. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
angle:
indignantly
beloruse:
абурана
ĉeĥe:
rozhořčeně
france:
avec indignation
germane:
empört, entrüstet, indigniert [geh]
hungare:
felháborodottan, méltatlankodva
japane:
憤慨して [ふんがいして], 憤然として [ふんぜんとして]
nederlande:
verontwaardigd
portugale:
com indignação (adv.)
ruse:
возмущённо, в негодовании
slovake:
rozhorčene

indignigi

Kaŭzi, naski indignon: ili indignigis kontraŭ si Davidon [18]; ĉu indignigas lin la mensogo [19]? ĉu ne indignigis nin la nesatigebla postulemo de la edzino [20]? via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi [21]; lin indignigis mia „sed“ Metrop ; la nekredebla impertinenteco indignigis min, ke mi jam emis alsalti kaj revenĝi la aferon [22]. VD:ĉagreni, kolerigi, ofendi, provoki, ŝokiVD:harstariga
angle:
cause indignation
beloruse:
абураць
ĉeĥe:
budit pohoršení, indignovat, pohněvat, rozhořčit, způsobit pohoršení
france:
indigner, révolter (causer de l'indignation)
germane:
empören, aufregen, provozieren
hungare:
felháborít
japane:
憤慨させる [ふんがいさせる]
nederlande:
verontwaardigen
portugale:
indignar (causar indignação)
ruse:
возмущать
slovake:
poburovať, rozhorčiť
ukraine:
обурювати

indignindaĵo, indignigaĵo

Io, kio elvokas indignon: kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! ne […] tian aferon mi ne povas konsenti [23]. VD:skandalo
angle:
indignity
beloruse:
абуральнасьць, абуральны ўчынак, скандальны ўчынак
ĉine:
公开侮辱 [gōngkāiwǔrù], 冒犯 [màofàn], 輕蔑 [qīngmiè], 丑闻 [chǒuwén]
germane:
Affront, Skandal, Provokation
hungare:
botrány, skandalum
japane:
卑劣な行為 [ひれつなこうい]
ukraine:
обурливий вчинок

administraj notoj

~indaĵo, ~igaĵo: Mankas dua fontindiko.