4provok/i

provoki  

(tr)
1.  
(iun) Atake, ŝoke instigi al batalo, al disputo aŭ ajna reago: provokita de interpelaciantoj, la ministro ekparolis; ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael [1]; gardu vin, princo – diris ŝi kun provokanta rigardo [2]; intence provokanta tonoB ; mi akceptas vian provokon kaj duelos kun vi. SIN:defii, spiti
2.  
(ion) Estigi motivojn de batalo aŭ disputo, ĝin iel kaŭzi: provoki la atakonB ; kiu efektive provokas la ribelon [3]? agentoj provokantajB .
beloruse:
правакаваць, падбухторваць
ĉeĥe:
pobuřovat, podněcovat, provokovat, vyzývat, štvát
france:
faire de la provocation, provoquer (à la bataille etc.)
germane:
provozieren
hungare:
kihív, provokál
nederlande:
provoceren, uitdagen
ruse:
провоцировать, подстрекать
slovake:
dráždiť, podpichovať, provokovať, vyvolať, štvať

provoka

Spita, instiga al batalo, debato, vet-agado.
ĉeĥe:
provokační, vyzývavý, štvavý
france:
provocant
ruse:
провоцирующий, провокационный, подстрекательный
slovake:
provokačný, vyzývavý, štvavý

provoko

Ago, sinteno sentata kiel ekscita, reag-instiga: jes, Alice, mi faris la provokon. Ĉu malbone Metrop ?
ĉeĥe:
provokace, provokování
france:
provocation
ruse:
провокация
slovake:
podpichovanie, provokácia, štvanie

provokisto

POL Homo, kiu provoke agas komisie de aŭtoritato deziranta pretekston por ĝenerala subpremado: kiuj krias: „For la neŭtralismon!“ en la terorlandoj, tiuj, en plej bona okazo, estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj [4].
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Vivu la neŭtralismo!
ĉeĥe:
provokatér, provokující čl., štváč
france:
provocateur (subst.)
ruse:
провокатор, подстрекатель
slovake:
provokatér, štváč

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.