*spit/e
spiti ↝
(tr)
-
Montri al iu, ke oni plezuras kontraŭstarante al lia volo aŭ ke
oni estas preta batali kontraŭ li; malŝate ĉagreni:
abelujon ne incitu, amason ne spitu
PrV
;
pli facile estas eviti ol spiti
PrV
;
pli facile estas eviti ol spiti
PrV
;
ĉiujn siajn malamikojn li forspitas
[1];
se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj
[2];
(figure)
laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la
truojn kaj la flikojn de la talivesto
Marta
;
spitante ĉiujn „kvankamojn” kaj „ne-ĉiamojn”
[3].
defii, provoki
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:5
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:21
3. Monato, Grigorij arosev: Grigorij Arosev
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:21
3. Monato, Grigorij arosev: Grigorij Arosev
- angle:
- spite
- beloruse:
- дзейнічаць насуперак, рабіць назло, ісьці проці (чаго, каго), пайсьці супраць
- ĉeĥe:
- protivit se, vzdorovat někomu
- france:
- défier, provoquer
- germane:
- trotzen
- hispane:
- desafiar, provocar, retar
- hungare:
- dacol abelujon ne incitu, amason ne ~u: ne ingereld az alvó oroszlánt
- nederlande:
- trotseren
- ruse:
- действовать наперекор, действовать вопреки, действовать назло
- slovake:
- odporovať, priečiť sa (niekomu), trucovať, vzdorovať
spite al, spit' al, *spite ... -n ↝
(prepoziciaĵo)
-
Intence kontraŭstarante la volon de iu alia,
montrante, ke oni ne timas batalon:
spite miajn insidantojn
[4];
spite miajn malamikojn liberigu min
[5];
spite ĉiujn argumentojn li rifuzis;
tie grandajn ŝancojn havas precipe naciismaj partioj, spite al ankoraŭ funkciantaj aparatoj de eksaj komunistoj
[6];
ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn,
spite (malgraŭ) mia promeso, ke ili ricevos la pardonon
[7];
se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana
prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem
EE
;
la florkoloran! ... estas certe, ke vi diras nur por
fari spite, […] ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran
[8];
(evitinde)
ni havos venkon spit' al pesto kaj putro
[9].
danke al
Rim. 1: Malgraŭ montras simplan kontraŭecon; spite montras ĉiam intencon kaj obstinan kontraŭstaron.
4.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:18
6. Monato, El mia vidpunkto
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
9. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:18
6. Monato, El mia vidpunkto
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
9. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
- angle:
- in spite of, despite
- beloruse:
- наперакор, насуперак, напоперак, назло, назнарок
- france:
- en dépit (de)
- germane:
- trotz
- hungare:
- dacára, ellenére
- nederlande:
- in weerwil van, ondanks, trots (ondanks)
- ruse:
- вопреки, наперекор, назло
spite de ↝
(malofte)
- Spite al: spite de diversaj danĝeroj kaj malfavoroj, junuloj elektadis pastran vojon kaj fidele servis al Dio [10]; estas mirinde, ke eĉ en Irako, spite de tiea ĥaoso, interna milito kaj altaj kostoj […] la prezoj estas nur dekono de la albanaj [11].
10.
Monato, last: Katolika eklezio ne havas pastrojn
11. Monato, Bardhyl Selimi: Sendrata telefonado regata de monopolistoj
11. Monato, Bardhyl Selimi: Sendrata telefonado regata de monopolistoj
spitema [12] ↝
-
Volonte spitanta:
― ĉiu milito estas frenezaĵo ― respondis
spiteme la dua junulo
[13];
la spitema belulino, kiu unue malestimis la junulon kiel elĵetiton, povus poste inviti lin al kelkaj „aventuroj”
[14].
aroganta, maltima
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:35
13. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
14. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
13. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
14. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
- angle:
- spiteful
- beloruse:
- упорысты, упарты
- ĉeĥe:
- vzdorovitý
- france:
- indocile, provoquant
- germane:
- trotzig
- hungare:
- dacos
- nederlande:
- weerbarstig
- ruse:
- упрямый
- slovake:
- trucovitý, vzdorovitý, zanovitý
spite ke, spite al tio ke ↝
- Kontraŭante tion ke, malgraŭ ke: spite ke mi rapide eliris el la vendejo mi ne povis vidi kiuj estis la viroj kiuj interparolis malantaŭ la stokbretaro [15]; spite al tio, ke Jozefo nur spertis tri jarojn de formala eduko, li farigis kompetenta lingvisto [16]; religio estos en la 21a jarcento anakronismo, spite ke la plimulto de la homoj estas religiaj [17].
15.
L. Bergå, trad. E. Stasson:
Fato pli akra ol morto, [2006]
16. P. R. Kern: Pri La Du Pacaj Batalantoj, Por Esperanta Mormonaro, [2009]
17. Monato, Jiri Proskovec: Þatata rubriko
16. P. R. Kern: Pri La Du Pacaj Batalantoj, Por Esperanta Mormonaro, [2009]
17. Monato, Jiri Proskovec: Þatata rubriko
- france:
- quand bien même
- hungare:
- annak ellenére, hogy
spito
- Kontraŭstaro; la ago spiti: Talpe venas kreditor' / Kaj frakase ekprotestas, / Ĉar pro spito aŭ malord' / Kvitancigi vi forgesas [18]; agante kun spito, la kokinoj detruis siajn ovojn [19]; spito-mokaj [20].
18.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
19. Vikipedio, La Besto-Farmo
20. Monato, Boris Kolker: Poezio sed ne poemoj
19. Vikipedio, La Besto-Farmo
20. Monato, Boris Kolker: Poezio sed ne poemoj
- angle:
- spite
- germane:
- Trotz