*merit/i UV

*meriti

(tr)
Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je: ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon [1]; mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon [2]; teruran malnoblaĵon li faris, […] li meritas punon [3]; redonu al ili, kion ili meritas [4]; la kulpulo meritas batojn [5]; la laboristo meritas sian salajron [6]; mi jam ne meritas esti nomata via filo [7]; per kio ni meritis la koleron de nia […] protektanto [8]? tiuj ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn [9]; ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn [10]; kiel li meritis, tiel li profitis PrV .
angle:
merit, deserve
beloruse:
заслугоўваць, быць вартым
ĉeĥe:
zasluhovat, zasloužit, zasloužit si
ĉine:
应得 [yīngdé], 應得 [yīngdé]
france:
mériter
germane:
verdienen
hispane:
merecerse (algo), merecer (algo), tener méritos de, hacer méritos para
hungare:
megérdemel, kiérdemel
indonezie:
berhak (mendapat/menerima), layak (mendapat/menerima), pantas (mendapat/menerima), patut (mendapat/menerima)
japane:
価する [あたいする], ふさわしい, 当然である [とうぜんである]
katalune:
merèixer, meritar
nederlande:
verdienen, waardig zijn
pole:
zasłużyć
portugale:
merecer, ser digno de, fazer jus a, valer
rumane:
merita, cuveni
ruse:
заслуживать, заслужить, быть достойным
slovake:
zaslúžiť si
ukraine:
заслуговувати, вартувати, бути вартим

merito

Ago, eco danke al kiu oni meritas ion: ne trograndigu miajn meritojn [11]; laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon [12]; feraj ĉenoj […] atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn [13]; se ili neniam restas sen rimedoj, tio estas la merito de ilia modera vivo [14]; la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj [15]; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV ; prave punite laŭmerite PrV . VD:agnosko, rekono2
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:14
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
angle:
merit, worth
beloruse:
заслуга
ĉeĥe:
zásluha
ĉine:
[láo], 勞 [láo], 功劳 [gōngláo], 功勞 [gōngláo], 績 [jì], 绩 [jì], 优点 [yōudiǎn], 優點 [yōudiǎn], 功績 [gōngjì], 功绩 [gōngjì], 大功 [dàgōng]
france:
mérite
germane:
Verdienst
hispane:
mérito(s)
hungare:
érdem
indonezie:
keberhakan, kelayakan, kepantasan, kepatutan
japane:
功績 [こうせき], 手柄 [てがら], 取り柄 [とりえ], 長所 [ちょうしょ], 価値 [かち], 功罪 [こうざい], 功徳 [くどく]
katalune:
mèrit
nederlande:
verdienste
pole:
godność (zasługa)
rumane:
demnitate (merit)
ruse:
заслуга
slovake:
zásluha
tibete:
དགེ་བ་
ukraine:
заслуга

merita

1.
Meritoplena, multmerita: en tiu revuo li estis kunlaboranto […] merita kaj alte estimata Marta ; mi prenis vin por iu pli merita [16]; lia plej merita agado estis sur la traduka kaj lernolibra kampoj [17]; kelkaj drametoj iom meritaj […] kaŝiĝas ĝis nun en gazetoj [18]; servo ne petita, ne estas merita PrV . VD:digna, eminenta
2.
Meritita: Zamenhof ricevas ĝustan kaj meritan takson ĉe tiuj rondoj [19]; laboro finita, ripozo merita PrV . VD:mortomerita peko
angle:
meritorious, worthy
beloruse:
1. заслужаны, варты 2. заслужаны
ĉeĥe:
zasloužilý, záslužný
ĉine:
配称 [pèichèn], 配稱 [pèichèn] 1. 有貢獻 [yǒugòngxiàn], 有贡献 [yǒugòngxiàn]
france:
1. méritant 2. mérité
germane:
1. verdienstvoll 2. verdient, wohlverdient
hispane:
1. meritorio 2. merecido
hungare:
1. érdemes, méltó 2. megérdemelt
indonezie:
1. berfaedah, berguna, berjasa, bermanfaat, bermaslahat 2. sebanding, seimbang, selayaknya, sesuai, sepadan, sepantasnya, sepatutnya, setimpal, layak
japane:
功績のある [こうせきのある], 称賛に値する [しょうさんにあたいする], 当然受けるべき [とうぜんうけるべき], ふさわしい
katalune:
1. meritori, meritós 2. merescut
nederlande:
1. verdienstelijk 2. verdiend
pole:
godny, zasłużony
rumane:
demn, meritat
ruse:
заслуженный
slovake:
zaslúžilý, záslužný
ukraine:
заслужений

meritaĵo

Tio, kion oni meritis: redonu la meritaĵon al la fieruloj [20]; li sentis sin honorigita per tiu unika, tipe bicikla meritaĵo, kiu havas eksterordinare belan aspekton [21]; feliĉo kiun la samaĝulinoj de ŝia filino juĝis ilia meritaĵo [22]. VD:distingo2, premio, rekompenco, venĝo
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:2
21. Peter Zilvar: Artisma biciklistmemoraĵo, Esperanto aktuell, 1/2024, n-ro 283
22. Edith Wharton, trad. Edwin Grobe: Aliaj Tempoj, ĉap. III
angle:
just desserts, appropriate compensation, reward, punishment
beloruse:
узнагарода (нешта заслужанае)
ĉeĥe:
zasloužená věc
ĉine:
報酬 [bàochou], 报酬 [bàochou], 酬偿 [chóucháng], 酬償 [chóucháng], 酬劳 [chóuláo], 酬勞 [chóuláo]
germane:
Belohnung, Preis (für Verdienste), Auszeichnung, Dotierung, Anerkennung, Ehrengabe
hispane:
recompensa
hungare:
érdemdíj, megérdemelt jutalom
indonezie:
balasan setimpal, ganti rugi, kompensasi
japane:
報い [むくい], 賞罰 [しょうばつ]
katalune:
premi, gratificació, allò merescut
nederlande:
verdiende loon
pole:
rzecz zasłużona, rzecz należna
rumane:
bine meritat, datorat
slovake:
zaslúžená vec
ukraine:
заслуга, заслужене (ім.)

meritulo

Iu, kiu akiris meritojn: Cseh okupis la unuan lokon […], sekvas Kalocsay, Lapenna, Tonkin, Baghy kaj Privat, […] sep merituloj en neniu respondo estas je la unua loko [23]; privatigo en Kroatio estis realigita tiel, ke ĉiuj valoroj estis disdonitaj al merituloj por la nova ŝtato – do laŭ la feŭda maniero [24]. VD:eminentulo, gravulo, korifeo, laŭreato
23. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
24. Monato, Paul Gubbins: Post morto – nova sorto
angle:
man or merit
germane:
Würdenträger, Laureat, Preisträger

senmerita

1.
(pri homo) Kiu meriton ne havas, kiu estas malgrandvalora: mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo [25]; la Mastro troe honoras maljunan senmeritan sklavon [26].
2.
(pri ricevaĵo) Ricevita sen meriti ĝin: estas risko, ke tiu, kiu regas la pagsistemon, misuzos sian potencon aŭ faros senmeritan profiton [27].
25. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
26. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
27. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
angle:
undeserving
beloruse:
незаслужаны, без заслугаў, няварты
ĉeĥe:
bez zásluh, nezáslužný
ĉine:
不起眼 [bùqǐyǎn], 区区 [qūqū], 區區 [qūqū], 琐 [suǒ], 瑣 [suǒ]
france:
insignifiant (sans mérite), modeste (sans mérite)
germane:
ohne Verdienst, unverdient
indonezie:
tidak berhak (mendapat/menerima), tidak layak (mendapat/menerima), tidak pantas (mendapat/menerima), tidak patut (mendapat/menerima)
japane:
功績のない [こうせきのない], 取り柄のない [とりえのない]
pole:
niezasłużony, bez zasługi
rumane:
neînvins, fără merit
slovake:
bez zásluh
ukraine:
незаслужений, без заслуг

administraj notoj