*publik/o

*publiko   Vikipedio

Rilate al instanco, ĉiuj homoj krom la oficistaro, registaro, artistaro ktp: enirejo por la publiko; ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon [1]; Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa EE ; pli kaj pli la irlanda publiko konscias pri korupto kore de la socio kaj pri skandaloj, kiuj tuŝas la plej influhavajn politikistojn, entreprenistojn kaj funkciulojn [2].
a)
Spektantaro: la tuta publiko aplaŭdis la aktorojnPV ; jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte [3]; dramoj […] al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis [4]; gimnastikistoj, dresistoj de serpentoj, dancistoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj; ĉiujn akceptis la publiko per laŭtaj krioj [5]; li prezentis samideanojn el diversaj nacioj kaj la publiko tiel povis konstati, ke la elparolado de Esperanto estas ĉe ĉiuj absolute la sama [6]; la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj EE .
b)
Klientaro: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn Marta ; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko [7]; la publiko ne plu avide aĉetas la plej novajn versiojn de programoj [8].
c)
Legantaro: la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko [9]; ankoraŭ mankas sufiĉa publiko kaj enspezado por fari el ĝi pli oftan revuon [10].
VD:popolo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
2. Monato, Garbhan Macaoidh: Paŝoj al purigado
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
7. L. L. Zamenhof, trad. V. Gernet: Letero al N. A. Borovko, 1895
8. Monato, Roland Rotsaert: Programaro
9. L. L. Zamenhof: La unua libro de la lingvo Esperanto, Antaŭparolo
10. Monato, Gravaj opinioj
angle:
public
beloruse:
публіка
ĉeĥe:
publikování, uveřejnění, vydání, vyhlášení, vyhláška
france:
public (le)
germane:
Öffentlichkeit 1.a Publikum 1.b Kundschaft 1.c Leserschaft
hispane:
público (subst.)
hungare:
enirejo por la ~o: közönségbejáró köz, közönség, nyilvánosság 1.a közönség, publikum
nederlande:
publiek
portugale:
público
ruse:
публика
slovake:
publikovanie, vyhlásenie, vyhláška

*publika

1.  
Rilata al publiko: la publika opinio estis tute alia ol la oficiala; ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de l' momento VivZam . ANT:oficiala
2.
Nefermita de la publiko:
a)  
Disponebla al la tuta publiko: publikaj institucioj Homaranismo ; servo publika FK ; publika biblioteko; publika transporto [11]; publikaj vojoj VivZam ; en publikaj lokoj la soldatoj de ĉi tiu korpuso diskutas pri politiko [12]; oni devas aparte pagi la impostojn, kaj la publikajn laborojn plenumi senpage [13]; publikaj kaj privataj konstruaĵoj [14]; Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika EE ; publika virino Hamlet ; publika sekreto (informo kiun ĉiuj scias, malgraŭ ke ĝin oni opinias sekreta) [15].
Rim.: Unu sama afero tute bone povas esti kaj privata, kaj publika: ekzistas multege da privataj entreprenoj kiuj disponigas siajn servojn al la publiko (ekz-e privata restoracio, teatro, ŝoseo, avia kompanio ktp). [Sergio Pokrovskij]
b)
Okazanta malkaŝe antaŭ la publiko, tiel ke ĉiu povas ĝin observi: publika parolado FK ; publika kunsido de la Akademio; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV ; la tuta publika historio de la lingvo, t.e. de kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi [16]; la paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj [17]; publika malhonoro [18]; publika malaprobo Marta ; la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado [19]; publika diservo [20]; publika debato; mi estis tro juna por eliri publike kun mia laboro [21]; publika letero (letero, plej ofte protesta, adresita al persono sed destinita al la atento de la publiko; ankaŭ „nefermita letero“); publika tago en oficejo (kiam oni invitas publikon por informi ĝin pri la agado de la oficejo); kiam aperis publike la libro [22].
3.  
Rilata al tuta nacio: publikaj aferoj; publika funkciulo, deprunto, aŭtoritato. VD:ŝtata, nacia, regna.
Rim.: Ĉi tiun sencon, etimologian kaj francan, mi opinias evitinda kaj malĉefa en Esperanto (kaj en la moderna uzado internacia). „Publika“ kontrastas ne nur kun „privata“, sed ankaŭ kun la „ŝtat(ism)a“, kp „publika sekreto“ ‐ „ŝtata sekreto“, „publika televido“ ‐ „ŝtata televido“, „publika opinio“ ‐ „oficiala pozicio“ ktp. [Sergio Pokrovskij]
angle:
~a sekreto: open secret ~a letero: open letter
beloruse:
публічны, грамадзкі
ĉeĥe:
veřejný
france:
publique
germane:
öffentlich ~a opinio: öffentliche Meinung ~a sekreto: öffentliches Geheimnis ~a letero: offener Brief
hispane:
público (adj.) ~a opinio: opinión pública ~aj aferoj: Asuntos Públicos ~a sekreto: secreto a voces ~a letero: carta abierta (dirigida al público) ~a tago: jornada de puertas abiertas
hungare:
nyílt, nyilvános ~a opinio: közvélemény 1. köz-, közönség- ~aj aferoj: közügyek ~a sekreto: nyílt titok 2.a nyilvános, publikus ~a letero: nyílt levél ~a tago: nyílt nap 2.b nyílt
nederlande:
publiek ~a opinio: publieke opinie ~a sekreto: publiek geheim 2.a openbaar ~a tago: opendeurdag 2.b openlijk, open
pole:
~a sekreto: publiczna tajemnica
ruse:
общественный, публичный ~a opinio: общественное мнение ~a sekreto: секрет полишинеля ~a letero: открытое письмо ~a tago: день открытых дверей 2.b публичный, открытый, гласный
tokipone:
kulupu

malpublika  

Privata2, ne videbla de vasta publiko, eventuale sekreta: malpublike, en klubo de sia propra klaso, li estis nur agrable malkaŝema [23]; malpublika helpo de la usona registaro [24]; lia amrilato […] restu malpublika [25].
23. G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, 1937
24. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito
25. Vikipedio, Murdo de la ruĝa garbejo
france:
confidentiel
germane:
verborgen vor der Öffentlichkeit
nederlande:
besloten, privaat, achter de schermen

publikaĵo

1.
Io publika, publike konata aŭ disponebla: en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe [26].
2.  
TIP Publike eldonita verko: ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda kaj eksplodis: ― ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj [27]? aperas pli kaj pli da lernolibroj, vortaroj kaj kulturaj publikaĵoj literaturaj kaj sciencaj [28]; informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novaĵoj de TTT-ejoj kaj similaj informaj publikaĵoj [29]. VD:eldonaĵo, komuniko, verko
france:
2. publication
germane:
1. öffentliches Eigentum 2. Veröffentlichung
hispane:
2. publicación

*publikigi  

(tr)
Fari ion publike disponebla, publike konata, diskonigi per publike akirebla presaĵo aŭ per amasinformiloj: longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita [30]; nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro „Fundamento de Esperanto“, devas esti rigardataj kiel oficialaj [31]; tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo [32]; vi certe ankaŭ publikigas en la revuoj Revizoro ? publikigi falsan novaĵon, sciigon. VD:aperigi, disvastigi, eldono.
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
31. L. L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto
32. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 58a, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
beloruse:
публікаваць, апублікаваць
ĉeĥe:
ohlásit, publikovat, zveřejnit
france:
publier
germane:
veröffentlichen, publizieren
hispane:
publicar, emitir, hacer público
hungare:
közzétesz, nyilvánosságra hoz, közread, publikál, kiad
nederlande:
publiceren, afkondigen, openbaar maken, ruchtbaar maken, wereldkundig maken
ruse:
опубликовать
slovake:
oznámiť, uverejniť, zverejniť

publikulino  

Prostituitino, ĉiesulino: ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino [33]? la kosto de publikulino estas nur unu pano [34]; virino en ornamo de publikulino, ruzema je la koro [35].
ĉeĥe:
nevěstka, prostitutka
france:
fille publique, fille de joie
germane:
Dirne, Nutte
hispane:
prostituta
nederlande:
prostituée, publieke vrouw, snol, hoer
slovake:
prostitútka

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.