*ŝtat/o UV
*ŝtato
- 1.
Politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj
registaro:
la soveta ŝtato
[1];
multnaciaj ŝtatoj
[2];
la malintegriĝo de feŭdismo kaj la paralela kreiĝo de la nacioj kaj de modemaj
naciaj ŝtatoj aŭ multnaciaj federacioj
[3];
en Eŭropo, landaj Esperanto-asocioj troviĝas en ĉiuj suverenaj ŝtatoj, escepte
de Albanio, Turkio kaj la „liliputaj“ ŝtatoj
[4].
Rim.: kontraste al regno, ŝtato ofte implicas rilaton al siaj ŝtatanoj, kaj ne nepre estas sendependa.- 2.
- Tiu organizo mem, en kontrasto al la individua ŝtatano: li foje diris, ke li neniam faros testamenton, tiel ke lia tuta havaĵo iros al la ŝtato [5]; en multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis [6]; dissolvi unuopajn grupojn, kies membroj agis aŭ ankoraŭ agas kontraŭ la ŝtato [7].
- 3.
- Membroŝtato de federacio; subŝtato: usonaj ŝtatoj [8]; en Brazilo la ekzemplon de la ŝtato Sao Paulo sekvis la 14-an de oktobro 1964 la ŝtato Guanabara [9].
1.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 6
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 30
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 30
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
- angle:
- state
- beloruse:
- дзяржава, краіна
- ĉeĥe:
- stát
- ĉine:
- 社稷 [shèjì], 国度 [guódù], 國度 [guódù]
- france:
- État
- germane:
- Staat
- hispane:
- estado
- hungare:
- állam
- indonezie:
- negara
- itale:
- stato (pol.)
- japane:
- 国家 [こっか], 国 [くに], 政府 [せいふ]
- katalune:
- estat
- nederlande:
- staat
- pole:
- państwo, stan (państwo)
- portugale:
- estado
- ruse:
- государство
- svede:
- stat
- turke:
- devlet
- ukraine:
- держава
ŝtata
- Apartenanta al la ŝtato, administrata de la ŝtato, rilata al la ŝtato: kelkaj grandsinjoroj polaj […] konspiris, por nuligi ĉi tiun tre liberalan ŝtatan reformon [10].
10.
, Antoni Grabowski: Noto en: Sinjoro Tadeo, 1918
- beloruse:
- дзяржаўны
- ĉine:
- 国营 [guóyíng], 國營 [guóyíng], 国立 [guólì], 國立 [guólì]
- france:
- étatique, national (étatique)
- germane:
- staatlich
- hispane:
- estatal
- hungare:
- állami, állam-
- indonezie:
- kenegaraan
- itale:
- statale
- japane:
- 国家の [こっかの], 国の [こくの], 国立の [こくりつの], 国有の [こくゆうの]
- katalune:
- estatal
- nederlande:
- staats-
- pole:
- państwowy
- portugale:
- estatal
- ruse:
- государственный
- svede:
- statlig
- ukraine:
- державний
ŝtatano
-
Ano de ŝtato:
ne ĉiu ŝtatano estas plenrajta
civitano;
ĉu ekzistas ia ajn pli deca destino por angla ŝtatano, ol marŝadi sub la
standardo de Lia Majesta Moŝto
[11];
poemoj de Eugeniusz Matkowski (antaŭe: Matwiejczuk), Ukrajnano, nun
pollanda
ŝtatano
[12].
regato
11.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
- beloruse:
- грамадзянін, падданы
- ĉine:
- 国民 [guómín], 國民 [guómín], 公民 [gōngmín]
- france:
- citoyen, ressortissant
- germane:
- Staatsbürger, Staatsangehöriger
- hungare:
- állampolgár
- indonezie:
- warga negara
- itale:
- cittadino (di stato)
- katalune:
- ciutadà, súbdit
- nederlande:
- staatsburger, burger
- pole:
- obywatel
- ruse:
- подданный, гражданин
- ukraine:
- громадянин
ŝtateto
- 1.
-
Malgranda ŝtato, laŭ teritorio aŭ loĝantaro:
25 kvadrataj kilometroj, 11 000 loĝantoj, 12 parlamentanoj, kvinpersona
registaro ‐ jen la ciferoj, kiuj priskribas tiun ŝtateton
[Tuvalo], kiu estas inter la plej malgrandaj de la mondo kiel
Vatikano, Andoro, Monako aŭ Liĥtenŝtejno
[13];
„mikroŝtatoj“ ‐ per tiu termino mi celas la sepdekon da ŝtatetoj, kies
areo estas malpli ol milo da kvadrataj kilometroj
[14];
mikroŝtato - 2.
- Subŝtato: svisaj kantonoj estas ŝtatetoj (vd subŝtato) [15]; Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, […] estas kvazaŭ feŭdaj ŝtatetoj ene de la brita regno [16].
13.
Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
14. Garvan Makaj': Viziti mikroŝtatojn, Monato, 2008/11, p. 19
15. Mireille Grosjean: Respondo malprudenta, Monato, 2010/10, p. 8
16. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
14. Garvan Makaj': Viziti mikroŝtatojn, Monato, 2008/11, p. 19
15. Mireille Grosjean: Respondo malprudenta, Monato, 2010/10, p. 8
16. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
- angle:
- 1. microstate
- beloruse:
- штат (у дзяржаве) 1. карлікавая дзяржава
- france:
- 1. micro-État
- germane:
- Gliedstaat 1. Mikrostaat
- indonezie:
- 1. negara mikro, negara mini 2. daerah tingkat 1
- pole:
- małe państwo, państewko
- portugale:
- 1. microestado
ŝtatismo
Emo multigi la administrajn kaj ekonomiajn taskojn
plenumotajn de la ŝtata organizaĵo.
liberalismo
- beloruse:
- этатызм, дзяржаўніцтва
- ĉine:
- 中央集权主义 [zhōngyāngjíquánzhǔyì], 中央集權主義 [zhōngyāngjíquánzhǔyì]
- france:
- étatisme
- germane:
- Etatismus
- hungare:
- etatizmus
- indonezie:
- etatisme, statisme
- itale:
- statalismo
- japane:
- 国家主義 [こっかしゅぎ], 国家統制主義 [こっかとうせいしゅぎ]
- katalune:
- estatisme
- pole:
- etatyzm
- portugale:
- estatismo
- ruse:
- этатизм
- ukraine:
- етатизм, участь держави в управлінні економікою
ŝtatisto
Ŝtatreganto, precipa aŭ
iu el la precipaj estroj de ŝtato:
prezidanto, ĉefministro...:
vi estas samtempe ŝtatisto kaj budha sacerdoto.
Ĉu vi opinias, ke religio kaj ŝtato devas kaj
povas esti institucie kunligitaj?
[17].
17.
D. Pilić, S. Dalmacija:
Intervjuo: Profesoro Samdhong Rinpoche, Partio transpartio Radikala, 2004-11-06
- angle:
- statesman
- beloruse:
- дзяржаўнік
- ĉine:
- 政治家 [zhèngzhìjiā]
- france:
- homme d'État
- indonezie:
- negarawan, ahli kenegaraan
- japane:
- 政治家 [せいじか], 国家主義者 [こっかしゅぎしゃ]
- katalune:
- estadista
- pole:
- polityk
- portugale:
- estadista
- ukraine:
- прихильник етатизму, державний муж
alŝtatigo
Transmeto de io el privata en ŝtatan posedon
aŭ administradon:
en 1929, dum alŝtatigo de la kolektoj de akad. N.P. Liĥaĉov,
prof. A.S. Orlov erare klasis pergamenan psalmaron etiopan kiel manuskripton
glagolican
[18].
deŝtatigo
18.
Sergio Pokrovskij: Slavonaj
skriboj, La Ondo de Esperanto, 1998:12 kaj 1999:1–4
- angle:
- nationalization
- beloruse:
- нацыяналізацыя, адзяржаўленьне
- ĉine:
- 国有化 [guóyǒuhuà], 國有化 [guóyǒuhuà]
- france:
- nationalisation
- germane:
- Verstaatlichung
- hispane:
- nacionalización
- hungare:
- államosít
- indonezie:
- penasionalan, nasionalisasi
- itale:
- nazionalizzazione
- katalune:
- estatització
- nederlande:
- nationalisatie
- pole:
- nacjonalizacja
- portugale:
- estatização, nacionalização
- ruse:
- национализация, огосударствление
deŝtatigo
Rezigno fare de ŝtato posedi aŭ administri ion:
deŝtatigo de la Eklezio.
alŝtatigo
- angle:
- privatization
- beloruse:
- дэнацыяналізацыя, разьдзяржаўленьне, прыватызацыя
- ĉine:
- 私有化 [sīyǒuhuà], 民營化 [mínyínghuà], 民营化 [mínyínghuà]
- france:
- privatisation
- germane:
- Privatisierung
- hispane:
- privatización
- hungare:
- magánosítás, privatizálás de~igo de la Eklezio: az állam és az egyház szétválasztása.
- indonezie:
- penswastaan, swastanisasi, denasionalisasi, privatisasi
- itale:
- privatizzazione (di beni dello stato)
- japane:
- 非国有化 [ひこくゆうか]
- katalune:
- privatitzar de~igo de la Eklezio: desamortització de l'església.
- nederlande:
- denationalisatie
- pole:
- denacjonalizacja, prywatyzacja
- portugale:
- privatização
- ruse:
- денационализация, разгосударствление de~igo de la Eklezio: отделение церкви от государства.
interŝtata
- Rilata al pluraj ŝtatoj, al iliaj rilatoj: la stranga fremdulo pli koncernas la juglandan heredrajton ol la interŝtatan pacon [19]; distingu inter simpla „kontrakto“ (interkonsento pri konkrete plenumeblaj aŭ plenumendaj aferoj) kaj „traktato“ (interŝtata interkonsento); ekzemple la „Traktato de Maastricht“. [20].
19.
G. MacAoidh:
La paco ne facile subteniĝas, Monato, 2000/01, p. 17
20. S. Maul: Inter-Monato, 2000/01
20. S. Maul: Inter-Monato, 2000/01
- angle:
- international
- beloruse:
- міждзяржаўны, міжнародны
- ĉine:
- 国际性 [guójìxìng], 國際性 [guójìxìng], 国际 [guójì], 國際 [guójì], 国际上 [guójìshàng], 國際上 [guójìshàng]
- france:
- international
- germane:
- zwischenstaatlich, international
- hungare:
- államközi
- indonezie:
- internasional, antarbangsa
- itale:
- sovranazionale, internazionale
- japane:
- 国家間の [こっかかんの]
- katalune:
- interestatal, internacional
- nederlande:
- internationaal
- pole:
- międzypaństwowy
- ruse:
- межгосударственный, международный
senŝtatulo, senŝtatano(evitinde)
Tiu, kiu ne havas ŝtatanecon, ne estas rajtigita civitano de iu ŝtato:
la ordeno celas honori la rusojn, alilandanojn kaj senŝtatulojn
kiuj faris kontribuon al la Granda Patriota Milito de Sovetunio
[21];
esti senŝtatano ofte signifas, ke vi ne povas malfermi bankkonton,
registri posedaĵon, geedziĝi, registri infanon en lernejo
[22].
senpasportulo21.
Xie Ruifeng:
Rusio honoris 32 ĉinojn per la Ordeno de la Granda Patriota Milito, China.org.cn, 2015-04-16
22. A. Pestova, trad. H. Dekeŭnink: Kiam ne ekzistas patrio: senŝtatanoj de la eksa Sovetunio, Global Voices, 2024-11-07
22. A. Pestova, trad. H. Dekeŭnink: Kiam ne ekzistas patrio: senŝtatanoj de la eksa Sovetunio, Global Voices, 2024-11-07
- beloruse:
- асоба без грамадзянства
- france:
- apatride (subst.)
- indonezie:
- orang tanpa kewarganergaraan, apatride
- portugale:
- apátrida
subŝtato
Membra ŝtato en federa
ŝtato:
la Karioka Esperantista Junulara Organizo […] agados kiel sekcio de
BEJO en la subŝtato Rio-de-Ĵanejro
[23];
Nord-Osetio restis en Rusio kiel plenrajta subŝtato
[24];
la decido de la registaro de la sudbarata subŝtato Karnatako enkonduki la
konkanan lingvon […] rebruligis la debaton pri la konkana skribo
[25].
23.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo Kun Tejo-sekcio (bejo)
24. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
25. Monato, A. Giridhar Rao: La konkana skribdisputo, 2006
24. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
25. Monato, A. Giridhar Rao: La konkana skribdisputo, 2006
- beloruse:
- штат
- ĉine:
- 德国联邦州 [déguóliánbāngzhōu], 德國聯邦州 [déguóliánbāngzhōu], 联邦州 [liánbāngzhōu], 聯邦州 [liánbāngzhōu]
- france:
- État (d'une fédération)
- germane:
- Teilstaat, Bundesland
- hungare:
- szövetségi állam
- indonezie:
- daerah tingkat 1
- itale:
- stato (di confederazione)
- japane:
- 州 [す]
- katalune:
- estat federat
- pole:
- stan
- portugale:
- ente federativo
- ruse:
- штат
bufroŝtato
Ŝtato kuŝanta inter pli grandaj ŝtatoj,
evitanta malamikaĵojn inter ili:
tiam, Belgio estis fondata kiel bufroŝtato inter la batalemaj
najbaraj landoj: Nederlando, Germanio kaj Francio
[26].
26.
L. van de Velde:
La lingvoproblemo en Belgio kaj en la Eŭropa Unio, 1997-08-10
- angle:
- buffer state
- beloruse:
- буфэрная дзяржава
- france:
- État tampon
- indonezie:
- negara penyangga
- itale:
- stato cuscinetto
- japane:
- 緩衝国 [かんしょうこく]
- katalune:
- estat coixí
- pole:
- państwo buforowe
- portugale:
- estado-tampão
- ruse:
- буферное государство
membroŝtato
Ŝtato, kiu anas en internacia
organizaĵo:
la Unuiĝintaj Nacioj [ne] kuraĝis forigi la danĝeran suverenecon de
la membroŝtatoj, kaj fariĝi vera unuiĝo federala
[27];
membroŝtato de NATO
[28];
la Konsilio de Eŭropo malpermesas al la membroŝtatoj puni per morto
[29];
post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj
lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida
[30].
aliancano,
federacia lando,
subŝtato
27.
Edmond Privat: Federala Sperto, Enkonduko
28. Monato, Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj
29. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mortpuno – Falas la nombro de la ekzekutoj
30. R. Rotsaert: Eŭropa Patent-Organizaĵo, Monato, 2000/11, p. 11
28. Monato, Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj
29. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mortpuno – Falas la nombro de la ekzekutoj
30. R. Rotsaert: Eŭropa Patent-Organizaĵo, Monato, 2000/11, p. 11
- angle:
- member state
- beloruse:
- дзяржава-ўдзельніца, краіна-ўдзельніца
- ĉine:
- 成员国 [chéngyuánguó], 成員國 [chéngyuánguó], 会员国 [huìyuánguó], 會員國 [huìyuánguó]
- france:
- État membre (d'une organisation)
- germane:
- Mitgliedsstaat
- hungare:
- tagállam
- indonezie:
- negara anggota
- japane:
- 加盟国 [かめいこく]
- katalune:
- estat membre
- nederlande:
- lidstaat
- pole:
- państwo członkowskie
- portugale:
- estado-membro
- ruse:
- страна-участница, государство-член
urboŝtato, urbŝtato

Civito:
la pragrekaj urboŝtatoj estis demokratiaj (escepte de virinoj kaj sklavoj!),
sed ili konstante intermilitis
[31];
ekde la epoko de la italaj urboŝtatoj komence de la moderna erao, okcidenta
Eŭropo ŝajnas esti ĉiam kapabla […] de komercaj ennovigoj
[32];
aperas „protodemokratiaj“ reĝimoj ĉe la sojlo de la moderna epoko,
ekzemple la
islanda parlamento ekde la jaro 930, la italaj, germanaj aŭ svisaj
urboŝtatoj
[33];
Tiam estris reĝoj de urbŝtatoj, sendependaj unu de alia, ekzemple Uruk, Ur, Ŝuruppak,
Lagaŝ ktp, ĝis proksimume 2400 a.K.
[34].
31.
Jens S. Larsen: Belas malgrando (2), Monato, 2011/07, p. 6
32. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Naskiĝo De La Moderna Mondo, 1780-1914
33. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita ‐ Pereemaj demokratioj
34. Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, Monato, 2014
32. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Naskiĝo De La Moderna Mondo, 1780-1914
33. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita ‐ Pereemaj demokratioj
34. Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, Monato, 2014
- angle:
- polis, city-state
- beloruse:
- поліс, горад-дзяржава
- france:
- polis
- germane:
- Stadtstaat, Polis
- indonezie:
- polis, negara kota
- pole:
- miasto-państwo
- portugale:
- cidade-estado
- ruse:
- по́лис