*ruz/a UV
*ruza
- 
                              Artifike kaj lerte trompa:
                              
                                 urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj
                                 [1];
                                 
                              
                                 la ruza vilaĝano efektivigis sian projekton
                                 [2];
                                 
                              
                                 ruza kiel vulpo
                                 [3];
                                 
                              
                                 Jehu faris [la kunvokon] kun ruza intenco, por pereigi la
                                 servantojn de Baal
                                 [4];
                                 
                              
                                 la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio
                                 [5];
                                 
                              
                                 ĉiuj […] efektive estis singardaj kontraŭ la malbona Amoro, sed li
                                 tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza
                                 [6];
                                 
                              
                                 en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon
                                 [7];
                                 
                              
                                 [ĝi] estis pli ruza [kaj] iris, kaŝante sin en anguloj
                                 tiel, ke neniu hundo ĝin vidis
                                 [8];
                                 
                              
                                 gardu vin kontraŭ la maljunulino, ŝi estas ruza kiel la diablo
                                 [9];
                                 
                              
                                 vi ludas la rolon de modestulino, sed mi konas vin jam de longe, vi estas
                                 ruza kanajlo
                                 [10];
                                 
                              
                                 tuj tiu ĉi mieno ŝanĝiĝas per ruza rideto
                                 
                                    Metrop
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 io tamen en lia voĉtono kaj en lia mieno certigis al la ruza komercisto, ke
                                 li ne eraris
                                 [11];
                                 
                              
                                 eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata
                                 PrV
                                    .
                                 
                               insida,
                           subtila,
                           sagaca insida,
                           subtila,
                           sagaca
1.
                           
                           L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:1
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
10. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
                  2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:1
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
10. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
- angle:
- cunning, crafty, sly
- beloruse:
- хітры
- bulgare:
- хитър
- ĉeĥe:
- chytrácký, lstivý, lstný, prohnaný, vychytralý, úlisný, úskočný
- ĉine:
- 狡 [jiǎo], 狡詐 [jiǎozhà], 狡诈 [jiǎozhà], 毚 [chán], 狯 [kuài], 獪 [kuài], 猾 [huá], 詭 [guǐ], 诡 [guǐ], 黠 [xiá], 狡黠 [jiǎoxiá]
- france:
- rusé
- germane:
- schlau, listig
- hebree:
- ערמומי, ערום
- hispane:
- artero, astuto, cuco
- hungare:
- ravasz, cseles
- japane:
- ずるい, 悪賢い [わるがしこい], 狡猾な [こうかつな]
- nederlande:
- sluw, listig, doortrapt
- portugale:
- astucioso, astuto, ardiloso, finório, ladino, manhoso
- ruse:
- хитрый, лукавый
- slovake:
- chytrý, prefíkaný, úlisný, ľstivý
- tibete:
- མགོ་བདེ་པོ་
- ukraine:
- хитрий
ruzi
                     (ntr)
                  - 
                              Esti ruza:
                              
                                 ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi
                                 [12];
                                 
                              
                                 neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn, mi ne vin kredus
                                 [13];
                                 
                              
                                 Josefino komprenis, ke ŝi devas ruzi kaj ŝajne aprobi la projektojn de la
                                 kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontraŭbatali pli sukceseble
                                 [14].
                                 
                               insidi1 insidi1
12.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:8
13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
                  13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
- beloruse:
- хітраваць, мудрагеліць
- ĉeĥe:
- být lstivý, být vychytralý, chytračit
- ĉine:
- 詐 [zhà], 诈 [zhà]
- france:
- ruser
- germane:
- eine List anwenden
- hispane:
- actuar con astucia
- hungare:
- ravaszkodik
- japane:
- 策略を使う [さくりゃくをつかう], 悪知恵を働かす [わるぢえをはたらかす]
- nederlande:
- sluw zijn, listig zijn
- ruse:
- хитрить
- slovake:
- byť ľstivý, chytrý, úlisný
- ukraine:
- хитрити
ruzo, ruzaĵo
- 
                              Ruza ago, intenco, rimedo:
                              
                                 via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon
                                 [15];
                                 
                              
                                 iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo
                                 [16];
                                 
                              
                                 pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze
                                 de paco li multajn pereigos
                                 [17];
                                 
                              
                                 li, kvankam li suspektis la ruzon, iris, eble tial, por ne elmontri
                                 […] al la aŭgustanoj vizaĝon gajan
                                 [18];
                                 
                              
                                 ruzaĵon neniigas singardeco
                                 [19].
                                 
                               insido insido
15.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:35
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:14
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 8:25
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXXIII
19. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
                  16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:14
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 8:25
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXXIII
19. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
- angle:
- trick, ruse
- beloruse:
- хітрасьць, хітрык, выкрут
- bulgare:
- хитрост
- ĉine:
- 詭計 [guǐjì], 诡计 [guǐjì], 花招 [huāzhāo], 花样 [huāyàng], 花樣 [huāyàng], 計謀 [jìmóu], 计谋 [jìmóu]
- france:
- ruse
- germane:
- List, listige Tat
- hebree:
- תכסיס, תחבולה
- hispane:
- ardid, treta, artimaña
- hungare:
- furfang, csel, ravaszság
- japane:
- 策略 [さくりゃく], 計略 [けいりゃく]
- nederlande:
- list, streek, truc, slimmigheid
- ruse:
- хитрость, уловка
- ukraine:
- хитрощі
ruzulo
- 
                              Homo ruza:
                              
                                 Li detruas la intencojn de ruzuloj
                                 [20];
                                 
                              
                                 nu, diris la ruzulo kaj levis ordinaran ŝtonon, kuŝantan apud li, jen prenu
                                 ankaŭ ĉi tiun bonan ŝtonon, sur kiu vi povos bone forĝi
                                 [21];
                                 
                              
                                 li estis lerta kortegano, granda ruzulo
                                 [22];
                                 
                              
                                 mi estas granda ruzulo, kaj neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la
                                 afero
                                 [23].
                                 
                               vulpo2 vulpo2
- beloruse:
- пройда, знайда (перан.), спрытнюга
- germane:
- Fuchs (Schlaukopf)
superruzi
                     (tr)
                  - 
                              Superi, trompi per ruzo:
                              
                                 trompi ne penu min: vi ne admonos min nek superruzos
                                 [24];
                                 
                              
                                 nun tiu ĉi azeno lin
                                 superruzas
                                 [25];
                                 
                              
                                 li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi
                                 eventualajn persekutantojn
                                 [26];
                                 
                              
                                 nun ili nepre kredas, ke ili faris bonan kapton! kiel ni superruzis la
                                 sentaŭgulojn
                                 [27]?
                                 
                               intrigi,
                           insidi intrigi,
                           insidi
24.
                           
                           Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
25. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
26. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVI
27. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro
                  25. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
26. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVI
27. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro
- beloruse:
- перахітрыць
- bulgare:
- надхитрявам
- ĉeĥe:
- přelstít
- ĉine:
- 晁三暮四 [zhāosānmùsì], 智勝 [zhìshèng], 智胜 [zhìshèng], 矇騙 [mēngpiàn], 蒙骗 [mēngpiàn]
- france:
- rouler (quelqu'un)
- germane:
- überlisten, prellen, übers Ohr hauen, hinters Licht führen, abzocken
- hebree:
- להערים על
- hispane:
- burlar, buscarle a uno las vueltas
- hungare:
- rászed, túljár az eszén
- japane:
- 出し抜く [だしぬく]
- nederlande:
- te slim af zijn, belazeren, verschalken
- ruse:
- перехитрить
- slovake:
- preľstiť
- ukraine:
- перехитрити