1subtil/a PV

subtila  

1.
(io) Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj; subtila pluvo, polvoZ , pulvoro.
2.  
(io) Malfacile rimarkebla pro sia delikateco kaj neintenseco: subtila nuanco.
3.  
(iu aŭ io) Sentanta aŭ montranta plej delikatajn diferencojn kaj nuancojn: subtila spirito; subtila respondo, elpenso; tiu teorio estas vere tro abstrakta kaj tro subtila VD:disfendi, dissplitigi, haro, penetrema, sagaca.
angle:
subtle
bulgare:
коварен
ĉeĥe:
drobný, jemný, křehký, subtilní, útlý
france:
fin, subtil
germane:
subtil
hispane:
sutil
hungare:
finom, pontos
itale:
sottile (fine), fine (sottile)
katalune:
subtil 1. fi 2. tènue
nederlande:
subtiel
ruse:
1. тонкий, мелкий 2. тонкий 3. тонкий, утончённый, проницательный
slovake:
drobný, jemný, subtílny, útly

malsubtila

1.
Konsistanta el iom dikaj eroj: malsubtila sablo [1].
2.
Kruda, peza, maldelikata: viroj alvenas en montaron por ĝui la malsubtilan distraĵon: alkoholon kaj knabinojn [2].
3.
Ne nuanca, ne distingema: eble miaj gustoj estas iom malsubtilaj [3].
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. StefKo: La turisma atrakcio..., edukado.net, 2017-03-04
3. D. C. Thomson: Unua Muzikaĵo de Amplifiki?, sce, 1994-03-09
france:
grossier

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.