*penetr/i

*penetri  

1.  
(x)
Eniĝi en ion, trairante la eblajn barojn: la radikoj profunde penetras en la teron; la kuglo penetris ĝis la ostoB ; ŝtelisto penetris en la domon, lupo en la ŝafejon; eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj ... branĉoj de la arboj [1]; ŝiaj vestoj, penetritaj per peza akvo, ŝin malsupren tirisZ ; frosta vento penetris ĝis la ostoj; epidemio penetras en la landonB ; la novaĵo penetris ĝis tie; (figure) tiu principo devas penetri en ĉiujn spiritojn; (figure) la racio ankoraŭ ne multe penetris en la homajn cerbojn; (figure) kiel ponardo en mi penetras ĉiu vortoZ ; (figure) en Esperanto vortaro kaj gramatiko interpenetras unu la alian.
2.
(tr)
(pri sentoj) Plene ekposedi, emocii, absorbi: iom da melankolio penetris la animojn; li estas penetrita de ĝojoZ , de tiu ideo; penetros vin la spirito de la Eternulo [2]; la Hindoj estas profunde penetritaj de religio.
3.  
Malkovri, diveni: penetri sekreton, la misterojn de la naturo. VD:eniri, enprofundiĝi
angle:
penetrate
beloruse:
пранікаць, пранікнуць
ĉeĥe:
prolnout, pronikat, proniknout, vnikat, vniknout
france:
pénétrer
hungare:
behatol, áthat
nederlande:
doordringen, penetreren, binnendringen
portugale:
penetrar
ruse:
проникать, проникнуть
slovake:
penetrovať, prenikať, prestupovať

penetra

1.
Facile kaj profunde penetranta: penetra odoro.
2.
Klarvida, rimarkanta kaj komprenanta kaŝitaĵon: la pastrino penetre lin rigardis [3].
beloruse:
1. пранікальны 2. праніклівы
ĉeĥe:
pronikavý
france:
pénétrant
hungare:
beható, átható, penetráns
nederlande:
doordringend
ruse:
1. проникающий, всепроникающий 2. проницательный
slovake:
prenikavý

penetrema

Volonte, facile penetranta kaŝitaĵojn: la ĉasisto ... vidis ĉion per siaj penetremaj okuloj [4]. lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li [5].
ĉeĥe:
pronikavý
france:
incisif (clairvoyant), pénétrant
nederlande:
doordringend
slovake:
prenikavý

penetrigi

(tr)
Igi iun aŭ ion penetri en: ni sukcesis penetrigi niajn reprezentantojn en la parlamenton; penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn [6]. penetrigi en la vivon la uzadon de esperanto [7].
6. La Nova Testamento, S. Luko 9:44
7. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, neŭtralismo – neŭtraluloj
beloruse:
укараняць, укарэньваць
ĉeĥe:
prosadit, prostrčit, protlačit
france:
faire pénétrer
hungare:
bejuttat
nederlande:
doen binnendringen
ruse:
внедрить
slovake:
presadiť, prestrčiť, pretlačiť

enpenetri

(x)
Profunde penetri: la ĉambro ... estas tiel aranĝita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, ĝi forkondukas [8]. li plensukcese enpenetris en tiun problemon.
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, la loĝejoj de la termitoj
beloruse:
пранікаць, пранікнуць
ĉeĥe:
vnikat, vniknout
france:
pénétrer profondément
hungare:
behatol, bejut
nederlande:
doordringen
ruse:
проникнуть, вникнуть
slovake:
vniknúť

nepenetrebla  

Prezentanta netraireblan baron: nepenetrebla grundo; nepenetrebla toloB ; (figure) nepenetrebla vizaĝo; netrapenetrebla densejo [9]. VD:densa, mistera, vualita
beloruse:
непранікальны
ĉeĥe:
neproniknutelný
france:
impénétrable
hungare:
áthatolhatatlan, kifürkészhetetlen
nederlande:
ondoordringbaar
ruse:
непроницаемый
slovake:
nepreniknuteľný

trapenetri

(tr)
1.
Tute, plene penetri: la suno ne sukcesas trapenetri la nubojn; tuta li ... estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj Metrop ; terura ĝemo trapenetris ĉien; (figure) la tuta libro estas trapenetrita de tiu ideo, per militimpresoj; (figure) [la feliĉo] trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn [10].
2.
Perforte penetri: trapenetri sekretonB .
beloruse:
пранікаць, пранікнуць
ĉeĥe:
prolnout, pronikat, proniknout, vnikat, vniknout
france:
percer (pénétrer)
hungare:
áthatol, áthat
nederlande:
binnendringen
ruse:
проникнуть
slovake:
predrať sa, prenikať, presakovať

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
en~i: Mankas dua fontindiko.
ne~ebla: Mankas verkindiko en fonto.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.