*ŝov/i UV
*ŝovi
(tr)
- 1.
- Puŝi ion glitigante ĝin sur supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas, por antaŭenmeti, proksimigi, montri ĝin: riglilo, kiu ŝoviĝis […] de unu fino ĝis la alia [1]; la libron […] li ŝovis sub la kapkusenon [2]; li […] ŝovis la ĉapon forte malsupren [3]; la nuboj […] en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen [4]; ŝoviĝado de limako (vd rampi) [5]; li ne povis ŝoviĝi de la loko [6]; (figure) la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni [kaj] ŝovas nin antaŭen [7] (akcelas, favoras, progresigas).
- 2.
- Milde, zorge, singarde aŭ kaŝe meti: maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [8]; ŝi […] ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj [9]; sur la planko kuŝis mortinta hirundo […] kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn [10]; Gerda ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola [11]; oni ŝovis tion al mi en la poŝon [12]; (figure) pri tiu punkto mi havas alian opinion, sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio [13]; en fremdan vazon ne ŝovu la nazon PrV ; kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas PrV ; provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono FK .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:33
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:15
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo

- angle:
- 1. shove, thrust (shove) 2. put carefully
- beloruse:
- сунуць, ссоўваць, соваць, пхаць, рухаць
- france:
- glisser (tr.), faire glisser
- germane:
- 1. schieben, rücken 2. hineinstecken, (jmd. etwas) zuschieben, zu etwas bewegen
- hispane:
- deslizar 1. deslizar 2. meter, introducir
- hungare:
- tol, csúsztat, dug 1. tol, csúsztat, dug
- itale:
- 1. far scivolare (spingere), spingere (facendo strisciare), sospingere (facendo strisciare), strisciare (muovere sfregando) 2. far scivolare (mettere), mettere in mezzo, intromettere, mettere (intromettere), ficcare
- japane:
- 押しやる [おしやる], ずらせる, すべらす, 押し込む [おしこむ], 突っ込む [つっこむ], すべり込ます [すべりこます]
- nederlande:
- schuiven
- pole:
- suwać, przesuwać, podgarniać, garnąć
- portugale:
- enfiar 1. empurrar
- ruse:
- совать, сунуть 1. сдвигать, сдвинуть
- taje:
- 1. ผลัก, ดัน
- tibete:
- འབུད་རྒྱག་རྒྱག་
- ukraine:
- сунути, пхати, штовхати, рухати
ŝoviĝi
- 1.
-
Esti ŝovata:
riglilo […] ŝoviĝis meze de la tabuloj
de unu fino ĝis la alia
[14];
la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis
[15];
iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj
ŝoviĝis
[16];
la krajono […] ŝoviĝadis sur la glata papero
Marta
;
pluvegoj kaŭzis vastajn ter-ŝoviĝojn, kiuj blokis la vojon
[17].
gliti - 2.
-
Sin ŝovi:
ŝoviĝado de limako
[18];
aspido ŝoviĝas antaŭen
[19];
(figure)
eraro ŝoviĝis en viajn pensojn
[20];
li ne povis ŝoviĝi de la loko
[21];
ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris […]
[22];
(figure)
konsciencriproĉo […] ŝoviĝis en lian animon
[23].
rampi
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:33
15. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVIII
16. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
17. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
20. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La fluidumo de la ĉiovido
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
23. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka

- 2. ramp
- germane:
- sich schieben, sich verschieben, gleiten 2. kriechen
alŝovi
(tr)
- Proksimige ŝovi al...: la lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro [24]; Niko […] alŝovis la kapon tute al la fenestro [25]; alŝovu al mi vian […] telereton, ni kune manĝos [26]; li alŝovis sian seĝon al la princo kaj parolis per mallaŭta voĉo [27]; nur tiu povas trinki, kiu ĝustatempe alŝovos sian glason [28]; ŝi prenis la manon de la vidvino […] kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi Marta .
24.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV

- shove to
- beloruse:
- прысоўваць, прыпіхваць
- france:
- faire glisser vers
- germane:
- hinschieben, heranrücken, annähern
- hispane:
- arrastrar
- japane:
- 押しつける [おしつける], 押しやる [おしやる]
- pole:
- przysuwać, dosuwać
- taje:
- ผลักไปใกล้ ๆ
deŝovi
(tr)
- 1.
-
Movi flanken je certa distanco ŝovante:
kial do vi deŝovas vian seĝon? ― al ni estos pli bone
sidi proksime unu de la alia
[29];
ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis
ĝin de unu brako de la infano
Marta
;
la pordo deŝoviĝis de la hokoj, ricevis fendojn kaj krevojn
[30];
[la] trimastulo […] deŝoviĝis de la rifo kaj
[…] naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis
[31];
adresreĝistroj entenas ĉefmemorajn adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj
atingas la ĉefmemoron malrekte (per referenco aŭ deŝovo aŭ indico)
[32].
- 2.
Komenci linion je kelka distanco de la marĝeno:
deŝovi la unuan linion de alineo1
[33];
deŝovi enen, eksteren.
krommarĝeno
29.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4:12.
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
32. Vikipedio, Reĝistro
33. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 1117.

- 1. shove aside 2. indent
- beloruse:
- 1. адсоўваць, адпіхваць 2. рабіць водступ (абзацны)
- france:
- 1. éloigner (en glissant) 2. indenter
- germane:
- 1. wegschieben, wegrücken, herabschieben 2. einrücken
- hispane:
- 1. deslizar 2. sangrar (alinear), alinear
- hungare:
- 1. eltol, félretol 2. behúz (sort)
- itale:
- 1. scostare (con strisciamento) 2. far rientrare (tip.), impostare il capoverso
- japane:
- 押しのける [おしのける]
- pole:
- odsuwać, przesuwać
- ruse:
- 1. отодвинуть 2. отступить (в красной строке)
- ukraine:
- відсувати, відставляти, відпихати
disŝovi
(tr)
- Ŝovi al flankoj, al diversaj direktoj: blanka mano disŝovis la pezajn kurtenojn ĉe la fenestro [34]; ŝi […] disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante BdV ; la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko [35]; kiam Stetten disŝovis la lastajn branĉojn, montriĝis herba loko ĉirkaŭita de la arbaro FK .
34.
B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K.
Procházka:
Avineto, 1909-1914
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- angle:
- shove apart
- beloruse:
- расьпіхваць, рассоўваць
- france:
- écarter (en faisant glisser)
- germane:
- auseinander schieben, zerteilen (Vorhang), öffnen (auseinander schieben)
- hispane:
- dispersar (arrastrando)
- japane:
- 押し分ける [おしわける]
- pole:
- rozsuwać, rozgarniać
- ukraine:
- розкидати, розставляти, розсувати, розпихати
elŝovi
(tr)
- 1.
- Ŝovante eligi ion el io: elŝovi la langon [36] [37] [38]; birdeto elŝovas la kapeton el la nesto [39] [40]; kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano [41]; la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero [42]; unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita [43]; ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro Marta .
- 2.
- (figure) Subite prezenti ion: elŝovi (meti) demandon; kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos (montros) PrV ; miljaroj ne povis, minuto elŝovis PrV .
36.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:4
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:28
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo

- 1. shove out, stick out, protrude
- beloruse:
- высоўваць, выцягваць
- france:
- étendre (hors de), tirer (qqch de qqch)
- germane:
- zücken 1. heraus schieben, heraus strecken
- hispane:
- sacar 1. asomar el~i la langon: mostrar la lengua. 2. mostrar
- hungare:
- 1. kitol, kidug, kicsúsztat
- itale:
- porgere (tirar fuori) 1. sporgere el~i la langon: mostrare la lingua.
- japane:
- 押し出す [おしだす], 突き出す [つきだす], 差し出す [さしだす]
- nederlande:
- 1. uitsteken
- pole:
- przedłożyć, wysuwać, ukazywać, wyścibiać
- ruse:
- высовывать, высунуть, выдвигать, выдвинуть
- ukraine:
- висувати, випихати
enŝovi
(tr)
- 1.
- Enigi ŝovante: li […] enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon [44]; Klaro deŝiris unu [floron] kaj enŝovis ĝin inter siajn nigrajn harojn IK ; li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon [45]; li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon [46]; la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo [47]; li enŝovis la branĉon en la molan teron [48].
- 2.
- Delikate, trude aŭ kaŝe meti: enŝovi la kapon en sablon; [ili] tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas [49]; la aŭtoro sukcesis jam en la nuran titolon enŝovi 6 nulojn [50]; mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent [51]; estas necese enŝovi (enkonduki) en nian propagandon praktikan spiriton.
44.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
49. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 3:11
50. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
51. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua

- 1. shove in
- beloruse:
- усоўваць, засоўваць
- france:
- glisser (dans)
- germane:
- hinein schieben, eindrücken
- hispane:
- resbalar (dentro)
- hungare:
- betol, becsúsztat, bedug
- itale:
- introdurre (insinuare), insinuare (mettere), intrufolare, immettere, ficcare, cacciare (mettere dentro)
- japane:
- 押し込む [おしこむ], 突っ込む [つっこむ], すべり込ませる [すべりこませる], 挿入する [そうにゅうする]
- nederlande:
- instoppen
- pole:
- wsuwać, wtykać, wstawiać, wścibiać
- ruse:
- всовывать, всунуть, вдвигать, вдвинуть
- ukraine:
- всовувати, засовувати, впихати
enŝoviĝi
(ntr)
- Ŝove eniĝi: li enŝoviĝis (enŝteliĝis) en la ĉambron; ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute Marta ; tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj [52]; (figure) ŝi reenŝoviĝis (reglitis, reenprofundiĝis) en sian melankolion.
52.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
- angle:
- be shoved in
- beloruse:
- усоўвацца, убівацца, упіхвацца
- france:
- se glisser (dans)
- germane:
- sich hinein schieben
- hispane:
- resbalarse (dentro)
- japane:
- すべり込む [すべりこむ]
- pole:
- wsuwać się, wkradać się, wślizgiwać się, wemknąć się
- ukraine:
- всовуватися, впихатися, утискуватися
forŝovi
(tr)
- Forigi ŝovante: ne forŝovu la antikvajn limojn, kiujn faris viaj patroj [53]; ŝi […] forŝovis la kurtenojn flanken [54]; ŝi […] forŝovis la feran riglilon [55]; (figure) kiu okazon forŝovas (rifuzas, ne profitas, preterlasas), ĝin jam ne retrovas PrV .
53.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:28
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
- angle:
- shove away
- beloruse:
- адсоўваць, адсунуць
- ĉine:
- 排挤 [páijǐ], 排擠 [páijǐ]
- france:
- écarter (repousser), repousser
- germane:
- verschieben, verrücken, wegschieben
- hispane:
- arrastrar (a un lado)
- hungare:
- eltol, elodáz
- itale:
- scansare (spingere a lato)
- japane:
- 押しのける [おしのける]
- nederlande:
- opzij schuiven
- pole:
- usuwać, posuwać, osuwać
- ukraine:
- відсувати, відпихати, відкладати
forŝoviĝi
kunŝovi
(tr)
- 1.
- Interproksimigi ŝovante: la mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa Marta ; li […] kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn […] kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj [56].
- 2.
Iom proksimigi apudajn literojn por ke la interliteraj
distancoj aspektu pli egalaj:
pro kunŝovado VAVAVA povas bezoni malpli da
spaco ol VVVAAA
[57];
ofte kunŝovataj literparoj estas
Av Aw Ay Ta Te To […],
kunŝovan tabelon oni kutime tenas en la
dosiero de la (komputila) tiparo
[58].
56.
Monato, Frank Roger: La brulanta virino
57. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 1118a.
58. Vikipedio, Kunŝovo
57. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 1118a.
58. Vikipedio, Kunŝovo
- angle:
- 1. shove together 2. kern
- france:
- rapprocher, resserrer
- germane:
- 2. zusammenschieben, zusammenrücken
- hispane:
- arrimar 1. acercar 2. espaciado (tipográfico)
- hungare:
- 1. összetol, összecsúsztat, összedug 2. sűrít (karaktereket)
- japane:
- 近寄せる [ちかよせる], 引き寄せる [ひきよせる]
- pole:
- zsuwać, sprzątnąć, zgarniać
- ruse:
- 1. сдвинуть 2. подрезать (литеры), делать кернинг
- ukraine:
- зсувати (докупи), зводити
preterŝoviĝi
(ntr)
- angle:
- be shoved past, be shoved beyond
- germane:
- vorbeischieben
- japane:
- すり抜ける [すりぬける]
- pole:
- przewinąć się, przesunąć się
subŝovi
(tr)
-
Kaŝe ŝovi; havigi tiel, ke iu aŭ iuj ne
rimarkas:
ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io
frapas
[59];
li kredigadis, ke al li oni subŝovis
kartoĉojn kun duone elŝutita pulvo
[60].
imputi1,
submeti,
sugestii2
59.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
60. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008
60. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008
- angle:
- shove down hide
- france:
- refiler
- germane:
- unterschieben, einschmuggeln, unterjubeln
- hispane:
- colar (pasar o meter algo o alguien de forma desapercibida), endosar
- pole:
- wsunąć, podsuwać, podgarniać
- ukraine:
- підсувати, підпихати
surŝovi
(tr)
- Kovre ŝovi sur...: ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon Marta .
- angle:
- shove upon
- france:
- rabattre sur
- germane:
- aufsetzen (Kapuze), darüberziehen, aufziehen
- hispane:
- deslizar sobre
- japane:
- 押しあげる [おしあげる], 身につける [みにつける]
- pole:
- nasuwać, zakładać
- ukraine:
- насувати, накидати
traŝoviĝi
(ntr)
-
Delikate pasi tra io:
tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron
[61];
traŝovi sin […] rampante sur la ventro
[62].
Rim.: ŝovi montras ĝenerale agon mildan, moderan, delikatan, zorgan, singardan aŭ kaŝan, dum puŝi montras prefere agon malmoderan, maldelikatan, perfortan: ni enŝoviĝis iom post iom en la amason kaj atingis nerimarkite ĝis la unuaj vicoj. Kp: ni trapuŝis nin tra la amaso kaj rapide forkuris.
61.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- angle:
- shove through
- beloruse:
- прасунуцца
- france:
- se glisser à travers
- germane:
- dazwischenschieben, hindurchschieben
- hispane:
- deslizarse a través
- hungare:
- elsiklik, elsuhan, átsiklik, átsuhan
- itale:
- scorrere (passare delicatamente), scivolare (passare delicatamente)
- japane:
- すり抜ける [すりぬける]
- nederlande:
- doorschuiven
- pole:
- przemykać się, przesuwać się
- ruse:
- просунуться, продвинуться