*diven/i
*diveni ↝
(tr)
-
Malkovri per supozoj, rezonoj aŭ hazarde ion, kion oni ne
jam scias:
diveni ŝaradon, enigmon, penson, intencojn, sekreton;
mi ne povas diveni la kaŭzon;
por tion diveni ne necesas peni;
kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas
PrV
;
mi proponos al vi enigmon, se vi divenos ĝin […], tiam mi donos al
vi tridek ĉemizojn
[1];
li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas
[2];
mia koro divenas, ke vi, patrino, havas ian planon pri mi
[3];
li divenis la grandan sekreton de la oceano
FK
;
diveni la karakteron de la persono el la karaktero de ĝia skribado
FK
;
ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron
[4].
hipotezi, konjekti, supozi, suspekti
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:12
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
- angle:
- guess
- beloruse:
- гадаць, адгадваць, угадваць
- ĉeĥe:
- dovtípit se, hádat, luštit, rozpoznat, uhodnout
- france:
- deviner
- germane:
- raten, erraten, herausbekommen
- hispane:
- adivinar
- hungare:
- kitalál, megfejt
- nederlande:
- raden
- norvege:
- gjette
- pole:
- zgadywać, odgadywać, domyślać się
- portugale:
- adivinhar, acertar, decifrar
- ruse:
- разгадать, угадать
- slovake:
- uhádnuť
divenisto ↝
- Aŭguristo: la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj [5] birddivenisto FK ; kartdivenisto; se vi vidas ke sorto-divenisto legas viajn kartojn, tio signifas ke vi serĉas vian destinon de ekstere, anstataŭ de viaj internaj fontoj [6]; en la antaŭa tago ŝi konsultis kartdivenistinon [7].
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:11
6. Monato, Reza Kheir-khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
7. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 9a
6. Monato, Reza Kheir-khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
7. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 9a
- angle:
- diviner, fortuneteller, soothsayer kart~isto: card reader, cartomancer
- beloruse:
- варажбіт, прадказальнік
- ĉeĥe:
- hadač, věštec
- france:
- augure (devin), devin
- germane:
- Augur, Orakelpriester, Seher kart~isto: Kartenleger
- hebree:
- מגיד עתידות
- hispane:
- adivino
- hungare:
- jós
- pole:
- wróżbiarz, wróżbita, prorok
- portugale:
- adivinho kart~isto: cartomante
- ruse:
- гадатель
- slovake:
- veštec
divenprove
- Fidante al la hazardo, laŭ la ŝanco de l' trafo; trafe maltrafe: mi adresos divenprove strato Poŝtoficeja [8]; ĉiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la ĝustan FK ; divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro [9].
8.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4:9
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5a, p. 49a
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5a, p. 49a
- angle:
- by chance, haphazardly, randomly, arbitrarily
- beloruse:
- наўгад, наўдалую, наўдачу
- ĉeĥe:
- namátkou
- france:
- à tout hasard, au hasard
- germane:
- auf Risiko, auf gut Glück
- hungare:
- találomra
- pole:
- na chybił-trafił, licząc na łut szczęścia
- ruse:
- наугад
- slovake:
- naverímboha