*supoz/i PV
*supozi ↝
(tr)
-
Provizore akcepti ion kiel veran aŭ eblan, ne posedante pruvojn
tute certajn:
mi supozas, ke li baldaŭ alvenos;
li amis siajn paroĥanojn, kaj li ankaŭ supozis, ke ili
estimas lin
[1].
lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke
... neniu supozis en li la farinton
[2];
ili supozus min impertinenta mensogulo
MortulŜip
.
diveni, hipotezi, konjekti, kredi
1.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la
paroĥestro
2. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo, 1891
2. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo, 1891
- angle:
- suppose
- beloruse:
- дапускаць, меркаваць, лічыць
- ĉeĥe:
- domnívat se, předpokládat
- france:
- supposer
- germane:
- annehmen, vermuten
- hispane:
- suponer
- hungare:
- feltételez, feltesz (feltesz)
- nederlande:
- veronderstellen
- ruse:
- предполагать, предположить, допускать (предполагать), допустить (предположить)
- slovake:
- predpokladať
supoze ke, sub la supozo ke ↝
(konjunkcio)
- Se veras tio ke: mankas al li ... preteksto starigi publikan malpacon kontraŭ ni, – supoze, ke li havas la kuraĝon necesan [3]; estro de la Islama Movado en Niĝerio (IMN) konsentis paroli al la gazetaro sub la supozo ke lia liberigo estas tuja [4].
3.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a, Omar fariĝas
ventegocentro
4. B. Shittu: La ĉefo de la chiite Ibrahim El-Zakzaky konsentis..., todayng, 2018-01-14
4. B. Shittu: La ĉefo de la chiite Ibrahim El-Zakzaky konsentis..., todayng, 2018-01-14
- france:
- en supposant que, si tant est que
- hungare:
- feltéve, hogy
- ruse:
- предполагая, что, если
supozo ↝
- Penso aŭ eldiro, ke io povas esti vera, ankoraŭ ne havante pruvon: tio konfirmas miajn supozojn; vi malpravas fari tian supozon koncerne min [5].
5.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, tri semajnoj en Rusio, ĉe la
sidejo de Komintern
- ĉeĥe:
- domněnka, hypotéza, předpoklad
- france:
- supposition
- germane:
- Vermutung
- hispane:
- suposición
- hungare:
- feltételezés, feltevés
- ruse:
- предположение
- slovake:
- hypotéza, odhad, predpoklad
supozeble ↝
- Kiel oni povas supozi: supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc Marta .
- ĉeĥe:
- doufejme, pravděpodobně, snad
- france:
- vraisemblablement
- germane:
- vermutlich
- hungare:
- feltehetően
- ruse:
- предположительно
- slovake:
- dúfajme, pravdepodobne
supozigi ↝
(tr)
- 1.
- Agi aŭ aspekti tiel, ke oni emas supozi: tio supozigas, ke la sukceso estos granda; la aspekto de lia vizaĝo supozigis, ke li ne razis sin almenaŭ tri semajnojn [6]; la garnaĵoj de la kameloj supozigas, ke ili venas el la lando Egipta [7].
- 2. ↝
- Logike neprigi: la juro diferencas de la filozofiaj konceptoj precipe pro tio, ke ĝi supozigas realan sankcion [8]; sed se, anstataŭ supozigi la mankantan ligantan vorton „ke“, la frazo havas ligantan vorton alian ..., tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto [9].
6.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 15a
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a
8. J. Thierry: Unu internacia problemo: la mortigisto, Nica Literatura Revuo, 2:1
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a
8. J. Thierry: Unu internacia problemo: la mortigisto, Nica Literatura Revuo, 2:1
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
- ĉeĥe:
- vyvolat dojem
- france:
- laisser supposer, supposer (exiger)
- hungare:
- 1. arra enged következtetni 2. posztulál, előfeltételként megkíván
- ruse:
- 1. дать основание предполагать, указывать 2. постулировать, предполагать (как предпосылку)
- slovake:
- vyvolať dojem
antaŭsupozo ↝
-
Supozo, kiu estas konscia aŭ nekonscia bazo de rezono:
ni neniam konscias pri ĉiuj niaj antaŭsupozoj
[10].
aksiomo1, antaŭjuĝo, elirpunkto, postulato1
- france:
- présupposé (subst.)
kontraŭsupoze ↝
- Male ol oni supozis; ne laŭsupoze: kontraŭsupoze ene de la moskeo la atmosfero estis tre libera, kaj oni povas foti [11].
11.
[맑은나라?]:
ĉu danĝere vojaĝi en irano?, 2014-11-20
- france:
- de manière inattendue
laŭsupoze ↝
miasupoze ↝
-
Laŭ supozo de la parolanto:
ni renkontis viron fortikstaturan en militista uniformo,
kiu komence alparolis nin latine kaj demandis la
ĝardeniston, kien min ― la azenon ― li kondukas;
sed tiu, miasupoze ĉar la lingvon li ne komprenis,
respondis nenion
[13].
miakrede, miaopinie
13.
Lukiano, trad. G. Berveling: Lukio aŭ Azeno, 1988
- france:
- je suppose