*juĝ/i PV

*juĝi  

1.  
(tr)
JUR Laŭleĝe kaj jure decidi, ĉu iu estas kulpa aŭ ne, prava aŭ ne: juĝi juste; homo, kiun oni devas juĝi estas juĝoto [1]; la proceso, kiu estis juĝita hieraŭ; juĝi kiel arbitraciulo; ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj [2]. li juĝu inter vi kaj mi; (figure) la historio lin juĝos senindulge. VD:arbitracii
2.  
(x)
Esplori aferon, libron ktp, kaj esprimi sian opinion pri tio; prijuĝi: la recenzistoj severe juĝis la verkon; juĝi pri ies konduto; ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapiduPrV ; arbon oni juĝas laŭ la fruktojZ ; ne juĝu pri afero laŭ ĝia eksteroPrV ; pri propra afero neniu juĝas liberePrV ; juĝi ion perfekta, iun tro severa. VD:kritiki, taksi, trovi
angle:
judge
bretone:
barn
france:
juger 2. estimer
germane:
1. urteilen 2. beurteilen, rezensieren
hebree:
לשפוט \שפט\, לדון (לשפוט), לחרוץ דין \חרץ\, לפסוק \פסק\
hispane:
juzgar
hungare:
1. ítél, ítélkezik, bíráskodik 2. ítél (minősít) , megítél
itale:
giudicare
nederlande:
2. oordelen, beoordelen
portugale:
julgar
ruse:
1. судить, осудить, выносить приговор, вынести приговор 2. судить, обсуждать, решать, полагать, считать
svede:
1. döma 2. bedöma

juĝo

1.
Ago juĝi, juĝado: mondfina, lasta juĝo [3]; fripona atestanto mokas juĝon [4]; kiu komencas juĝon (proceson) iras sub jugon PrV ; [tiu ideo devas] trairi la juĝon de la publiko DL ; konsideri personojn ĉe juĝado ne estas bone [5].
2.  
Rezulto de la ago juĝi, juĝaĵo: ellabori al si tute klaran juĝon pri io [6]; mi petis ĉiujn amikojn […] esprimi ilian juĝon DL ; kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj (kapo) PrV ; propran juĝon en la kapo tenu Hamlet ; elparoli, eldiri juĝon favore por iu.
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:28
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:23
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
bretone:
barnadenn, barnedigezh
france:
jugement
hebree:
דין, משפט, שפיטה, פסק דין
hispane:
juicio
hungare:
ítélkezés, megítélés
itale:
giudizio
nederlande:
oordeel
portugale:
julgamento
ruse:
1. суд (действие) 2. суждение
svede:
dom

juĝa

Jura, koncernanta procesojn kaj juĝojn: juĝa disputo [7]; juĝa decido, ministro; juĝe batali kun iu [8].
france:
juridique
hebree:
משפטי
hispane:
judicial
hungare:
ítélkezési, bírói, jogi
itale:
giuridico
nederlande:
gerechtelijk
portugale:
jurídico
ruse:
судебный

juĝa afero  

JUR Proceso1: la Luksemburga juĝistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio ... en unu juĝa afero [9].
france:
affaire en justice
ruse:
судебное дело , судебный процесс

juĝejo  

JUR Loko kaj tie funkcianta administro por juĝado; tribunalo: juĝeja servisto [10]; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj [11].
bretone:
lez-varn (lec'h)
france:
tribunal
germane:
Gericht
hebree:
בית משפט, בית דין
hispane:
tribunal (lugar)
hungare:
bíróság
itale:
tribunale
nederlande:
rechtszaal
portugale:
tribunal, fórum
ruse:
суд (место)
svede:
domstol

juĝisto  

JUR Homo, kies oficiala ofico estas juĝi: mi havas la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo [12]; la registaroj de la du landoj, ne povante interkonsenti, transdonis la problemon al neŭtrala arbitracia juĝistaro (vd arbitracianto) [13]; paciga juĝisto. (vd mediaciisto)
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 3a
13. Monato, Zlatko Tiŝljar: Prudenta decido, 2010
bretone:
barner
france:
juge
germane:
arbitracia ~istaro: Schiedsgericht
hebree:
שופט, דיין
hispane:
juez
hungare:
bíró paciga ~isto: békebíró
itale:
giudice
nederlande:
rechter paciga ~isto: vrederechter
portugale:
juiz
ruse:
судья paciga ~isto: мировой судья
svede:
domare

aljuĝi  

(tr)
Asigni al iu ion: mi aljuĝis la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako [14]. VD:aldifini, alskribi, atribui
france:
adjuger, attribuer
hispane:
adjudicar, otorgar
hungare:
odaítél, neki ítél
itale:
aggiudicare, attribuire (tramite giudizio), assegnare
nederlande:
toewijzen, toekennen
portugale:
adjudicar
ruse:
присудить
svede:
tilldöma

antaŭjuĝi

(tr)
Anticipe juĝi sen sufiĉa informiĝo: ni ne antaŭjuĝu, oni devas antaŭe sondi la princon [15].
france:
préjuger
hispane:
prejuzgar
hungare:
hamar ítél, prejudiál
itale:
aver pregiudizio, farsi pregiudizio
portugale:
prejulgar
ruse:
судить заранее, предрешать

antaŭjuĝo  

Tro frua juĝo, opinio farita sen kono de la afero: zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco [16]; (figure) glacia tavolo da antaŭjuĝoj [17]; mi estis certa, ke vi estas super ĉiuj antaŭjuĝoj [18]. VD:opinio, supozo
16. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:21
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
18. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 21a, p. 136a
angle:
prejudice
beloruse:
забабоны, прымхі
bretone:
rakvarn
france:
préjugé
germane:
Vorurteil
hebree:
דעה קדומה
hispane:
prejuicio
hungare:
előítélet
itale:
pregiudizio, preconcetto
nederlande:
vooroordeel
portugale:
preconceito
ruse:
предрассудок

misjuĝi

(tr)
Malĝuste, maltrafe juĝi: Dio pardonu min, se mi ŝin misjuĝas [19].
19. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, 2005
itale:
giudicare male
portugale:
julgar mal

prijuĝi  

(tr)
Juĝi2: ili […] tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn EE ; tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe [20].
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
france:
estimer (juger), juger (estimer)
hebree:
לשפוט \שפט\
hungare:
megítél
itale:
giudicare (valutare)
nederlande:
beoordelen
portugale:
ajuizar
ruse:
судить (о чём-л.)
svede:
bedöma

senantaŭjuĝa

Kiu ne havas antaŭjuĝon, kiu juĝas neŭtrale, post senpartia ekkono de la afero: senantaŭjuĝa homo EE ; senantaŭjuĝa ekzameno montras, ke... [21].
21. P. Giannelias: La tervalora imposto, Norda Prismo, 1957:4
france:
dépourvu de préjugés

juĝokostoj  

JUR
La leĝe difinitaj kostoj de iu proceso: kondamni iun al la juĝokostoj PV .
bretone:
mizoù (barnedigezh)
france:
dépens
hispane:
costas judiciales, costas procesales
hungare:
perköltségek
itale:
spese legali
ruse:
судебные издержки

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~okostoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.