2neŭtral/a PV

neŭtrala

Ne favoranta iujn kaj malfavoranta aliajn, ne partie rolanta en diskuto, disputo, batalo, milito, nediskriminacia, senpartia: neŭtrala lando, lingvo; respekti la rajtojn de neŭtraluloj.
angle:
 neutral
beloruse:
 нэўтральны
bulgare:
 неутрален
ĉeĥe:
 neutrální
france:
 neutre
germane:
 neutral, unparteilich, unparteiisch
greke:
 ουδέτερος
hispane:
 neutral
hungare:
 semleges, neutrális
katalune:
 neutral
nederlande:
 onpartijdig, neutraal
pole:
 neutralny, bezstronny
portugale:
 neutro, neutral
rumane:
 neutru, imparțial
ruse:
 нейтральный
ukraine:
 нейтральний

neŭtraligi

Fari ion neŭtrala, sendanĝera, neagresema: POL neŭtraligi strion de disputata lando PIV1 ; MED imunoglobulino entenas pretajn antikorpojn, kapablajn neŭtraligi la viruson de rabio dum la mallonga inkubacia periodo [1].
1. V. Lemelev: Rabio: Batalo kontraŭ mortiga malsanoMonato
beloruse:
 нэўтралізаваць
france:
 neutraliser
pole:
 czynić neutralnym, neutralizować
rumane:
 neutraliza
ruse:
 нейтрализовать
ukraine:
 нейтралізувати

neŭtraligo

1.
POL La ago neŭtraligi: la neŭtraligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj [2].
2.
PIV1 LIN Malapero de kontrasto inter fonemoj en difinita fonetika ĉirkaŭo (pri ŝvaigo de senakcentaj vokaloj, pri senvoĉigo de vortofinaj konsonantoj ktp).
2. Zamenhof: La parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Kembriĝo, 1907-08-12
angle:
2. phonetic reduction
beloruse:
1. нэўтралізацыя 2. рэдукцыя (гукаў)
france:
 neutralisation
germane:
2. Neutralisation (Phonologie)
pole:
 neutralizacja, zerowanie, unieszkodliwianie
rumane:
 neutralizare, resetați, eliminare
ruse:
1. нейтрализация 2. редукция (в фонетике)
ukraine:
 нейтралізація

neŭtralismo

1.
POL Neŭtrala politiko, konsekvenca neŭtrala sinteno.
2.
ESP Branĉo de Esperantismo, kiu normale ne volas partianiĝi en politikaj, religiaj, sociaj debatoj, historie precipe reprezentata de UEA: pretendi, kiel kelkaj heroldoj de la neŭtralismo, ke la lingvon oni ne devas uzi por politikaj celoj, estas sensencaĵo [3].
beloruse:
 нэўтральнасьць
france:
 neutralisme
pole:
 neutralizm, neutralność
rumane:
 neutralism, neutralitate
ukraine:
 нейтралізм

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.